Saltu al enhavo

Acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Acida)
Ĉi tiu artikolo temas pri kemia kombinaĵo kiu emas fordoni protonon aŭ fordonas protonon. Por gusto rigardu la paĝon Acida gusto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Acido (apartigilo).

Acido (ĝenerala formulo estas HA aŭ [H+A]) difiniĝas tradicie kiel kemia kombinaĵo (molekulojono), kiu, kiam solvita en akvo, generas solvaĵon kun hidrogena jono (protono fakte), kaj tiele kontribuas al acideco pli granda ol tiu de pura akvo, t.e. pH malpli ol 7,0.

Laŭ la moderna difino de Johannes Nicolaus Brønsted kaj Martin Lowry, "acido" estas iun ajn kemiaĵo, kiu donas hidrogenan jonon (H+) al alia kombinaĵo, kiu nomiĝas "bazo".

Vulgaraj ekzemploj estas acetata acido (el la vinagro), formika acido (el la formikoj) aŭ sulfura acido (uzata en veturilaj baterioj). En la sistemoj "acido/bazo", ne estas ŝanĝoj en oksidiĝa nombro, kontraŭe al la redoksaj sistemoj.

Acidoj estis tiel ofte redifinitaj dum la lastaj epokoj, tiel operacie kiel esence, ke la historio de la acidoj devis trapasi ripetitajn signifoŝanĝojn anstataŭ konverĝi al sekura difino. Mineralaj acidoj estis konataj, kvankam per aliaj nomoj, ekde la mezepokaj alkemiistoj en la Oriento kiuj aparte aprezis la vitriololeon kaj la reĝakvon (miksaĵon da klorida kaj nitrata acidoj) pro iliaj povoj kiel solvantoj.

Johann Rudolph Glauber, germana apotekisto, alkemiisto kaj kemiisto, pioniro pri eksperimentoj pri acidoj, preparis la kloridan acidon per traktado de la sulfata acido kun la ordinara salo, sekvata per distiliĝo.

Plibonigitaj metodoj pri preparado asociiĝas al Andreo Libavo (1555-1616) kaj Johann Rudolph Glauber (1604-1670), cetere, ĉi-lasta preparis la kloridan acidon per traktado de la sulfata acido kun la ordinara salo, sekvata per distiliĝo. En liaj manoj, acidoj estis pli uzataj ol antaŭe dum preparado de vasta gamo da neŭtralaj saloj ekde metalaj saloj kaj iliaj oksidoj.

Ĉirkaŭ la mezo de la 17-a jarcento, neŭtraligaj reakcioj inter acidoj kaj bazoj estis sufiĉe konataj kun ĝiaj naturaj eferveskoj kiuj inspiris la novan iatrokemion en la verkaro de Franciscus Sylvius (1614-1672) kaj Otto Tachenius (1610-1680). Dum la 17-a jarcento, kiam la tradicie materia/forma dualeco cedis al la mekanikaj filozofioj, tiam la teorioj pri acideco respegulis tiun ŝanĝon.

Kaj Nicolas Lémery (1645-1715) kaj Robert Boyle (1627-1691) provis klarigi la percepteblajn proprecojn de la acidoj (amarecon kaj korodecon) laŭ esprimoj je akrepintaj korpuskloj. Sub la influo de Isaac Newton (1642-1727), hipotezoj pri la formo de la partikloj malfermis la vojon al nova ontologio en kiu mallongatingaj altiraj-forpuŝaj fortoj asociiĝis al atomoj. Reakcioj inter acidoj kaj bazoj do povis konstruiĝi laŭ neŭtraligaj procezoj pri afinaj fortoj kiuj estis, principe, kvantigeblaj.

Reakcioj inter metaloj kaj acidoj estis kandidatoj al provoj je konstruado de afineco-tabeloj kaj dum la jardeko 1770 la rapido en kiu malsamaj metaloj dissolviĝas en acidoj ekkomparatis. Estis ankaŭ ordinare konsideri la acidojn kiel malsamaj manifestiĝoj de iu universala acido, tamen, alternativa vidpunkto estis disvolviĝonta de Antono Lavoaziero (1743-1794).

