Ŝablono-Diskuto:Informkesto organizaĵo
Troas la lingve nekutima vorto kaj parametro "formacio", kiu enhave havu la saman signifon kiel la ja ekzistanta parametro "fondodato".
ThomasPusch 05:12, 12. Jul 2010 (UTC)
Laŭ la nuna stato, apliko de la informkesto organizaĵo nepre kaŭzas averton "koordinatoj mankas", kompreneble krom se aparte indikiĝis koordinatoj. Sed kiujn koordinatojn havu tutmonda organizaĵo, aŭ tutlanda organizaĵo kiu havas aktivejojn en multaj partoj de la lando. Eblus klopodi elfosi la geografiajn koordinatojn de la centra oficejo de ĉiu organizaĵo, kies artikolo uzas la informkeston, sed mi dubas ĉu sencas esprimi la ideon kvazaŭ organizaĵo nur ekzistas en la loko de sia centra oficejo. Mi petus, aŭ tute forpreni la aŭtomatismon kiu kreas averton de ne ekzistas indiko de koordinatoj, aŭ almenaŭ meti parametron "koordinatoj = ne", kiu laŭ permana meto de tiu parametro malŝaltas la averton.
Aidas (diskuto) 12:48, 26 Sep. 2013 (UTC)
- Saluton, Aidas. Mi ĵus aldonis la fakte superfluan parametron "koordinato". Ĝia valoro "ne" malaperigas la menciitan mesaĝon. Tio jam bone videblas en la ŝablona dokumentado. Alternative ankaŭ devus funkcii la parametro "latitudo" kun la sama valoro. Sed tion mi ne testis. --Tlustulimu (diskuto) 12:59, 26 Sep. 2013 (UTC)
Mi ĵus demandas min, komparante tiun ĉi ŝablonon kun alilingvaj variaĵoj, ĉu ne sencus kaj praktikus havi parametron "malfondodato" paralele al la ekzistanta "fondodato"... ThomasPusch (diskuto) 15:20, 29 nov. 2018 (UTC)
Ankaŭ ekzistas la informkesta ŝablono {{Informkesto asocio}} - ambaŭ diferencas laŭ dezajno kaj laŭ iuj parametroj, kaj al mi ne eblas diri kiu pli bonus. Oni atentu ke samspecaj artikoloj laŭeble uzu la saman ŝablonon, por doni iom da unueco. ThomasPusch (diskuto) 10:45, 9 jul. 2020 (UTC)
komparo kun informkesto firmao[redakti fonton]
Informkesto firmao laŭdefaŭlte donas pli da informerojn, kiel "jura formo" P1454 kaj "estraro" P169
Mi vidas tion ekzemple por Avaaz.org.
Ĉi oni povas aldoni tion ankaŭ al tiu-ĉi informkesto?
Sj1mor (diskuto) 07:51, 4 apr. 2023 (UTC)
- Jes ja, mi sukcesis fari tion. Kiel oni povas kontroli inter la versioj, mi simple kopiias la kodon de tiuj-ĉi parametroj el unu informkesto al la alia. Mi kontrolis ke por artikoloj kun la informkesto la ŝanĝo aŭtomate efikas! Sj1mor (diskuto) 08:02, 4 apr. 2023 (UTC)
Informkesto sinsekvo[redakti fonton]
Mi aldonis informkeston sinsekvo, kaj nun ŝajnas ke la parametroj fondodato, malfondodato, kaj tipo ne plu estas bezonataj, krom se oni deziras specifigi ilin spite la la datumo proviziata de vikidatumoj.
Mi komprenas ke ĉiuj ŝanĝoj al la parametraro ankaŭ necesigas ŝanĝon al la dokumentado de la ŝablono.
