Muzeo pri Natura Historio de Londono
(Alidirektita el Muzeo pri natura historio de Londono)
Muzeo pri Natura Historio de Londono | ||
---|---|---|
muzeo | ||
![]() | ||
Lando | Britio | |
Situo | Londono | |
- koordinatoj | 51° 29′ 46″ N, 0° 10′ 34″ U (mapo)51.496111111111-0.17611111111111Koordinatoj: 51° 29′ 46″ N, 0° 10′ 34″ U (mapo) | |
Arkitekto | Alfred Waterhouse | |
Estiĝo | 1881 | |
Konsekro | 1881 | |
Poŝtkodo | SW7 5BD [+] | |
![]() |
||
Muzeo pri Natura Historio de Londono | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||

la muzea enirejo
La muzeo pri natura historio de Londono (angle Natural History Museum) estas unu el tri grandaj muzeoj situantaj ĉe Exhibition Road, en la kvartalo South Kensington de Londono.
La muzeo estas dediĉita al variaj animalaj kaj naturaj specimenoj, kaj entenas entute 70 milionojn da kolektaĵoj, dividitaj en kvin ĉefajn kolektojn : botaniko, entomologio, mineralogio, paleontologio kaj zoologio. La muzeo ankaŭ estas mondfama esplora instituto pri taksonomio, identigo kaj konservado de specioj. Ankaŭ videblas skeletoj de dinosaŭroj - ekzemplo estis la grandega diplodoko, kiu ĝis 2017 videblis en la la ĉefa halo - tiam ĝi anstataŭiĝis per la skeleto de blua baleno pendanta de la hala plafono.
![]() ĉefa halo de la muzeo |
![]() kun la skeleto de diplodoko, kiu ĝis 2017 videblis tie |