Seĉura-Dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seĉura-Dezerto
dezerto • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoPeruo
Koordinatoj5° 59′ 47″ S, 80° 27′ 2″ U (mapo)-5.9963055555556-80.450555555556Koordinatoj: 5° 59′ 47″ S, 80° 27′ 2″ U (mapo)

Areo5 000 km² (500 000 ha)

Biomoj de regionodezertoj kaj kserofitaroj

Seĉura-Dezerto (Peruo)
Seĉura-Dezerto (Peruo)
DEC
vdr
Vegetaĵaro de Peruo. Flave : situo de la ekoregiono.

Seĉura-DezertoSechura-DezertoDezerto de Seĉura estas dezerto kiu situas nur, laŭ strikta senco, en la perua departemento nomata Pjurio (hispane : Piura). Tamen en larĝa senco ĝi ankaŭ estas pli vasta tersupraĵa ekoregiono el la centr-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj. Kune kun Atakama-Dezerto, Seĉura-Dezerto konstituas la tutmondaj 200-regionon "atakama kaj seĉura dezertoj".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Giganta duno en Seĉura-Dezerto.

La ekoregiono okupas zonon laŭlonge de la norda pacifik-oceana marbordo de Peruo, sude de Pjurio, etendiĝante ekde la marbordo 20-100 kilometrojn landinternen ĝis la sekondaraj krestoj de Andoj. Je sia norda fino apud la urbo de Pjuro, Seĉura-Dezerto transiras al tumbiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj (areo kiu ankaŭ kovras orientan Lambajekon kaj ampleksas tropikajn sekajn arbarojn). La totala surfaco de Seĉura-Dezerto sumiĝas je 188 735 km².

Peruanoj ĝenerale konsideras Seĉura-Dezerton kiel limigitan al plej nordokcidenta parto de la lando (Pjurio kaj Lambajeko). Tamen eksterlandaj fontoj, kiaj la Monda Natur-Fonduso, limdifinis ĝin kiel la tutan zonon de marborda dezerto ekde la nordokcidenta pinto de Peruo ĝis partoj de norda Ĉilio, limtuŝante Atakamon. Pro tio kaj pro la fakto ke la strio de dezerto inter Atakamo kaj la nordokcidenta marbordo de Peruo estus sennoma, la tuta arida marborda Peruo tiel estos referita kiel Seĉura-Dezerto.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1728 praa Seĉuro estis detruita de cunamo kaj translokita al sia nuntempa situo. Dum jaroj de ĉeesto de El-Ninjo, inundoj ne estas nekutimaj; en 1998 la akvo de la inundoj fluis en Seĉura-Dezerton. Kie nur estis dezerta tereno dum 15 jaroj, abrupte, mirige, troviĝis la dua plej vasta lago de Peruo : 145 kilometrojn longa, 30 kilometrojn larĝa , kaj tri metrojn profunda, kun okaze sekaj sablajargilaj ĝiboj timtremige superante la surfacon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La Perua dezerto havas tre malgrandan temperaturan variadon, kaŭze de la moderiganta influo de apuda Pacifika Oceano. Sed pro la elspruĉo de malvarmaj marbordaj akvoj kaj pro la subtropikaj atmosferaj subsidencoj, la dezerto estas unu el la plej aridaj en la mondo [1].

La somero (decembro ĝis marto) estas varma kaj suna kun temperaturoj kiuj averaĝas pli ol 24 °C. Somere ili varias ekde 25º ĝis 38 °C. La vintro (junio ĝis septembro) estas malvarma kaj nuba kun temperaturoj kiuj varias ekde 16 °C nokte ĝis 24 °C tage.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La multeco de mallongaj riveroj kiuj trairas Seĉura-Dezerton estas subtenintaj homajn setlejojn dum miloj da jaroj. Iom da urbaj kulturoj tie ĉi estas florintaj, inkluzive de tiu de la Moĉika Kulturo. Tiu ĉi prosperis surbaze de fiŝo, kobajoj, kukurbacoj kaj ternuksoj. La Sikana Kulturo (ĉirkaŭ 800-1300) sekvis al Moĉika, kaj estas konata por perdita-vakso-orprilaborado. La riveroj ankoraŭ subtenas intensivan irigadan agrikulturon sur siaj bordoj. Du el la kvin plej grandaj urboj de Peruo, inkluzive Pjuro kaj Ĉiklajo, troviĝas en la ekoregiono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Cooke, Ronald U.; Warren, Andrew; Goudie, Andrew. Desert Geomorphology. 1992 Taylor & Francis. ISBN 1857280172.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Neotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
NT1303 Atakama-Dezerto  Ĉilio
NT1304 Kaatingo  Brazilo
NT1306 Kubaj kaktaroj  Kubo
NT1308 Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj  Kolombio,  Venezuelo
NT1314 Sankt-lukaj kserofitaroj  Meksiko
NT1315 Seĉura-Dezerto  Argentino,  Peruo
NT1316 Tehuakan-vala kserofitaro  Meksiko

Eksteraj ligoloj[redakti | redakti fonton]

7° 45′ 55.52″ S 78° 43′ 40.9″ U / 7.7654222 °S, 78.728028 °U / -7.7654222; -78.728028 (mapo)