Listo de Ŝtatestroj de Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kontraste al aliaj ŝtatoj, la posteno de Ŝtatestro de Sovetunio estis ofte ŝanĝinta. Dum la historio de Sovetunio, supera gvidanto regis ŝtaton kiel partiestro aŭ kiel prezidanto de registaro. Ĉi tio okazis pro la potencrivaleco inter la sovetaj politikaj elitoj. Ekzemple, Josif Stalin, kiu kiel diktatoro de Sovetunio, inter jaroj 1924 ĝis 1952 estis Ĝenerala Sekretario, sed li estis Prezidanto de Soveto de Popolaj Komisaroj nur inter jaroj 1941 kaj 1946, kio estis jure ŝtatestro de USSR.

Kelkfoje koalicio de politikistoj, Trojka kreiĝis, por kapto de politika potenco. Trojka kreiĝis post la morto de ŝtatestro. Trojka en 1924 (post la morto de Lenino), kies membroj estis la jenaj: Stalin, Zinovjev, Kamenev); kaj en 1953 (post la morto de Stalino), kies membroj estis la jenaj: Malenkov, Berija, Molotov) estis famaj koalicioj. Tamen tiuj koalicioj finis, kiam unu membro de la grupo kaptis politikan potencon en la ununura politika partio kaj registaro.

Posteno de ŝtatestro[redakti | redakti fonton]

Prezidanto de Soveto de Popolaj Komisaroj (1917-1924)[redakti | redakti fonton]

Prezidanto de Soveto de Popolaj Komisaroj (ruse Председатель Совета Народных Комиссаров) estis Gvidanto de Registaro (Plenuma povo), kiel Ĉefministro en aliaj ŝtatoj. En 1917, Rusia revoluciulo kaj unua ŝtatestro Vladimir Lenin, kreis Soveton de Popolaj Komisaroj de RSFSR kaj iĝis ĝian prezidanton. Lenin regis Sovetunion inter jaroj ĝis 1924, laŭ tiu nomo.

Post la morto de Lenin, Ĝenerala Sekretario Josif Stalin kaptis sovetian politikan povon en 1924. Posteulo de Lenin kiel prezidanto, Aleksej Rjkov perdis politikan potencon en 1930 kaj estis ekzekutita en 1938. Sed tiu posteno ekzistis ĝis dissolvo de Sovetunio kiel Prezidanto de Soveto de Ministroj (1946-1991) kaj Ĉefministro de USSR (1991). Tiuj postenoj estis jure ŝtatestro de USSR, laŭ sovetia konstitucio.

Ĝenerala kaj Unua Sekretario de Komunista Partio de Sovetunio (1924-1990)[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala Sekretario de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio (ruse Генеральный Секретарь ЦК КПСС) estis Gvidanto de Komunista Partio de Sovetunio, fakte gvidanto de sovetia leĝofarantaro (Leĝdona povo) kaj ŝtatestro inter jaroj 1924 ĝis 1990. Unua Ĝenerala Sekretario estis Jelena Stasova kiel Teĥnika Sekretario. Post la morto de Stalin kaj dum la regado de Nikita Ĥruŝĉov, li sanĝis nomon kiel Unua Sekretario, sed post Ĥruŝĉov, Breĵnev revenigis nomon kiel origina nomo en 1966.

En 1990 Kongreso de Popolaj Deputitoj de USSR abolis unupartiismon, tial Ĝenerala Sekretario ne estis pli ŝtatestro de Sovetunio. Li ekzistis ĝis malpermeso de KPSU en 1991.

Prezidanto de USSR (1990-1991)[redakti | redakti fonton]

Prezidanto de USSR (ruse Президент СССР) estis Ŝtatprezidanto, kiel la Prezidanto de Usono kaj Francio.

Prezidanto establiĝis en 1990 dum la politika reformo de USSR. Unua prezidanto estis Miĥail Gorbaĉov. Tamen en 1991 Sovetunio estis dissolvinta, ĉar Gorbaĉov estis unua kaj lasta prezidanto de USSR.

Listo de ŝtatestroj[redakti | redakti fonton]

# Estro Enoficiĝis Eloficiĝis Politika partio Nomo de posteno
1 Vladimir Lenin 30-a de decembro 1922 21-a de januaro 1924 Komunista Partio de Sovetunio Prezidanto de Soveto de Popolaj Komisaroj
2 Iosif Stalin 21-a de januaro 1924 5-a de marto 1953 Komunista Partio de Sovetunio Ĝenerala Sekretario de Unuigita Komunista Partio
3 Nikita Ĥruŝĉov 8-a de februaro 1955 14-a de oktobro 1964 Komunista Partio de Sovetunio Unua Sekretario de Komunista Partio de Sovetunio
4 Leonid Breĵnev 14-a de oktobro 1964 10-a de novembro 1982 Komunista Partio de Sovetunio Unua Sekretario de Komunista Partio de Sovetunio
(1964~1966)
Ĝenerala Sekretario de Komunista Partio de Sovetunio
(1966~1982)
5 Jurij Andropov 12-a de novembro 1982 9-a de februaro 1984 Komunista Partio de Sovetunio Ĝenerala Sekretario de Komunista Partio de Sovetunio
6 Konstantin Ĉernenko 13-a de februaro 1984 10-a de marto 1985 Komunista Partio de Sovetunio Ĝenerala Sekretario de Komunista Partio de Sovetunio
7 Miĥail Gorbaĉov 11-a de marto 1985 25-a de decembro 1991 Komunista Partio de Sovetunio Ĝenerala Sekretario de Komunista Partio de Sovetunio
(1985~1990)
Prezidanto de USSR
(1990~1991)

Aliaj ŝtataj estroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]