Holotipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Holotipo kun ruĝa tipomarko.

Holotipo estas unika sola fizika ekzemplo (aŭ ilustraĵo) de organismo, konata ĉar estis uzata kiam la specio (aŭ pli malalta taksono) estis formale priskribita. Ĝi estas ĉu ununura tia fizika ekzemplo (aŭ ilustraĵo) aŭ unu el kelkaj, sed precize difinita kiel la holotipo. Laŭ la ICZN, holotipo estas unu el kelkaj tipoj de nomoportantaj tipoj.

Ekzemple, la holotipo por la papilio Lycaeides idas longinus estas konservata specimeno de tiu specio, tenata de la Muzeo de Kompara Zoologio ĉe la Universitato Harvard.

Holotipo ne nepre estas 'tipa' de tiu taksono, kvankam ideale ĝi estu. Foje nur fragmento de organismo estas la holotipo, ekzemple kaze de fosilio. La holotipo de Pelorosaurus humerocristatus, granda herbivora dinosaŭro el komenca Ĵurasia periodo, estas fosilia krurosto stokita ĉe la Muzeo pri natura historio de Londono. Eĉ se pli bonkvalita specimeno estas sekve trovata, la holotipo ne estas flankenlasata.

Ĉe foresto de holotipo (ekz. ĝi perdiĝis) alia tipo povas esti selektata, for de la gamo de diferencaj tipoj de tipo, depende el kazo. Notu, ke ĉe ICBN kaj ĉe ICZN la difinoj de tipoj estas similaj intence sed ne identaj laŭ terminologio aŭ subkuŝa koncepto.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  • BOA Fotoj de tipaj specimenoj de Novtropika Rhopalocera.