Ĉinĉilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉinĉilo
Troveblo de fosilioj: Malfrua Oligoceno - Nun


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Familio: Chinchillidae
Bennett, 1833
Genro: Chinchilla
Bennett, 1829
Specio: Chinchilla lanigera
(Molina, 1782)
Genroj

 Chinchilla
 Lagidium
 Lagostomus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ĉinĉilo

Ĉinĉiledoj, entenante ĉinĉilojn kaj viskaĉojn estas neotropisa familio de ronĝuloj escepte famaj pro sia fajnega felo, la felo de la ĉinĉilo estas rigardita la plej fajna kaj mola en tuta mondo, 30 oble pli ol la homa hararo.

Nun la ĉinĉiloj estas ankaŭ uzataj kiel dorlotbestojn; oni bredas ilin tre facile, kaj ĝi povas vivi ĝis 15 jaroj (multe pli ol tiom kiom kutimas inter la ronĝuloj).

En naturo ili estas noktovivaj bestoj en la Andoj en Sudameriko. Ili estas monogamaj kaj loĝas en ternestoj aŭ inter rokfendoj. Ili havas rondan orelon kaj cindrokoloran felon.

Ĉinĉilo estas malsovaĝa, ludema, 0,5-0,8 kg-ojn peza felbesto. Ĝi estas malsanrezista, obeema besteto. Oni povas kalkuli je 4-5 idoj jare de unu patrino. Oni povas bredi la inojn dum 8-10 jaroj. Graveda periodo estas 111 tagoj. Ilia korpolongo estas 23-27 cm, el kiuj la vosto longas 12-13 cm-ojn. La inoj, maturaj por bredo, vivas haremeske, al unu virĉinĉilo apartenas 4-5 inoj. La inoj pretas rekopuli jam la duan, trian tagon post la nasko.

La ĉinĉiloj estas sentemaj pri la cirkonstancoj de la bredado. Baze grave estas la hejtebla kaj varmigebla ejo. Ili pretendas sekan ejon kun temperaturo vintre 16-18, somere 20-25 Celsius-gradoj. Oni povas bredi 4-5 bestojn sur unu kvadrata metro. Ilia nutraĵbezono estas minimuma, se kalkuli specialajn grajnaĵojn por ĉinĉiloj, nur 2-3 dekagramoj por unu tago. Ĝi ŝatas ronĝi, ĝi ŝatas la durtigan medikagon, ĝia ŝatataĵo estas la krevmaizo. Ĝi ronĝas ankaŭ karotojn kaj pomtranĉaĵojn.

(N.B. † signas mortinta genro aŭ specio)

genro : † skotemuso - Scottaemys
genro : † perimuso - Perimys
genro : † prolagostomo - Prolagostomus
genro : LAGOSTOMO - Lagostomus
specio : lagostomo viskaĉo - Lagostomus maximus (Viscacia viscacia) [1]
genro : lagidio - Lagidium
specio : lagidio perua - Lagidium peruanum
specio : lagidio kuviera - Lagidium viscacia [2]
specio : lagidio suda - Lagidium wolffsohni [3]
genro : ĈINĈILO - Chinchilla, Bennett, 1829
specio : ĉinĉilo lana - Chinchilla lanigera (Molina, 1782)
specio : ĉinĉilo kurtvosta - Chinchilla brevicaudata Waterhouse, 1848
subspecio : ĉinĉilo kurtvosta reĝa - Chinchilla chinchilla chinchilla
subspecio : ĉinĉilo kurtvosta bolivia - Chinchilla chinchilla boliviana

Referencoj[redakti | redakti fonton]