Longharoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Longharoj estas speciala formo de haroj, kiuj ekzistas ĉe iuj bestospecoj. Kiel indikas la nomo, ili estas aparte longaj kaj dum longa tempo kreskas. Krome ili relative dikas kaj tial pli malmulte flekseblas ol la ceteraj haroj de la bestoj.

La longharoj unuavice servas je protekto de la besto kontraŭ insektoj. Ankaŭ la kapaj haroj de la homo apartenas al tiu formo de haroj.

Ĉevaloj[redakti | redakti fonton]

Ĉevaloj krom la mallongaj haroj, kiuj konsistigas la felon, disponas pri longharoj aparte en kvar regionoj de la korpo:

Ekzistas kapharoj (latine Cirrus capitis), kolharoj (latine Juba, germane Mähne), vosto (latine Cirrus caudae) kaj maleolaj haroj (latine Cirrus metacarpeus respektive metatarseus).

Ĉi-lastaj protektas la maleolojn de la kvar ĉevalaj kruroj kontraŭ malsekeco.

Iuj nordaj rasoj de poneoj ankaŭ ĉe la mandiblo, la oreloj kaj laŭlonge de la kruroj havas longharojn, kiuj same protektas kontraŭ akvo.

Kelkaj ĉevalaj rasoj estas aparte bredataj kun la celo havi laŭeble longajn longharojn, ĉar tio rigardiĝas aparte bela.

Aliaj mamuloj[redakti | redakti fonton]

Leonaj kolharoj

Ĉe la vostopinto de diversaj mamuloj, ekzemple de bovoj, azenoj, zebroj kaj porkoj same ekzistas fasko da longharoj. La kaproj havas karakterizan barbon el longharoj.