La "kemia revolucio" ĉe la fino de la 18-a jarcento ofte identiĝis kun la forpuŝo de Lavoaziero rilate al la flogistona teorio favore de iu oksigena teorio pri brulado. Verdire, la oksigena teorio de Lavoaziero estis ĉefe ia teorio pri acideco (t. e., la oksigeno estas la acido-produktanto) pro tio ke ĝi baziĝis sur eksperimentaj rezultoj, ekzemple, kiam sulfuro, fosforo ktp bruliĝas en aero, ili konvertiĝas en acidoj.

La nocio ke la oksigeno estis la principo de la acideco elmontras ke eĉ Lavoaziero mem emancipiĝis el la tradiciaj konceptoj pri kemiaj principoj kaj kiel Claude Louis Berthollet (1748-1822) suspektis, la antaŭkono ke ĉiuj acidoj devas enhavi oksigenon estis ĝenerala kredo.

Humphry Davy (1778-1829) elmontris ke la oksigeno estis komponanto de alkaloj, natria hidroksido kaj kalia hidroksido kaj elstarigis, ke ne ekzistas oksigeno en la klorida acido.

Humphry Davy (1778-1829) detruis la teorion de Lavoaziero laŭ tri aspektoj: unue, li elmontris ke la oksigeno estis komponanto de alkaloj, natria hidroksido kaj kalia hidroksido; due, elmontrante ke halogenidoj povas elteni bruladon tiel kiel la oksigeno, do senigante ĝin el ties ununura kondiĉo, kaj trie, elstarigante ke ne ekzistas oksigeno en la klorida acido - ia konkludo derivita el lia verko pri la elementa naturo de la kloro.

Kvankam Davy asociiĝis la acidecon de la klorata kaj jodata acidoj pro la hidrogeno kiun ili enhavis, li ne transformis ĉi-teorion en koheran vidpunkton. [1]

Tamen nur post pluraj jardekoj la ideo pri acideco estis asociita al ĉeesto de hidrogeno dank'al propono de la germana kemiisto Justus von Liebig (1803–1873). Sed, klareco estis portita al tiu scienco, kiam Svante Arrhenius (1859–1927) finfine difinis acidojn kiel "substancoj kiuj liveras hidrogenajn katjonojn al la solvaĵo" dum bazoj estas "substancoj kiuj liberas hidroksilajn anjonojn al la solvaĵo".

Li ankaŭ proponis ke la mekanismo laŭ kiu acidoj kaj bazoj interagas por reciproka neŭtraligado okazas per formado de akvo sekvata de la koncerna salo. Pli malfrue, la dana kemiisto Johannes Nicolaus Brønsted (1879-1947) kaj la angla kemiisto Martin Lowry (1874-1936) kvankam sendepende, proponis la difinoŝanĝon, konservante la interrilato de la protona liberigo en la acidoj, sed difinante pli amplekse la bazojn kiel ajna substanco kapabla je protona asociiĝo. Tiamaniere ke, mezuradoj de la hidrogenaj jonoj iĝis tranĉaj por difini la nivelojn de acideco, kaj bazoj verdire estis preterlasataj kiel simplaj ricevantoj.

Do la antaŭaj difinoj bazitaj sur protonaj kaj hidroksilaj jonoj, estis asociitaj al reakcioj en akva solvaĵo. Gilbert Lewis (1875–1946) rafinis la acido-bazan koncepton kaj inkluzivis dissociiĝajn eventojn en ne-akvaj solvantoj, tie kie liberaj protonoj ne estis implicitaj. Disvolvita kune kun ĉi-teoriaj konsideraĵoj, la praktika mezurado pri acideco posedas longan historion, kaj ĉi-praktiko kuŝas en la bazo de la analiza kemio kaj laste en la negocoj pri analizaj instrumentoj. La koncepto pri pH eble estas la plej grava demando kiu faciliĝis ĉi-evoluon.

