Mondpaca Esperantista Movado

Mondpaca Esperantista Movado, mallonge MEM estas Esperanto-asocio fondita en 1953 en la Aŭstria urbo St. Pölten, precipe pro iniciato de la ĉeĥa esperantisto Rudolf Burda. Ĝia celo estas "utiligi Esperanton serve al paco kaj reciproka kompreno inter la popoloj". Ĝia organo estas revuo PACO, kiu kutime eldoniĝis alterne en naciaj MEM-sekcioj, sed pro la malsamaj redakciaj teamoj kaj presejoj la unuopaj "landaj serioj" havis tute specifajn stilojn.

Ek de 1959 ĝis 1963 vicprezidanto de MEM estis Eŭgeno Bokarev.
Ekde 1983 MEM kunlaboras kun UEA.
Dum la malvarma milito MEM ebligis oficialan agadon por kaj per Esperanto en socialismaj landoj, sed devis ankaŭ kompromisi kun la tieaj regantoj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Mondpaco Esperantista Movado 30 jara. Eld. Hungara MEM-Sekcio, Budapeŝto, 1983. 44 p
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]Honora prezidanto de UEA Harry Holmes estis oponinto de kontraŭusona kampanjo de Mondpaca Esperantista Movado planita por UK en Tokio.
![]() | Ĉion pri la pacmovado, la agado kontraŭ la milito, organizoj, revuoj, homoj |