Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

343 761 artikoloj en Esperanto
336 aktivaj redaktantoj
±590 000 unikaj vizitantoj monate (2023)

Matura pomo

Pomo estas frukto de pomarbo:

Pomo estas manĝebla frukto de pomarbo, unu el la plej kulturataj. Plejofte manĝata freŝe, ĝi ankaŭ estas bakita en pasteĉotorto aŭ manĝata sub formo de pomsaŭco (pomkaĉo, pompureo aŭ pomkompoto).

  • pomo estas frukto de pomarbo (alidirite, iom arĥaike pomujo).
  • pomo estas samtipa frukto de kelkaj fruktoarboj: pomofrukto
  • objekto kun formo de pomo: gorĝa pomo (alidirite "Adampomo")

Ekzistas miskompreno ke pomo aperas en la Biblio, kiel frukto de la Prapeko. Tamen en Genezo ne temas pri pomo, sed pri "frukto de la arbo de sciado pri bono kaj malbono" (vidu sube ĉe Kristana arto).

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Sevilo, Le Corbusier, Pacifiko


Esperanta Vikipedio

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.


Emblemo de la internacia paralimpika komitato kaj la emblemo sur la paralimpika flago

La nuna kunlaboraĵo estas Paralimpiko. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Listo de Esperanto-vortaroj, Programo Artemis, Seksumado

Ĉambro de Deputitoj de Kanado
26-a de septembro 2023
  • Irako Dum nupto en Irako okazis incendio, kiu rezultis en pli ol cent mortoj.
25-a de septembro 2023
24-a de septembro 2023
  • NiĝeroFrancio Franca prezidanto Emmanuel Macron anoncis evakuadon de la franca ambasadejo kaj foriron de la francaj trupoj el Niĝero ĝis la fino de la jaro. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
22-a de septembro 2023





Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Komunejo
Libera dosiera deponejo
Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Vikivortaro
Universala libera vortaro
Vikidatumoj
Libera datumbazo
Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Vikifontaro
Libera biblioteko
Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Vikiversitato
Libera universitato
Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo