Avtandil Abuladze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avtandil Abuladze
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1957 (1957-11-30)
en Tbiliso
Morto 1-an de septembro 2005 (2005-09-01) (47-jaraĝa)
en Tbiliso
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kartvelio
Okupo
Okupo esperantisto • matematikisto • lingvisto
vdr
Morna mesaĝo pri la morto de s-ro Abuladze en la kartvela Vikipedio

Avtandil ABULADZE (kartvele ავთანდილ აბულაძე; naskiĝis en 1958, mortis en septembro 2005) estis kartvela esperantisto, matematikisto kaj lingvisto. Li loĝis en la ĉefurbo de Kartvelio, Tbiliso.

Abuladze lernis Esperanton en 1978. Li estis la aŭtoro de la Monda Faktolibro (MFL). Li partoprenis en la Vikipedio en la lingvoj Esperanto kaj la kartvela. Fakte, la Kartvellingva Vikipedio estas lia iniciato[1]. Post lia morto en la supro de la ĉefa paĝo de kartvela Vikipedio estis aranĝita morna mesaĝo (vidu bildon dekstre).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.