Delfenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Delfenedoj)
Delfeno alidirektas ĉi tien. Por la konstelacio, vidu Delfeno (konstelacio).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Delfeno
Troveblo de fosilioj: Frua Mioceno - Nun
Granda delfeno Tursiops truncatus
Granda delfeno Tursiops truncatus
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Cetacoj Cetaceae
Subordo: Dentcetacoj Odondoceti
Familio: Delfenoj Delphinidae
Gray, 1821
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Delfenoj (Delphinidae) estas familio de maraj kaj riveraj mamuloj el la ordo cetacoj, subordo dentocetacoj. Al la familio apartenas 40 specioj. Delfenoj vivas en ĉiuj maroj.

La vorto delfeno venas de la malnovgreka vorto δελφίς /del.ˈpʰiːs/ («spirito de la maro»), eble derivita de la greka δελφύς /del.pʰy̌ːs/ («utero»).

Delfenoj formas grupon kun kompleksa socia strukturo; ili kunlaboras por la ĉaso aŭ la reciproka defendo. Multaj eksperimentoj montris ilian grandan inteligentecon kaj interalie la kapablecon sin rekoni en spegulo kaj uzi ilojn. Ili havas kompleksan lingvon bazitan sur ultrasonoj ne aŭdeblaj de homoj.

Estis multaj kazoj, kiam delfeno savis vivon de homo.

Estas notinde, ke narvalo, beluĥo kaj foceno kvankam similaj al delfenoj, ne apartenas al la sama familio.

Elŝutu la voĉlegitan version de la artikolo Tiu ĉi artikolo ekzistas kiel
voĉlegita versio,
registrita je 27.07.2021
kiun vi povas aŭskulti aŭ elŝuti.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

Anatomio de delfeno montranta skeleton, organojn kaj korpan formon.

Delfenoj estas kutime longaj je inter unu metro kaj duono kaj kvar metroj. La plej granda delfeno estas la orcino kiu atingas longecon de ok metroj. Tamen estas granda gamo de koloroj kaj modeloj.[1]

Kelkaj specioj montras kazojn de seksa dimorfismo, kun inoj pli grandaj ol maskloj.[2][3]

Ĝia fluforma korpo estas bone adaptita al rapida naĝado. Ĉiuj specioj havas dorsan naĝilon por eviti nevolan turniĝadon dumnaĝe.[4]

En la kapo troviĝas ronda organo, la melono, kiu utilas kiel eĥolokalizilo.

Delfenoj distingeblas de aliaj dentocetacoj pro jenaj ecoj:

  • kunfandiĝo de la unuaj du kolvertebroj,
  • malpli granda nombro da ripoj,
  • fandiĝo de la du malsupraj makzeloduonoj je maksimume triono de la makzelolongeco,
  • malakraj dentoj.

Haŭto[redakti | redakti fonton]

La haŭto de delfenoj estas spongeca dermo, milda kiel sateno. Ĉiuj delfenoj forĵetas ĉirkaŭ ĉiujn du horojn la eksterajn haŭtĉelojn. Tiu daŭra regenerado malpligrandigas la flukontraŭstaron kaj ebligas grandan rapidecon (ĝis preskaŭ 60 km/h) kaj elakvajn saltojn ĝis alteco de 7 metroj. Tia eco de la haŭto estas pristudita por homaj regener-esploroj kaj por ŝipkonstruado.

Dentoj[redakti | redakti fonton]

Multaj specioj havas klare distingeblajn makzelojn kiuj formas longan bekon. Ekzistas specioj kun multegaj dentoj en la makzeloj. La dentoj de delfenoj estas konusformaj kiel homaj kaninoj.

Spirorifico[redakti | redakti fonton]

La naztruoj, kiuj fermiĝas per unu orifico (kontraŭ du ĉe la bartocetacoj) troviĝas je la pinto de la frunto. Enspiro kaj elspiro okazas nur pere de tiu orifico, neniam pere de la buŝo. La elspiro povas komenci antaŭ la elakviĝo de la besto. Dum plonĝado muskola sistemo fermas la orificon por malhelpi akvoeniron tra la naztruoj en la pulmojn. Nazaj kavaĵoj ludas nenian rolon en flarado.

Ĉe la delfenoj spirado estas ne aŭtomata (kiel ĉe homoj), sed vola. Pro tio delfeno perdanta konscion mortos per asfiksio. Anestezo de delfenoj por operacioeksperimento ne eblas, ĝi mortigus ilin.

