Bengallingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bengallingva Vikipedio
Retadreso bn.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo bengala
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 29-a de marto 2024
Artikolnombro 150 343
Profundeco 307.1
Paĝoj 1 233 573
Redaktoj 7 297 829
Uzantoj 451 987
Aktivaj uzantoj 1 100
Administrantoj 14
Dosieroj 18 127
vdr

La bengallingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la bengala lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon বাংলা উইকিপিডিয়া. La projekto fondiĝis en januaro 2004. La 29-an de marto 2024 ĝi enhavas 150 343 artikolojn.

La projekto superis 10 000 artikolojn en oktobro 2006, iĝante la dua sud-azia lingvo faranta tion. La 25-an de decembro 2020 la retejo atingis la mejloŝtonon de cent mil artikoloj. Ĝis la 17-a de oktobro 2021, la projekto sume havas 1.170 aktivajn redaktantojn monate, kaj okupas la 4-an rangon laŭ profundo inter Vikipedioj. En 2018, la bengala Vikipedio estis rigardata ĉirkaŭ 190 milionoj da fojoj el la tuta mondo. Averaĝe la retejo estis vidata pli ol 500 mil fojojn tage.

Ekde junio 2020, bengala Vikipedio estas la sola reta senpaga enciklopedio verkita en la engala lingvo. Ĝi ankaŭ estas unu el la plej grandaj bengallingvaj enhav-rilataj retejoj en interreto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]