Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
372 180 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la Monato![]() Biciklo estas home pedale pelata veturilo, kiu konsistas el kadro kun du radoj, unu malantaŭ la alia. Por sin movi per la biciklo la uzanto sidas sur selo kaj ruligas la radojn per piedpremo sur pedalojn. La biciklanto regas la direkton kaj la bremsojn per siaj manoj sur stirilo (ekzistas ankaŭ bremsoj funkciigataj per la pedaloj). Unue uzataj en Eŭropo en la 19-a jarcento, bicikloj nun nombriĝas je pli ol unu miliardo tutmonde kaj estas ĉefa transportrimedo en multaj regionoj, i.a. en regionoj de Ĉinio kaj tuta Nederlando kaj urboj de aliaj landoj. Ili estas popularaj ankaŭ por sporto, distriĝo, kaj adaptiĝis al uzado en multaj aliaj kampoj de homa vivo inkluzive infanludilojn, korpan trejnadon, militajn kaj policajn agadojn, kurierservojn kaj diversajn sportajn fakojn. Lastaj artikoloj de la monato: Fajro, Italio, Bohemiaj lumoj
|
Pri VikipedioEsperanta Vikipedio ![]() Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio ![]() Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago
|
Nuna Kunlaboraĵo![]() La nuna kunlaboraĵo estas Cifero. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Monda_loĝantaro, Projekto:Aŭdioartikoloj, Balota fraŭdo |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...?
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn plurlingve kaj libere:
|