Pardonu ke mi donas al iuj plian laboron sed laŭ mia kompreno la aldono ja estas bezonata kaj grava. Sj1mor (diskuto) 03:48, 12 apr. 2023 (UTC)
" Dum — "[redakti fonton]
Konsentite ke la informkesto nun uzatas por plej malsamaj organizaĵoj aŭ institucioj, projektoj kaj vendejoj, kaj estas bone tiel, kvankam estas vasta gamo inter loka klubo de esperantistoj aŭ de poŝtmarko-kolektantoj respektive loka glaciaĵejo unuflanke kaj ŝtataj ministerioj aŭ mararmeoj aliflanke. Tamen ĉiuj tiuj lastatempe suferas je plivastigo de la informkesta kodo, kiu, se nenio speciale instaliĝas, rezultas en stranga linio "Dum —". La vorteto dum indikas ke la ideo devus iel rilati al tempo, sed meto de plia parametro "fondodato" en la e-lingva kesto nur aperigas la fondodaton, kaj ne ŝanĝas la misteran linion "dum", kaj meto de la fondodato en vikidatumoj nur aperigas la fondodaton dufoje. Ekzemplo de tia malfeliĉa informkesto (fondodato nur en la loka informkesto, ne en vikidatumoj) estas tiu en la teksto Nederlanda Mararmeo, ekzemplo por dufoje la fondojaro (fondodato en vikidatumoj) la paĝo Avaaz.org. Mi ĵus vidis, ke la du ekzemploj en la dokumentado, FIFA kaj la glaciaĵejo Bakdaŝ, havas la saman problemon (la linio "dum" ĉiam aperas sub la baza informkesta parametro "bildo"). Sed la dokumentado ŝajne ne antaŭvidas iun trukon pri tiu misa situacio: necesus iu indiko, per kiu parametro kaj aldono de "ne" aŭ "neniu" oni povus malŝalti tiun, foje nedeziratan linion "dum".
@Sj1mor kaj Moldur: La informkestan sintakson en la lasta jaro nur prilaboris vi ambaŭ, kaj mi suspektas ke la problemo ankoraŭ ne estis antaŭ jaro. Tial unu el vi du devus havi solvon por mia peto kaj demando. Ĉu? Mazltov, ThomasPusch (diskuto) 09:53, 25 jun. 2023 (UTC)
- Saluton. jes ja vi pravas. Vidu mian lastan komenton en ĉi tiu diskuto titolitan "Informkesto sinsekvo".
- Mi ne sufiĉe konas la programlingvon kaj la laborprocesoj por aldoni la petitan parametron. Sj1mor (diskuto) 12:06, 25 jun. 2023 (UTC)
- @Sj1mor: Bone, eblus simple malŝalti la parametron fondodato kaj malfondodato (la parametro "tipo" baze celas ion alian, ĝin ne simple eblas malŝalti) kaj uzi la parametron Informkestero sinsekvo anstataŭe. Pri tio mi tute inklinus. Sed tiam necesus ŝanĝi ĉiujn uzojn de la informkesto, kiuj nun uzas la parametron fondodato kaj laŭnecese malfondodato - tio estus granda laboro, por kiu nun ne estas volontulo. Eble Moldur, se li vidas tiun noton (aŭ iu alia spertulo, eble ankaŭ sukcesos vi mem) povos meti kodon informkeste, ke la kesto aŭ uzu parametron fondodato kaj malfondodato aŭ informkesteron sinsekvo, sed kiel estas nun, ke ĉiam ambaŭ samspecaj parametroj uziĝas, estas malelegante kaj aspektas stulte. Tial provizore nur restas porvizore re-malŝalti la informkesteron sinsekvo, ĝis troveblas bona solvo eviti la duoblecon. Pardonu! ThomasPusch (diskuto) 07:24, 12 jul. 2023 (UTC)
- la "Dum -" problemo nun estas solvita.
- Se la malfondo ankoraŭ ne okazis post la - aperas "Nuntempe".
- Se la fondo estas nekonata kaj ne donita tiam antaŭ la - aperas "Nekonata".
- Krome mi rekomendas anstataŭi la vorton "Dum" per "Periodo". Sj1mor (diskuto) 17:24, 19 aŭg. 2023 (UTC)