Farado (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La farado (simbolo: F) estas la mezurunuo de elektrostatika kapacitanco de kondensilo laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj. Ĝi estis nomita honore al la brita fizikisto Michael Faraday.

Unu farado estas difinita kiel la kapacitanco de kondensilo, pri kiu elektra ŝargo de unu kulombo estigas variadon je unu volto de la tensio de kondensilo.

La farado rilatas jene al la aliaj oficialaj unuoj de la Internacia Sistemo:

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj[redakti | redakti fonton]

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de farado (F) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuoj Dekoblaj unuoj
Valoro Simbolo Nomo Valoro Simbolo Nomo
10–1 F dF decifarado 101 F daF dekafarado
10–2 F cF centifarado 102 F hF hektofarado
10–3 F mF milifarado 103 F kF kilofarado
10–6 F µF mikrofarado 106 F MF megafarado
10–9 F nF nanofarado 109 F GF gigafarado
10–12 F pF pikofarado 1012 F TF terafarado
10–15 F fF femtofarado 1015 F PF petafarado
10–18 F aF atofarado 1018 F EF eksafarado
10–21 F zF zeptofarado 1021 F ZF zetafarado
10–24 F yF joktofarado 1024 F YF jotafarado

Pro tio, ke la farado estas difinita kiel kunmetaĵo de aliaj bazaj mezurunuoj, ĝia grando ne estas aparte taŭga por la ĉiutaga vivo. Efektive, multe pli uzatas kelkaj dekonaj unuoj, kies nomojn eblas derivi per la oficialaj prefiksoj de SI.

Nuntempe, komerce haveblas kondensiloj kun kapacitancoj ekde 100 fF ĝis 5 kF.[1]

Tamen, la plej oftaj kapacitancoj estas esprimitaj per mikrofaradoj (μF), nanofaradoj (nF) aŭ pikofaradoj (pF).[2]

La mezurunuo milifarado estas malofte uzata en la reala vivo, kaj oni ĝenerale preferas skribi 4700 µF anstataŭ 4,7 mF.

La plej malgrandaj kondensiloj en nuntempaj integraj cirkvitoj havas kapacitancon de kelkaj femtofaradoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Digikey (angle)
  2. Newton C. Braga (2001), Robotics, Mechatronics, and Artificial Intelligence