Laŭ la koncepto de Arrhenius

[redakti | redakti fonton]
La svedo Svante Arrhenius formulis difinon por acidoj kaj bazoj laŭ la specoj kiujn ili formas ĉe solviĝo en akvo.

En 1887 la sveda kemiisto Svante Arrhenius formulis difinon por acidoj kaj bazoj laŭ la specoj kiujn ili formas ĉe solviĝo en akvo.

Acidoj de Arrhenius estas substancoj kiuj solviĝas en akvo, produktante hidrogen-jonoj (H+). Bazoj de Arrhenius estas substancoj kiuj solviĝas en akvo, produktante hidroksid-jonojn (OH).

Hidrogena klorido (HCl) kaj natria hidroksido (NaOH) estas respektive ekzemploj de acido de Arrhenius kaj bazo de Arrhenius. Ili joniĝas en akvo jene:

HCl akvo> H+ + Cl

NaOH akvo> Na+ + OH

Tial, laŭ Arrhenius la specifaj ecoj de acidoj kaj bazoj, kiel ilia konduto rilate lakmuso, rezultas el la ĉeesto de jonoj H+ kaj OH respektive.

Kvankam oni povus konsideri ilin sufiĉaj, almenaŭ sur fundamenta nivelo, la difinoj laŭ Arrhenius havas du malavantaĝojn:

  • (1) ili taŭgas sole por

akvaj solvaĵoj, kaj

  • (2) la identeco de la acido en akvaj solvaĵoj estas

trosimpligita. Pri ĉi tiu lasta punkto oni devas diri ke "liberaj" hidrogen-jonoj (H+ ) ne povas ekzisti en akvo - fakto, kiun ne sciis Arrhenius.

Hidrogena atomo, kiu konsistas el unu protono kaj unu elektrono, perdinte unu elektrono (pro joniĝo), iĝas nura nukleo - en tiu ĉi kazo do unu protono. La altira povo inter tiu ĉi nuda protono kaj polusa akvo-molekulo estas sufiĉe forta por unuigi la hidrogenan jonon kun la akvomolekulo, formanta hidronian jonon (H3O+). (Por klare apartigi la jonojn, oni resumu: hidrogena jono estas H+ , hidroksida jono estas OH, kaj hidronia jono estas H3O+).

La ligilo, kiu ligas la protonon al la akvo, estas kunordiga kovalenta ligo, ĉar ambaŭ elektronoj devenas de la oksigena atomo.

Laŭ la koncepto de Brønsted kaj Lowry

[redakti | redakti fonton]
Thomas Martin Lowry (1874-1936) en 1923 kune kun la dana esploristo Johannes Nicolaus Brønsted (1879-1947) disvolvis samtempe kaj sendepende ŝanĝis la vizaĝon de la kemio per la teorio pri acido-bazo de la kemiaj substancoj, surbaze de protona acekptado/rifuzado kiu rimarkindigis ĝiajn kreintojn. La teorio tiam iĝis konata kiel Acido-baza teorio de Brønsted-Lowry.

En 1923, Johannes Nicolaus Brønsted, dana sciencisto, kaj Martin Lowry, brita sciencisto, proponis - sendepende unu de la alia - preskaŭ samtempe koncepton pri acidoj kaj bazoj, kiu etendis la ideojn de Arrhenius. Ilia difino de acidoj kaj bazoj dependas de tio, kiamaniere tiuj du grupoj da substancoj reakcias unu kun la alia.

Acid-baza reakcio estas difinita kiel reakcio dum kiu protono transiĝas de unu speco al alia.

Acido de Brønsted-Lowry estas tiel proton-donanto kaj bazo de Brønsted-Lowry estas proton-akceptanto.

Tiuj difinoj

  • (1) pligrandigas la nombron da substancoj, kiuj povas esti konsiderataj acidoj kaj bazoj,
  • (2) ne limiĝas al akvaj solvaĵoj kaj
  • (3) klarigas la fakton, ke la acida speco en akvaj solvaĵoj estas la hidronia jono.

Ĉiuj acidoj de Arrhenius estas acidoj de Brønsted-Lowry, kaj ĉiuj bazoj de Arrhenius estas bazoj de Brønsted-Lowry. Sed la malo de tiu ĉi aserto ne estas vera. La teorio de Brønsted-Lowry inkluzivas la teorion de Arrhenius, sed ankaŭ multe pli.

Brønsted-Lowry-aj acidoj:

  • gustas acida generale;
  • ofte igas pika sento sur mukozoj, ĉefe se fortaj aŭ koncentrataj estas;
  • reakcias kun kolorindikaj kombinaĵoj, tiele ke ĝi ruĝigas ambaŭ lakmuson (lakmuso estas natura vegetaĵa kolorenzo akirebla el likenoj) kaj metiloranĝon, sed ne ŝanĝas la koloron de fenolftaleino;
  • reakcias kun metaloj, liberigante hidrogenon kaj la metala, salon solvantalan;
  • reakcias kun metalaj karbonatoj, produktante akvon, karbonan duoksidon kaj salon;
  • reakcias kun bazo, liberigante salon kun akvo;
  • reakcias kun metala oksido, produktante akvon kaj salon;
  • konduktas elektron, laŭ la grado de disiĝo;
  • produktas "solvoniajn" jonojn, tiel hidroniajn jonojn (H3O+) en akvo;
  • malnaturigas proteinojn.

Fortaj acidoj kaj multaj koncentrataj acidoj estas danĝeraj, ĉar kaŭzas gravajn bruladojn pri eĉ nelongaj kontaktoj. Acidoj estas korodemaj. Generale, acidaj bruladoj kuraciĝas per ellavi abunde la zonon tuŝatan kun fluanta akvo dum 15 minutoj kaj ĵus poste atenti kun tujaj kuracaj zorgoj. En la okazo de treege koncentrataj acidoj, la acido devus unue esti forviŝata tiel multa kiel posibla, alimaniere la hejtgenera miksado de la acido kaj la akvo povus kaŭzi gravajn hejtajn bruladojn. Acidoj povas ankaŭ esti danĝeraj pro aliaj kialoj je ilia acideco: vidu la adekvatan datuman littukon de materia sekureco (angle "MSDS") por havi pli da detaloj.

Forto de acido

[redakti | redakti fonton]

Forta acido estas tiu de aŭta baterio. Iom malforta acido estas vinagro.Estas mezforta acido en la homa stomako. La mezuro de acideco nomiĝas pH. Sed estas iom inverse. La plej forta acido havas la plej malaltan pH-valoron. Pura akvo havas pH-valoron 7, oni diras ke ĝi estas neŭtra. Malacidoj, la (bazoj), havas pH-valoron pli altan ol 7.

Por kreski, plantoj bezonas grundon nek tro acidan nek tro malacidan. Malforta acido estas pli facile neŭtrigebla per malacido. Ekzemple urtikoj kaj abeloj pikas per acido, kiu estas facile neŭtrigebla per bikarbonato. Sed se oni brulas propran haŭton per acido de aŭta baterio, endas esti kuracata de kuracisto. Tamen, la acida forto ne estas la nura kialo de veneneco de ĥemiaĵoj. Ekzemple, HF estas ne aparte forta acido, sed ĝi estas malgraŭ tio tre danĝera.

Aplikoj de acidoj

[redakti | redakti fonton]

En industrio

[redakti | redakti fonton]

Acidoj estas fundamentaj reakciiloj en traktado de preskaŭ ĉiuj procezoj en moderna industrio. Sulfura acido, diprota acido, estas la plej uzata acido en industrio, kaj ankaŭ estas la plej produktata industria kemiaĵo en la mondo. Ĝi estas plejparte uzata en produktado de sterko, lesivo, baterioj kaj tinktur-farboj, same kiel uzata en prilaborado de multaj produktoj kiel ekzemple forigado de malpuraĵoj.[2] Laŭ la statistikaj datumoj en 2011, la jara produktado de sulfata acido estis ĉirkaŭ 200 milionoj da tunoj en la mondo.[3] Ekzemple, fosfatmineraloj reagas kun sulfata acido por produkti fosfatan acidon por la produktado de fosfataj sterkoj, kaj zinko estas produktita dissolvante zinkoksidon en sulfatan acidon, purigante la solvaĵon kaj produktante elektrogajnon.

En la kemia industrio, acidoj reakcias en neŭtraligaj reagoj por produkti salojn. Ekzemple, nitrata acido reakcias kun amoniako por produkti amonian nitraton, kio estas grava sterko. Plie, karboksilacidoj povas esti esterigitaj kun alkoholoj, por produkti esterojn.

Acidoj ofte estas kutime uzataj por forigi ruston kaj alian korodon de metaloj en procezo konata kiel "fortavoligo". Ili povas esti uzataj kiel elektrolito en malseka pilo, kiel sulfata acido en aŭtomobila baterio.

Ĉe manĝaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Karbonata akvo (H2CO3 akveca solvo) estas ofte aldonita al nealkoholaĵoj por produkti eferveskecon.

Tartrata acido estas grava ero de iuj ofte uzataj manĝaĵoj kiel nematuritaj mangoj kaj tamarindoj. Ankaŭ naturaj fruktoj kaj legomoj enhavas acidojn. Citrata acido ĉeestas en oranĝoj, citronoj kaj aliaj citrusfruktoj. Okzalata acido ĉeestas en tomatoj, spinacoj, kaj precipe en karamboloj kaj rabarboj; rabarbaj folioj kaj nematuraj karamboloj estas toksaj pro altaj koncentriĝoj de okzalacido. Askorbata acido (vitamino C) estas esenca vitamino por la homa korpo kaj ĉeestas en tiaj manĝaĵoj kiel embliko (Phyllanthus emblica), citrono, citrusfruktoj kaj gujavo.

Multaj acidoj povas esti trovitaj en diversaj specoj de manĝaĵoj kiel aldonaĵoj, ĉar ili ŝanĝas ilian guston kaj servas kiel konserviloj. Fosfata acido, ekzemple, estas komponanto de kolao-trinkaĵoj. Acetata acido estas uzata en la ĉiutaga vivo kiel vinagro. Citrata acido estas uzata kiel konservilo en saŭcoj kaj peklaĵoj.

Karbonata acido estas unu el la plej oftaj acidaj aldonaĵoj, kiuj estas vaste aldonitaj en nealkoholaĵoj. Dum la produktada procezo, CO2 estas kutime premita por esti solvita en ĉi tiuj trinkaĵoj por generi karbonatan acidon. Karbonata acido estas tre malstabila kaj tendencas malkomponiĝi en akvon kaj CO2 ĉe ĉambraj temperaturo kaj premo. Tial, kiam boteloj aŭ ladskatoloj de ĉi tiuj specoj de nealkoholaĵoj estas malfermitaj, la nealkoholaĵoj ŝprucas kaj eferveskas kiam CO2-vezikoj eliras.[4]

Iuj acidoj estas uzataj kiel drogoj. Acetilsalikata acido (Aspirino) estas uzata kiel kontraŭdolorilo kaj por malaltigi febrojn.

