Futbala Mondpokalo 2002

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Ĉampionado de Futbalo 2002
2002 FIFA 월드컵 한국/일본
2002 FIFAワールドカップ 韓国/日本
Turniraj detaloj
Loko  Sud-Koreio kaj
 Japanio
Datoj 31-a de majo - 30-a de junio 2002
Teamoj 32 (el 5 konfederacioj)
Ejoj 20 (en 20 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Brazilo Brazilo (5-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Germanio Germanio
Tria pozicio Flago de Turkio Turkio
Kvara pozicio Flago de Suda Koreio Sud-Koreio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 64
Goloj 161  (2,52 matĉe)
Spektantoj 2 705 197  (42 269 matĉe)
Golreĝo(j) Ronaldo
(8 goloj)
Plej bona ludisto Oliver Kahn
vdr

La 17-a Vira Futbala Mondpokalo okazis inter la 31-a de majo kaj la 30-a de junio 2002 en Sud-Koreio kaj Japanio.

La gastigantoj[redakti | redakti fonton]

Unuafoje en la historio de la Mondpokaloj de Futbalo tiuspeca turniro okazis en Azio, kaj unuafoje en du landoj: Japanio kaj Suda Koreio. Origine ambaŭ landoj aliĝis sendepende. Iom surprize la Federacio Internacia de Futbalaj Asocioj FIFA permesis al ambaŭ landoj okazigi la turniron, kondiĉe ke ili kunlaboru.

La rilatoj de Suda Koreio al Japanio ankoraŭ nun estas malfaciligitaj pro la japana okupo de la lando inter 1910 kaj 1945, kaj tial en la prepara fazo okazis ardaj diskutoj. Ĉefaj temoj de kvereloj estis, kiu lando en oficialaj tekstoj estu nomata unue, kaj en kiu lando okazu la finalo. La fina konsento estis okazigi la malferman ludon en Seulo kaj la finalon en Jokohamo. Kompense la nomo de Suda Koreio en oficialaj tekstoj aperu antaŭ tiu de Japanio.

Ludolokoj[redakti | redakti fonton]

Neniam antaŭe en Mondpokaloj de Futbalo estis tiom da ludolokoj, kiuj senescepte havis plej modernajn stadionojn kaj transportilojn.

Mapo de konkursantaj landoj[redakti | redakti fonton]

la stadiono de Sapporo