Koto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: koto (apartigilo)
seka koto
Afrika bubalo ruliĝanta en koto
Infanoj ludas en la koto

Koto estas mikso el tero kaj akvo. Normale en la socio la homaro konsideras ke ĝi estas malpura, sed kelkaj specoj de bestoj uzas ĝin pozitive por baniĝi; kaj homoj povas uzi ĝin por tre diversaj utiloj: konstruado, kuracado ktp. Ne estas preciza difino pri kio estas koto, ĝi povas varii kun dependo de la kvanto de akvo: nur iom da akvo kaj estas kvazaŭ kiel malmola grundo, aŭ kun pli da akvo estas ŝlimo, aŭ kun eĉ pli da akvo estas ŝlimego.

La koto, foje konfuzita kun malpuraĵo, estas fonto de informo por esplori la Teron kaj ĝian pasintecon. Antikvaj kotaj kuŝejoj, kiuj malmoliĝis en la fora pasinteco, enhavas geologiajn tavolojn, same kiel fosiliojn, kiuj pruvas malproksimajn periodojn en la historio de la tero.

Unu el la diferencoj inter tavolo de natura koto kaj sablo unuflanke, kaj malpuraĵo aliflanke, estas en la ekzisto de la humo en la koto. Humo estas la produkto de la putriĝo de organika materio trovebla en la grundo per kemiaj procezoj kaj de bestoj, kiel vermoj. Oni devas distingi inter portempa koto, kiu enhavas pli da sablo, kaj koton de sekigita marĉa grundo, kiu enhavas pli da humo.

La koto estas habitato de granda nombro da bestoj, kiel vermoj, helikoj, ranoj, duvalvuloj kaj kraboj. Aliaj bestoj, kaj malsovaĝaj kaj sovaĝaj, kiel porkoj kaj elefantoj, regule banas sin en la koto por malvarmigi sian haŭton kaj protekti sin kontraŭ la varmo de la suno.

Dum la longdaŭro de la homa historio, ĉie kaj ĉiam, koto estas utila por multaj homaj aktivecoj, kiaj potfarado, domokonstruado, kaj specife konstruado nur per koto, ktp. Ĝi estas utila ankaŭ por kuracado kaj bonforto de la haŭto.

Kotofluo, aŭ kotinundo, estas la plej rapida kaj flua tipo (ĉirkaŭ 80 km/h) de terglitoj. Ĝi konsistas el glitaĵo kun tre alta koncentro de detritaj materialoj, kiuj miksitaj al akvo (ekzemple de pluvo, sed ne nur) faras koton, kiuj venas al valo laŭ rapideco kiu povas atingi, kaj foje eĉ superi 10 m/s.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]