Bufro (mekaniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
fervojaj bufroj ĉe la finoj de du vagonoj
modelo de fervoja bufro

Bufro en la fako mekaniko laŭ PIV estas

  1. puŝrisortego por moderigi la kunpuŝiĝojn de vagonoj, kaj
  2. metalaj stangoj, transverse aranĝitaj en la antaŭo kaj malantaŭo de aŭto, por mildigi la kunpuŝiĝon (la antaŭa stango nomiĝas frontbufro, la malantaŭa postbufro).

Temas do pri konstruelementoj ĉe veturiloj, kiuj en kazo de kolizio inter du veturiloj aŭ de unu kun fiksa objekto forprenas mekanikan energion kaj helpas eviti damaĝojn de la veturilo kaj de la transportataj personoj kaj objektoj.

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

Bufroj en la mekanika senco ekzistas ĉe aŭtoj kaj ĉe relaj veturiloj, unuavice trajnaj lokomotivoj kaj vagonoj. Trajnaj vagonoj ĉe ĉiu fino povas havi unu centran, aŭ pli ofte du flankajn bufrojn, kaj aldone junton (kutime inter la du flankaj bufroj), per kiu ligeblas du vagonoj.

Trajnaj bufroj[redakti | redakti fonton]

Se trajna vagono ĉe ĉiu flanko nur havas unu bufron, ĝi troviĝas centre de la vagona fronto kaj malfronto – tiu konstrumodelo maloftiĝis dum la 20-a jarcento.

Laŭ la pli ofta modelo vagono en ĉiu flanko havas du bufrojn, en sama distanco de la reloj. Komence la du bufroj troviĝis proksime unu de la alia, sed komence de la 20-a jarcento oni interkonsentis pri la ankoraŭ valida internacie normigita distanco de 1750 milimetroj. La bufromezo rajtas troviĝi inter 940 kaj 1065 milimetroj super la plej supra parto de la relo.

Aŭtaj bufroj[redakti | redakti fonton]

dezajne pluevoluita aŭto el la komenco de la 20-a jarcento, kun nekaŝita frontbufro

Aŭtaj bufroj estas horizontalaj stangoj ĉe la antaŭo kaj malantaŭo de la veturilo, kiuj ĝenerale estas kaŝitaj per tegilo el lakita lado aŭ plasto, kiu igas la bufron dezajna parto de la aŭta karoserio. Kiel montras la supra difino de PIV, aŭtaj bufroj origine estis el metalo. Tamen intertempe ekzistas novaj energioabsorbaj bufroj el plasto, kiuj estas tiel konstruataj, ke ili pretervivas etajn konfrontojn de 4 ĝis 6 km/h sen damaĝo: Laŭ la konstruo punktaj enpuŝiĝoj mem renversiĝas sen riparo.

Krome novevoluitaj plastaj aŭtobufroj helpu pli efike eviti vundiĝojn de piedirantoj aŭ bicilantoj, kiuj kolizias kun ili.