Odiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Odiŝo
ŝtato de Barato
Administrado
Statuso Federacia ŝtato de Barato
Estas parto de Barato
Politiko
Estro Naveen Patnaik

(ekde 5-a de marto 2000)

Demografio
Oficiala lingvo odia
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 41 947 358
Loĝdenso 269 loĝ./km²
Geografio
Areo 155 707 km² (15 570 700 ha)
Odiŝo sur la mapo de Barato
Odiŝo sur la mapo de Barato
Geografia situo 20° 9′ 0″ N, 85° 30′ 0″ O (mapo)20.1585.5Koordinatoj: 20° 9′ 0″ N, 85° 30′ 0″ O (mapo) [+]
Kodoj
ISO 3166-2 IN-OD
Eksteraj paĝoj
www.odisha.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Odiŝo [+]
vdr

Odiŝo (angle Odisha; antaŭe Oriso, angle Orissa Pri tiu ĉi sono prononce), OrijaOrijo kaj ankaŭ Orislando,[1] en la odia ଓଡ଼ିଶା, estas ŝtato situanta en la orienta marbordo de Barato, ĉe la Bengala Golfo. Ĝi estis fondita la 1-an de aprilo de 1936 kiel provinco de la Brita Hindio[2], kaj konsistas ĉefe el parolantoj de la odia[3]. La 1-a de aprilo estas celebrata kiel Utkal Divas (Odiŝa Tago).

Odiŝo estas la naŭa plej granda ŝtato laŭ surfaco kaj la dekunua laŭ loĝantaro en Barato. La odia estas la oficiala kaj plej disvastige parolata lingvo[4]. Odiŝo havas relative mallongan marbordon[5] (ĉirkaŭ 480 km longa[6]) kaj mankas bonkvalitaj havenoj[5], escepte pro la profundejo ĉe Paradip. La mallarĝa marborda strio inklude la delton de la rivero Mahanadi enhavas la kernon de la populacio[7]. Rourkela, Sambalpur, Baripada, Balasore, Bhadrak kaj Brahmapur estas gravaj urboj.

La interno de la ŝtato estas montara kaj malmulte loĝata[7]. Deomali je 1 672 m estas la plej alta pinto de la ŝtato.

Templo de Konark

Odiŝo suferas intensajn uraganojn. La plej danĝera en oktobro de 1999, nomata ciklono 05B, kaŭzis teruran damaĝon kaj ĉirkaŭ 10 000 mortojn.

En Odiŝo estas la akvobaraĵo Hirakud, unu el la plej grandaj en la mondo. Odiŝo havas kelkajn popularajn turismejojn. Puri (Odiŝo), kun la templo de Jagannath ĉe la maro, kaj Konark, kun la Konarka Suntemplo, estas vizitataj de miloj da turistoj ĉiujare. La templo Lingaraja de Bhubaneswar, la templo de Jagannatha en Puri, La Suntemplo de Konark kaj la Fortikaĵo Barabati de Kataka estas gravaj lokoj por la arkeologia historio de Barato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. A. Giridhar Rao, Lingvaj homaj rajtoj en Barato. La breĉo inter politiko kaj praktiko en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, paĝo 166.
  2. HC Orissa History. High Court of Orissa. Alirita 2008-10-09.
  3. Jain, Dhanesh. (2003) The Indo-Aryan languages. Londono: eldonejo Routledge, p. 445. ISBN 0700711309.
  4. langauge. Government of Orissa. Alirita 2008-10-09.
  5. 5,0 5,1 article on Orissa in MSN Encarta. MSN. Arkivita el la originalo je 2009-04-04. Alirita 2008-10-09. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-04. Alirita 2021-08-17.
  6. Profile of Orissa. Government of Orissa. Alirita 2008-10-09.
  7. 7,0 7,1 Demographic features. Government of Orissa. Arkivita el la originalo je 2008-04-22. Alirita 2008-10-09. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-04-22. Alirita 2009-02-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]