Cerbo[redakti | redakti fonton]

La cerbo montras tre netan pligrandiĝon de la grandcerbaj hemisferoj, malkreskon de la olfaktaj loboj kaj gravecon de la akustikaj centroj. Jen komparo de la procento de cerbiĝo (pezo de la cerbo dividita per la pezo de la korpo kaj obligita per 100):


specio pezo de la korpo pezo de la cerbo % de cerbiĝo
Homo 70 kg 1 500 g 2,10
Tursiopo 170 kg 1 600 g 0,94
Foceno 70 kg 600 g 0,86
Komuna delfeno 110 kg 840 g 0,76
Azia elefanto 4 000 kg 7 500 g 0,18
Komuna rorkvalo 100 000 kg 7 000 g 0,008

La cerbo de la delfeno estas pli kompleksa ol tiu de la grandaj simioj (ĉimpanzo, gorilo, orangutano). La komplekseco de la kortekso estas tre granda kaj ankaŭ la nombro de la cerbaj giroj kaj neŭronoj.

Verŝajne delfenoj havas pli grandan intelektan kvocienton ol la evoluintaj simioj, sed starigo de cifera informo estas malfacilega.

Eĥosondado[redakti | redakti fonton]

Delfen-eĥo

La principo de la delfena eĥosondado estas la sama kiel tiu de la vespertoj. Ĝi bezonas unu organon por elsendi sonojn kaj ultrasonojn kaj alian por ricevi la sonojn reflektitajn de la obstaklo.

La ultrasonoj estas fokusigitaj en unu paralelan faskon danke al la melono, cefala histo ĉe la antaŭo de la kapo, bone videbla ĉe la delfenoj.

La riceva mekanismo situas ĉe la interna orelo kaj la konduko fariĝas per la malsupra makzelo.

Tiu ege evoluinta eĥosondado ebligas al la delfenoj ne nur lokalizon de la obstakloj, sed ankaŭ sciigas ilin pri grandeco, dimensio kaj naturo de la ĉirkaŭaj objektoj, eĉ en plena mallumo.

Naskiĝo[redakti | redakti fonton]

La naskiĝinta delfenido longas inter 0,8 kaj 1 metron. La unua bezono de la delfenido estas spirado, ĝi devas tuj supreniri al la akvosurfaco por enspiri aeron.

La unua mamsuĉado povas atendi ĝis 24 horojn. Komence la delfenido mamsuĉas dum dek sekundoj, dufojojn en ĉiu horo. La rostro de la delfenido proksimiĝas al la mama fendo de la patrino kaj la enŝoviĝita lango alkroĉiĝas al la interna mampinto. Tiu sistemo malhelpas la perdiĝon de la grasoplena kaj proteinoriĉa lakto en la marakvo.

Ekde la naskiĝo la delfenido kapablas sibli, sed la eĥolokalizilo bone funkcios nur post unu monato.

Akustika komunikiĝo[redakti | redakti fonton]

Delfenoj povas elsendi ĉirkaŭ 400 diversajn signalojn kaj oni evidentigis korespondadon inter sonoj kaj situacioj. Delfenoj kapablas percepti sonojn ĝis frekvenco de 80.000 hercoj, kontraŭ nur 23.000 por homoj.

Kelkaj scienculoj konvinkiĝis, ke delfenoj uzas lingvaĵon preskaŭ same perfektan, kiel tiu de homoj. Oni rimarkis, ke du delfenoj foje havas veran konversacion, ne parolante samtempe, sed unu post la alia, kvazaŭ respondante demandojn.

Eksperimento de Jarvis Bastian priskribita en Balenoj, delfenoj kaj aliaj mirindaĵoj de l' oceanoj (vidu sub fontoj) montras ke du tursiopoj (masklo kaj femalo) kapablas komuniki nur per sonoj por plenumi taskon kaj ricevi fiŝon kiel rekompencon. Kiam la sona transmeto ne eblis, la eksperimento malsukcesis.

Nutriĝo[redakti | redakti fonton]

Delfenoj estas rapidaj rabobestoj, kiuj ĉasas siajn rabaĵojn. Ili lokigas siajn rabaĵojn per la eĥosondilo. Kutime delfenoj havas samformajn konikajn dentojn, kiuj servas nur por teni la rabaĵon. La kaptitaj fiŝojkalmaroj estas glutitaj sen maĉado. La dentoj korespondas al la specifaj rabaĵoj: specioj kun multe da dentoj nutriĝas ĉefe per fiŝoj, dum specioj kun malmultaj dentoj plejofte ĉasas kalmarojn. Iuj delfenoj foje ĉasas krustacojn. La nura delfeno, kiu nutriĝas per aliaj marmamuloj, kiel otarioj aŭ aliaj cetacoj aŭ delfenoj estas la orko.[5]

Kelkaj delfenoj uzas komunan strategion por ĉasado: la delfenaro ĉirkaŭas la rabaĵaron aŭ pelas ĝin al la bordo.

Sinteno[redakti | redakti fonton]

Delfenoj ĉe suda Bretonio

Delfenoj vivas en grupoj tre koheraj. La socia vivo ŝajnas necesa al la psika ekvilibro de la delfenoj, sed nenia hierarkio ekzistas en la grupoj.