Ĉe homaj korpoj

[redakti | redakti fonton]

Acidoj ludas gravajn rolojn en la homa korpo. La klorida acido ĉeestanta en la stomako helpas la digeston per malkonstruo de grandaj kaj kompleksaj manĝomolekuloj. Aminoacidoj estas postulataj por sintezo de proteinoj necesaj por kresko kaj riparo de korpaj histoj. Ankaŭ grasacidoj estas postulataj por kresko kaj riparo de korpaj histoj. Nukleaj acidoj estas gravaj por la fabrikado de DNA kaj RNA kaj transdono de trajtoj al idoj per genoj. Karbonata acido estas grava por konservado de pH-ekvilibro en la korpo.

Homaj korpoj enhavas diversajn organikajn kaj neorganikajn komponaĵojn, inter tiuj dikarboksilacidoj ludas esencan rolon en multaj biologiaj kondutoj. Multaj el tiuj acidoj estas aminoacidoj, kiuj ĉefe utilas kiel materialoj por la sintezo de proteinoj.[5] Aliaj malfortaj acidoj utilas kiel bufroj kun siaj konjugaciitaj bazoj por eviti ke la pH de la korpo suferu grandskalajn ŝanĝojn kiuj estus damaĝaj al ĉeloj.[6] Ankaŭ la ceteraj dikarboksilacidoj partoprenas en la sintezo de diversaj biologie gravaj kunmetaĵoj en homaj korpoj.

Acida katalizo

[redakti | redakti fonton]

Acidoj estas uzataj kiel kataliziloj en industria kaj organika kemio; ekzemple, sulfata acido estas uzata en tre grandaj kvantoj en la alkiliga procezo por produkti benzinon. Kelkaj acidoj, kiel ekzemple sulfuraj, fosforaj kaj kloridaj acidoj, ankaŭ okazigas dehidratiĝon kaj kondensajn reakciojn. En biokemio, multaj enzimoj utiligas acidan katalizon.[7]

Biologia apero

[redakti | redakti fonton]
Baza strukturo de aminoacido.

Multaj biologie gravaj molekuloj estas acidoj. Nukleataj acidoj, kiuj enhavas acidajn fosfatajn grupojn, estas DNA kaj RNA. Nukleatajj acidoj enhavas la genetikan kodon kiu determinas multajn el la trajtoj de organismo, kaj estas transdonita de gepatroj al idoj. DNA enhavas la kemian skizon por la sintezo de proteinoj, kiuj konsistas el aminoacidaj subunuoj. Ĉelaj membranoj enhavas grasacidajn esterojn kiel fosfolipidojn.

α-aminoacido havas centran karbonon (la α aŭ alfa karbono) kiu estas kovalente ligita al la karboksila grupo (tiel ili estas karboksilacidoj), aminogrupo, hidrogenatomo kaj varia grupo. La varia grupo, nomita ankaŭ la R-grupo aŭ flanka ĉeno, determinas la identecon kaj multajn el la trajtoj de specifa aminoacido. En glicino, nome la plej simpla aminoacido, la R-grupo estas hidrogenatomo, sed en ĉiuj aliaj aminoacidoj ĝi enhavas unu aŭ plurajn karbonatomojn ligitajn al hidrogenoj, kaj povas enhavi aliajn elementojn kiel ekzemple sulfuro, oksigenonitrogeno. Kun la escepto de glicino, nature ekzistantaj aminoacidoj estas kiralaj kaj preskaŭ senescepte ekzistas en la L-agordo. Peptidoglikano, trovita en kelkaj bakteriaj ĉelmuroj enhavas kelkajn D-aminoacidojn. Je fiziologia pH, tipe ĉirkaŭ 7, liberaj aminoacidoj ekzistas en ŝargita formo, en kiu la acida karboksila grupo (-COOH) perdas protonon (-COO) kaj la baza aminogrupo (-NH2) akiras protonon (-NH+
3
). La tuta molekulo havas retan neŭtralan ŝargon kaj estas zuiterjono, kun la escepto de aminoacidoj kun bazaj aŭ acidaj flankaj ĉenoj. Aspartata acido, ekzemple, posedas unu protonitan aminon kaj du deprotonitajn karboksilgrupojn, por neta ŝargo de −1 ĉe fiziologia pH.

