Ferenc Martos (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Martos
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1875 (1875-01-10)
en Arad
Morto 24-an de novembro 1938 (1938-11-24) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo libretisto • verkisto • poeto • ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

MARTOS Ferenc (pro. martoŝ) estis hungara verkisto naskita en Arado la 10-an de januaro 1875 kaj mortinta en Budapeŝto la 24-an de novembro 1938.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Martos pristudis juron, poste li laboris kiel oficisto inter 1896 – 1914. De 1894 li estis interna kunlaboranto de Pesti Napló, poste de Budapesti Hírlap, inter 1900 – 02 li estis redaktoro de la Fővárosi Lapok. Li debutis kun poempj kaj romanoj, poste li verkis teatraĵojn, de 1904 li verkis sole operetlibretojn.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Iza (poemoj, Bp., 1896);
  • Mariette (romano., Bp., 1900);
  • Titánia (poemoj, Bp., 1902);
  • Balassa Bálint (teatraĵo, Bp., 1902);
  • Aranyvirág (al muziko de Jenő Huszka, Bp., 1903);
  • Bob herceg (al Jenő Huszka Bp., 1904);
  • Leányvásár (kun Miksa Bródy, al muziko de Viktor Jacobi, Bp., 1911);
  • Szibill (kun Miksa Bródy , al muziko Viktor Jacobi, Bp., 1914);
  • Zsuzsi kisasszony (kun Bródy Miksa, al muziko de Imre Kálmán, Bp., 1915);
  • A pacsirta (al muziko de Ferenc Lehár, Bp., 1918).

Fonto[redakti | redakti fonton]