Delfenoj helpas unu la alian. Kiam delfeno ne povas naĝi pro vundo aŭ malsano, du delfenoj akompanas ĝin subtenante ĝin sub ĝiaj brustaj naĝiloj. Naskonta delfenino estas ĉirkaŭita de la aliaj femaloj por protekti la novnaskiton kontraŭ eventualaj atakoj aŭ helpi se okazas malfacilaĵoj.

Delfenoj rekonas sin en spegulo aŭ sur video-bildo, kion hundoj kaj katoj ne kapablas fari.

Ekzistas multaj raportoj pri delfenoj helpantaj dronantajn homojn aŭ homojn atakatajn de skvaloj. Ili savis maristojn falintajn en la maron, kondukante ilin ĝis la bordo.

Delfenoj kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Komparo de grandeco inter la multaj specioj kun la homo

Tenado de delfenoj[redakti | redakti fonton]

Por turistaj celoj[redakti | redakti fonton]

El ĉiuj delfenoj la granda delfeno (tursiops truncatus) estas la plej fama. Oni ofte tenas ilin en delfenejoj, kie jam de jaroj oni ankaŭ bredas ilin. Tamen la tenado de delfenoj en delfenejoj estas tre diskutita, inter aliaj, ĉar akvujo ne korespondas al la maro. La plej granda delfeno, la orko estas ofte uzita por allogi vizitantojn.[6]

Por militaj celoj[redakti | redakti fonton]

Delfeno de la usona armeo, dresita por lokalizi marminojn

Pro sia granda lernkapablo, la granda delfeno estas tenita de militistoj en Usono kaj Rusio, por ekzemple fiksi marminojn al malamikaj ŝipoj aŭ por neniigi minojn. Eble temas pri legendo sekve de la romano The Day of the Dolphin de Mike Nichols (1973), ke delfenoj estis dresitaj por mortigi malamikajn militplonĝistojn. Tamen oni scias, ke inter 1975 kaj 1987 la rusoj uzis delfenojn por retrovi en la Nigra Maro torpedojn kaj serĉi ŝipajn vrakojn. En 1987 usonanoj uzis kvin delfenojn en la Persa Golfo por lokalizi irakajn minojn.

Por terapeŭtaj celoj[redakti | redakti fonton]

Oni uzas delfenojn ankaŭ en delfenterapio por malsanegaj (ekzemple aŭtistaj) homoj. La ludemo de la delfeno multe helpas al tio. Kutime la paciento tenas la dorsan naĝilon de la delfeno kaj estas tirita tra la akvo. Ĉe multaj pacientoj blokaĵoj cedas pro tio. Oni tamen ankaŭ diskutas la delfenterapion, ĉar la sama efiko povas rezulti per aliaj bestoj, je multe malpli granda kosto.

Historio kaj mitologio[redakti | redakti fonton]

Delfenoj longe rolis en homa kulturo. Ili aperas multfoje en grekaj mitoj, kutime kiel helpantoj de la homaro. Arta atestaĵo el la ruiniĝinta palaco ĉe Knossos diras ke delfenoj supoze estis gravaj por minoanoj.[7]

En hinda mitologio, delfenoj de Gango estas kunigitaj kun Gango, la dio de la rivero Gango.

Pro la alta takso de la delfeno kaj ties pozitiva valoro en la mitologio oni ofte trovas ĝin en la eŭropa mezepoka heraldiko kiel blazona besto. La plej konata uzo estis tiu de la titolo Dauphin (delfeno) de la franca kronprinco.

Ankaŭ en la moderna mitologio kaj esoterismo delfeno ludas gravan rolon. Ĉefe la usona neŭrofiziologo John Cunningham Lilly, kiu dum la 60-aj kaj 70-aj jaroj gvidis obskurajn eksperimentojn pri izolecujoj kaj LSD kaj asertis tiel komuniki kun delfenoj, igis delfenojn la simbola besto de la esoterisma kaj hipia movado. Dum la 50-aj kaj 60-aj jaroj, Lilly komence estis agnoskita pro siaj sciencaj laboroj pri komunikado kaj sintenfiziologio de delfenoj.

Protektita delfenareaĵo[redakti | redakti fonton]

La akva areaĵo inter la insuloj Cres kaj Lošinj en Kroatio estis oficiale deklarita protektita delfenareaĵo en la jaro 2006. Ĝi iĝis unu el la unuaj protektitaj delfenareaĵoj en la tuta mondo, kaj la unua en la mediteraneo. La organizo Blue World, kies sidejo troviĝas en la marborda urbeto Veli Lošinj, laboras por protektado de delfenoj kaj aliaj marbestoj, informas pri sinteno kiam oni vidas delfenojn, kondukto de boatoj, ktp. En la urbeto troviĝas ankaŭ malgranda delfenomuzeo. Ĉiuaŭguste okazas granda delfenofesto por atentigi la loĝantaron pri marbestoj kaj naturprotektado.

