Notakantoformaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Notakantoformaj estas ordo de aktinopterigaj fiŝoj, kiu konsistas el la familioj Halosaŭredoj kaj Notakantedoj (ŝpinil-angiloj).[1]

La ordo estas relative ĵusa; la verko "Fishes of the World" (2006) listigas ĝin kiel subordo Notacanthoidei de Albuliformes.[2] La Notakantoformaj estas multe pli angilecaj ol la albuloformaj; por ekzemplo, la vosta naĝilo estas malaperinta.

Fiŝoj de tiu ordo troveblas en oceanoj tutmonde, je profundoj el 120 ĝis 4900 m. Ili estas longecaj fiŝoj, kvankam ne tiom multe kiom la veraj angiloj. Ili tipe manĝas malrapidajn aŭ eĉ nemovajn animalojn, kiel moluskojn, ekinodermojn kaj maranemonojn. Kiel la veraj angiloj, ili havas leptocefalajn larvojn kiuj flosas en la surfacaj akvoj antaŭ transformiĝi en plenkreskulo. Kutime, la larvoj povas esti ofte pli grandaj ol plenkreskulo.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Froese, Rainer, kaj Daniel Pauly, eld. (2009). "Notacanthiformes" en FishBase. versio de januaro 2009.
  2. Joseph S. Nelson. Fishes of the World. John Wiley & Sons. ISBN 0-471-54713-1.
  3. McCosker, John F.. (1998) Paxton, J.R.: Encyclopedia of Fishes. San Diego: Academic Press. ISBN 0-12-547665-5.