Lacertedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lacertedoj
Lacerta agilis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Skvamuloj Squamata
Subordo: Lacertuloj Lacertilia
Familio: Lacertedoj Lacertidae
Genroj

Multaj, vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lacertedoj (Lacertidae) estas familio de lacertuloj vivanta en Eŭropo, Afriko kaj Azio. En ĝia nom-dona genro de lacertoj (Lacerta) estas iuj el la plej ofte vidataj lacertuloj de Eŭropo.

Vivmedio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj lacertedoj vivas surtere. Eŭropaj kaj mediteraneaj specioj ĉefe vivas en arbaroj kaj arbustejoj. Oriente Eremias kaj Ophisops ilin anstataŭigas en la stepoj kaj dezertoj de Azio. Afrikaj specioj kutime vivas en rokaj, sekaj terenoj. Holaspis estas unu el la malmultaj lacertedoj vivantaj en arboj, kaj ĝia sola specio (Holaspis guentheri) estas glitfluganto.

Grandeco[redakti | redakti fonton]

La lacertedoj estas malgrandaj aŭ mezgrandaj; kutime ili longas malpli ol 9 cm (sen vosto) sed kelkaj specioj havas longecon (sen vosto) de pli ol 15 cm, ekzemple Lacerta lepida.

Manĝajo[redakti | redakti fonton]

La lacertedoj estas ĉefe insektomanĝantoj. Meroles anchietae (antaŭe Aporosaura anchietae) estas unu el la malmultaj lacertedoj kiuj ofte manĝas semojn, unu el la pli facile troveblaj manĝaĵoj por lacertulo en la dura Namiba dezerto.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Almenaŭ ok lacertedaj specioj estas partenogenezaj kaj ĉiuj estas ovonaskaj krom iuj grupoj de Lacerta vivipara.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Lacertedoj preferas urbajn mediojn kie ili povas sin kaŝi inter rokoj, rubaĵoj, kaj konstruaĵoj.

Klasado[redakti | redakti fonton]

Familio Lacertedoj Lacertidae

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]