Grasacidoj kaj grasacidaj derivaĵoj estas alia grupo de karboksilaj acidoj, kiuj ludas gravan rolon en biologio. Tiuj enhavas longajn hidrokarbidajn ĉenojn kaj karboksilacidan grupon sur unu fino. La ĉelmembrano de preskaŭ ĉiuj organismoj konsistas ĉefe el fosfolipida bitavolo, micelo de hidrofobaj grasacidaj esteroj kun polusaj, hidrofilaj fosfataj "ĉefaj" grupoj. Membranoj enhavas kromajn komponentojn, kelkaj el kiuj povas partopreni en acid-bazaj reakciojn.

En homoj kaj multaj aliaj bestoj, klorida acido estas parto de la stomaka acido sekreciita ene de la stomako por helpi hidrolizi proteinojn kaj polisakaridojn, same kiel por konverti la neaktivan pro-enzimon, pepsinogenon en la enzimon, pepsinon. Iuj organismoj produktas acidojn por defendo; ekzemple, formikoj produktas formikan acidon.

Acid-baza ekvilibro ludas gravegan rolon en reguligado de la spirado ĉe mamuloj. Oksigena gaso (O2) movas ĉelan spiradon, nome la procezo per kiu bestoj liberigas la kemian potencialan energion stokitan en la manĝaĵoj, produktante karbondioksidon (CO2) kiel kromprodukto. Oksigeno kaj karbondioksido estas interŝanĝitaj en la pulmoj, kaj la korpo respondas al ŝanĝiĝantaj energipostuloj ĝustigante la indicon de spirado. Ekzemple, dum periodoj de fortostreĉo la korpo rapide malkonstruas konservitajn karbonhidratojn kaj grasojn, liberigante CO2 en la sangan fluon. En akvaj solvaĵoj kiel sango CO2 ekzistas en ekvilibro kun karbonata acido kaj bikarbonata jono.

CO2 + H2O <-> H2CO3 <-> H+ + HCO3

Gi estas la malpliiĝo en pH kiu signalas al la cerbo spiru pli rapide kaj pli profunde, elpelante la troan CO2 kaj reliverante al la ĉeloj O2.

Aspirino (acetilsalicila acido) estas karboksilata acido.

Ĉelaj membranoj estas ĝenerale netralaseblaj al ŝarĝitaj aŭ grandaj, polusaj molekuloj pro la lipofilaj grasaj acilĉenoj konsistantaj el sia interno. Multaj biologie gravaj molekuloj, inkluzive de kelkaj farmaciaj agentoj, estas organikaj malfortaj acidoj kiuj povas transiri la membranon en sia protonita, neŝargita formo, sed ne en sia ŝargita formo (t.e., kiel la konjugaciita bazo). Tial la agado de multaj drogoj povas esti plibonigita aŭ malhelpita per la uzo de kontraŭacidoj aŭ acidaj manĝaĵoj. La ŝargita formo, aliflanke, estas ofte pli solvebla en sango kaj citosolo, ambaŭ akvaj medioj. Kiam la eksterĉela medio estas pli acida ol la neŭtra pH ene de la ĉelo, iaj acidoj ekzistos en sia neŭtrala formo kaj estos membransolvebla, permesante al ili kruci la fosfolipidan dutavolon. Acidoj kiuj perdas protonon ĉe la intraĉela pH ekzistos en sia solvebla, ŝargita formo kaj povas tiel difuzi tra la citosolo al sia celo. Ibuprofeno, aspirino kaj penicilino estas ekzemploj de drogoj, kiuj estas malfortaj acidoj.

Kelkaj acidoj (laŭ alfabeta ordo)

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj acidoj (laŭ kompono)

[redakti | redakti fonton]

Mineralaj acidoj (neorganikaj acidoj)

[redakti | redakti fonton]

Sulfonataj acidoj

[redakti | redakti fonton]

Sulfonata acido havas la ĝeneralan formulon RS(=O)2–OH, kie R estas organika radikalo.