Delfenokapto[redakti | redakti fonton]

Estas malmulte da delfenokaptado en la mondo. Iomete da delfenokaptado ekzistas en Taiĵi-urbeto en prefektujo Ŭakajama, Niŝiizu-urbeto kaj Ito-urbo en prefektujo Ŝizuoka en Japanio kaj insuloj de Suda Pacifiko. En Japanio, delfenokaptado postulas agnoskon de prefekto kaj oni administras kaptkvanton per DNA-registro. Tamen, aliloke en Japanio, oni ne manĝas ĝin aŭ ne scias ekziston de delfenokaptado. Konata kuirarto de delfenaĵo estas misoo-stufaĵo kun delfenaĵo. En aŭgusto de 2005, Ministerio pri Sano, Laboro kaj Bonfaro de Japanio avertis, ke gravedulo ne manĝu delfenaĵojn, ĉar delfenaĵoj povas esti malpurigata je hidrargo pli koncentrita ol aliaj fiŝaĵoj.

Delfenbuĉadobalenbuĉado, en feroa lingvo "grindadráp", estas feroa kutimo mortigi tutan gregon da delfenoj el specio Lagenorhynchus acutusbalenoj el specio Globicephala melaena.

Subfamilioj kaj genroj[redakti | redakti fonton]

Orko aŭ orcino

Vidu ankaŭ la biologian klasadon de cetacoj.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Kiel la aliaj heraldikaj cetacoj, delfeno estas fiŝo (!). Ĝi kutime bildiĝas vertikale, profile, arkite, nazo kaj vosto turnitaj al dekstro.
Kiam la koloroj de la naĝiloj, de la vosto, de la oreloj, de la barbo, de la okuloj kaj/aŭ de la kresto koloriĝas malsame kiel la korpo, oni devas indiki ĝin en la priskribo.
Delfenon kun larĝe malfermita buŝo (kaj ofte fermita okulo), oni priskribas "svenanta delfeno".
En Francio, delfeno estas la simbolo de la kronprincoj, la daŭfenoj (en la franca, la du vortoj samas: Dauphin)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Evans, Peter G.H. (1984). Macdonald, D., ed. The Encyclopedia of Mammals. New York: Facts on File. pp. 180–185. ISBN 0-87196-871-1.
  2. Reidenberg, Joy S. (2007)."Anatomical adaptations of aquatic mammals". The Anatomical Record. 290 (6): 507–513. doi:10.1002/ar.20541. PMID 17516440.
  3. Ralls, Katherine; Mesnick, Sarah."Sexual Dimorphism". Arkivigite je 2019-07-25 per la retarkivo Wayback Machine Encyclopedia of Marine Mammals (PDF) (2a eld.). San Diego: Academic Press. pp. 1005–1011. ISBN 978-0-08-091993-5. Alirita la 19an de Novembro 2018.
  4. Klinowska, Margaret; Cooke, Justin (1991). Dolphins, Porpoises, and Whales of the World: the IUCN Red Data Book (PDF). Alirita la 19an de Novembro 2018.
  5. Morrel, Virginia (30a de Januaro 2012). "Killer Whale Menu Finally Revealed". Science. Alirita la 19an de Novembro 2018.
  6. Klinowska, Margaret; Cooke, Justin (1991). Dolphins, Porpoises, and Whales of the World: the IUCN Red Data Book (PDF). Alirita la 19an de Novembro 2018.
  7. "Taras". Arkivita el la originalo en 2007-02-08. Alirita la 19an de Novembro 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Balenoj, delfenoj kaj aliaj mirindaĵoj de l' oceanoj; Marie-Christine Body, André Cherpillod; Eldonejo La Blanchetière, 2006; ISBN 2-906134-69-4
  • Balenoj, delfenoj kaj aliaj mirindaĵoj de l' oceanoj; Marie-Christine Body, André Cherpillod; Eldonejo La Blanchetière, 2006; ISBN 2-906134-69-4
  • Tim Cahill: Delfine, Steiger, München, 2001, ISBN 3-89652-221-3 (germanlingve)
  • Rachel Smolker: Das Lied der wilden Delfine, List, 2001, ISBN 3-471-78664-3 (germanlingve; raporto de kondutbiologo pri la esplorado de delfena populacio ĉe la okcidenta marbordo de Aŭstralio)
  • Paul Manger, An examination of cetacean brain structure with a novel hypothesis correlating thermogenesis to the evolution of a big brain, in Biological Reviews (Cambridge Philosphical Society) 81.2 (2006) (anglalingve)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.