Reenmeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ReenmetoReenkonduko estas la intenca liberigo de ekzempleroj de ia specio al la naturo en zonoj kie iam loĝis tiu specio, sed kiu malaperis pro nombro de tialoj, en kaptiteco aŭ relokigitaj el aliaj areoj kie la specio ankoraŭ survivas. Tio kutime rilatas al specioj kiuj estas endanĝeritaj aŭ eĉ formortintaj en naturo.

Povas esti malfacila reenmeto de malaperintaj specioj en naturo, eĉ se ties natura habitato restas. Survivigaj teknikoj, kiuj kutime pasas el gepatroj al idaroj dum idozorgado, perdiĝis. La genetiko de la specio saviĝis, sed la natura imitado de la specio perdiĝis.

El la 1980-aj jaroj, biologoj lernis, ke multaj mamuloj kaj birdoj bezonas lerni multe por survivi en naturo. Tiele reenmetaj programoj devas esti planataj zorge, por certigi ke la animaloj havas la necesajn survivajn kapablojn. Biologoj devas ankaŭ studi la animalojn post la reenmeto por lerni ĉu la animaloj estas survivantaj kaj reproduktantaj, kiujn efikojn la reenmeto havas sur la ekosistemo, kaj kiel plibonigi tiun proceson.

Krome ofte granda nombro de animaloj devas esti enmetitaj en naturo por certigi ke sufiĉe da ili lernis kiel survivi. Ekzemple por reenmeto de la specio de la Koluma otido en naturo de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandojoni uzas ĉiujare 5,000 birdojn.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. uaeinteract.com - Houbara bustard reintroduced into the wild. Arkivita el la originalo je 2011-05-25. Alirita 2011-06-10.