Ordinara bufo

La ordinara buffo, eŭropa bufo aŭ en kelkaj partoj de Eŭropo, simple bufo (Bufo bufo, el la latina bufo al la esperantlingva "bufo"), estas amfibio de la familio Bufonedoj kiu troviĝas tra plejparto de Eŭropo (kun la escepto de Irlando, Islando kaj kelkaj insuloj de Mediteraneo), en la okcidenta parto de Norda Azio, kaj en malgranda parto de Nordokcidenta Afriko. Ĝi estas unu el grupo de tre proksime parencaj animaloj kiuj descendas de komuna praula linio de bufoj kaj formas specikomplekson. ÙBufo estas nerimarkinda animalo, ĉar ĝi kutime kuŝas kaŝite dumtage. Ĝi iĝas aktiva krepuske kaj pasigas la nokton ĉasante senvertebrulojn, kiujn ĝi manĝas. Ĝi moviĝas laŭ malrapida, plumpa piedirado aŭ per mallongaj saltetoj, kaj havas griz-brunan haŭton kovritan de verukecaj elstaraĵetoj.


Kvankam bufoj estas kutime solemaj animaloj, en la reprodukta sezono, grandaj nombroj da bufoj ariĝas en iuj reproduktejaj lagetoj aŭ flakoj, kie la maskloj konkurencas por pariĝi kun la inoj. La ovodemetado fariĝas en gelatenecaj strioj en akvo kaj poste okazas eloviĝo al stadio de ranidoj. Post kelkaj monatoj de kresko kaj disvolviĝo, tiuj ekhavas krurojn kaj trairas metamorfozon al etaj bufoj. La junuloj eliras el akvo kaj restas ĉefe surteremaj por la cetero de sia vivo.
Ordinara bufo ŝajne malpliiĝas en parto de sia teritorio, sed ĝenerale ĝi estas enlistita kiel "malplej zorgiga" en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.[1] Ĝi estas minacata pro habitatoperdo, ĉefe pro drenado de ties reproduktejoj, kaj krome kelkaj bufoj estas mortigitaj surŝosee dum ili faras ĉiujarajn migradojn. Ĝi estis delonge asociata en popolaj kulturo kaj literaturo kun sorĉado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Agasyan, A.; Avisi, A.; Tuniyev, B.; Isailigovic, J. C.; Lymberakis, P.; Andrén, C.; Cogalniceanu, D.; Wilkinson, J.; Ananjeva, N.; Üzüm, N.; et al. (2009). "Bufo bufo". IUCN Red List of Threatened Species. Version 2014.2. International Union for Conservation of Nature. [1] Alirita la 11an de Marto 2017.