Karolo la 11-a (Svedio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karolo la 11-a
Reĝo de Svedio
Persona informo
Karl XI
Naskiĝo 24-an de novembro 1655 (1655-11-24)
en Stokholmo
Morto 5-an de aprilo 1697 (1697-04-05) (41-jaraĝa)
en Stokholmo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pankreata kancero vd
Tombo Riddarholm-preĝejo, Stokholmo vd
Religio luteranismo vd
Ŝtataneco Svedio vd
Familio
Dinastio Dinastio Palatinato-Zweibrücken vd
Patro Karolo la 10-a Gustavo vd
Patrino Hedvig Eleonora of Holstein-Gottorp vd
Edz(in)o Ulriko-Eleonoro de Danio vd
Infanoj Hedvigo Sofio de Svedio • Prince Gustaf of Sweden • Prince Ulrik • Prince Karl Gustav of Sweden • Fredrik • Karolo la 12-a de SvedioUlrika Eleonora vd
Profesio
Okupo monarko vd
Reĝo de Svedio
Dum 16601697
Antaŭulo Karolo la 10-a
Sekvanto Karolo la 12-a
Duko de Bremen-Verden
Dum 16601697
Antaŭulo Karolo la 10-a
Sekvanto Karolo la 12-a
Duko de Palatinato-Zweibrücken
Dum 16811697
Antaŭulo Frederiko Ludoviko
Sekvanto Karolo la 12-a
Duko de Palatinato-Veldenz
Dum 16941697
Antaŭulo Leopoldo Ludoviko
Sekvanto Karolo la 12-a
Duko de Pomerio
Dum 16601697
Antaŭulo Karolo la 10-a
Sekvanto Karolo la 12-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karlo la 11-a, reĝo de Svedio

Karolo la 11-a, svedlingve Karl XI (naskiĝis la 24-an de novembro 1655 - mortis la 5-an de aprilo 1697) estis reĝo de Svedio ekde 1660 ĝis sia morto.

Li estis ankoraŭ neplenaĝa kiam mortis lia patro, Karolo la 10-a. Li estis agnoskita kiel reĝo en 1660, sed estis nur kvinjara. La traktato de Oliva, subskribita je la sama jaro de la reĝenca konsilio, ĉesigis la militon komencitan de Karlo la 10-a kaj aldonis vastajn teritoriojn al Svedio. La jaroj antaŭ la plenaĝeco de Karlo la 11-a estis superitaj de la sveda aristokrataro.

Karlo komencis regi per si mem en 1672. Kiel kunhelpinto de Francio, Svedio plurfoje venkis Danion, sed devis ankaŭ partopreni militon kontraŭ Brandenburgio en 1674. Tio kaŭzis gravan svedan malvenkon en Fehrbellin (1675). Danio uzis tiun okazon por invadi Skanion. Danke al Ludoviko la 14-a, svedfavora paco estis finfine traktadita en 1679.

Karlo pretekstis la malkontentecon de la popolo pri la aristokrataro por akiri senliman potencon en 1680 : li tiel fariĝis absoluta monarko. La reĝo sekve kaj ĉefe zorgis pri la plibonigo de la interna reĝa administro kaj de la sveda ekonomio, cele al la plifortigo de la armeo.

Karlo la 11-a mortis en 1697 kaj transdonis al sia filo prosperan reĝlandon, timindajn armeon kaj ŝiparon, kaj ankaŭ malavaran trezoron.