Karboksilataj acidoj

[redakti | redakti fonton]

Karboksilata acido havas la ĝeneralan formulon R-C(O)OH, kie R estas organika radikalo. La karboksila grupo -C(O)OH enhavas karbonilan grupon, C=O, kaj hidroksilan grupon, O-H.

Halogenataj karboksilataj acidoj

[redakti | redakti fonton]

Halogendo je alfa pozicio pliigas la acidan forton, tiel ke la jenaj acidoj estas ĉiuj pli fortaj ol la acetata acido.

Vinilogaj karboksilacidoj

[redakti | redakti fonton]

Normalaj karboksilacidoj estas la rekta kuniĝo de karbonila grupo kaj hidroksila grupo. En vinilogaj karboksilacidoj, karbon-karbona duobla ligo apartigas la karbonil- kaj hidroksil-grupojn.

Nukleaj acidoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri acido en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[8]:

  • Citaĵo
     Li estas en acida humoro. 
  • Citaĵo
     Post dolĉa vino restas acida vinagro. 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Dictionary of the History of Science, William F. Bynum, E. Janet Browne, Roy Porter
  2. The Top 10 Industrial Chemicals - For Dummies. Alirita 2016-02-05 .
  3. Sulfuric acid. Alirita 2016-02-06 .
  4. McMillin, John R.; Tracy, Gene A.; Harvill, William A.; Credle, William S. Jr. (8 December 1981), Method of and apparatus for making and dispensing a carbonated beverage utilizing propellant carbon dioxide gas for carbonating, https://patents.google.com/patent/US4304736, retrieved 2016-02-06 
  5. Barrett, G. C.. (Junio 2012) 8 - Biological roles of amino acids and peptides - University Publishing Online. doi:10.1017/CBO9781139163828. ISBN 9780521462921.
  6. . Acid Buffering. University of Connecticut (2006). Arkivita el la originalo je 13a de Februaro 2016. Alirita 2016-02-06 .
  7. Voet, Judith G.. (2004) Biochemistry. New York: J. Wiley & Sons, p. [htt://archive.org/details/biochemistry00voet_1/e/496 496–500]. ISBN 978-0-471-19350-0.
  8. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-08 .

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • F. Claisse, Physics and chemistry of borate fusion.
  • Ebbing, D. D., & Gammon, S. D. (2005). General chemistry (8a eld.). Boston, MA: Houghton Mifflin. ISBN 0-618-51177-6.
  • Geber en Britannica
  • James Huheey, Ellen A Keiter, Richard L Keiter, André Pousse (trad. el angla) kaj Jean Fischer (trad. el angla), Chimie inorganique, Paris Bruxelles, De Boeck, 1996, 964 p. (ISBN 978-2-804-12112-9, BNF 37670940). Ĉefe ĉap. 9, «La chimie des bases et des acides», pp. 318-358.
  • V. Karpenko, J. A. Norris: Vitriol in the History of Chemistry. En: Chem. Listy. Band 96, 2002, S. 997–1005, (chemicke-listy.cz, PDF, angle)
  • Pavia, D. L.; Lampman, G. M.; Kriz, G. S. (2004). Organic Chemistry, Volume I. Mason, OH: Cengage Learning. ISBN 0759347271.
  • Claus Priesner, Karin Figala: Alchemie: Lexikon einer hermetischen Wissenschaft. Beck, München 1998, ISBN 3-406-44106-8.
  • Paolo Silvestroni, Fondamenti di chimica, 10a eld., CEA, 1996, ISBN 88-408-0998-8.
  • T. W. Graham Solomons, Chimica organica, 2a eld., Bologna, Zanichelli, 2001, pp. 58-66, ISBN 88-08-09414-6.
  • Zumdahl, Steven S. (1997). Chemistry (4a eld.). Boston: Houghton Mifflin. ISBN 9780669417944.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]