Makulpipilo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Makulpipilo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pipilo maculatus (Swainson, 1827) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Makulpipilo (Pipilo maculatus) estas specio de grandaj pipiloj (genro de birdoj en la familio pasereledoj). La taksonomio de la pipiloj estis pridisputata en la lastaj jardekoj, kaj iam tiu birdo kaj la proksima Ruĝokula pipilo estis konsiderataj ununura specio, nome Ruĝecflanka pipilo.[1]
La formo kiu reproduktiĝas en Insulo Socorro estas multe pli malgranda ol aliaj ruĝflankaj pipiloj, kaj havas grizajn suprajn partojn. Ĝi estas foje disigata kiel Sokora pipilo, Pipilo socorroensis
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Makulpipiloj estas relative grandaj pasereledoj, proksimume samgrandaj kiel migra turdo. Plenkreskuloj havas ruĝecajn ĝis ruĝecbrunajn flankojn, blankan centran ventron Ili havas longan nigrecan voston kun blankaj anguloj flanke de la pinto. La korpo estas ronda, kiel ĉe aliaj pasereledoj, kun intense ruĝaj okuloj (ege kontrastaj ĉe la nigra kapo) kiel ĉe la proksime parenca Ruĝokula pipilo. La kruroj estas malintense rozecaj. Makulpipiloj longas 17-21 cm, kun enverguro de 28 cm, kaj pezas 33-49 g.
Plenkreskaj maskloj havas ĝenerale pli nigrecajn kaj inoj malhelbrunajn kapon, dorson, bruston kaj voston. Ambaŭ seksoj havas blankan ventron, ruĝecajn flankojn, blankajn punktmakulojn sur la dorso kaj blankajn flugilstriojn. La blankaj markoj donas kaj la komunan nomon kaj la latinan sciencan nomon al la specio. La Ruĝokula aŭ Orienta pipilo estas la sama birdo laŭ grando kaj strukturo sed ne havas blankajn punktojn.[2]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]
Makulpipiloj nestumas ĉu surgrunde aŭ malalte en arbustoj, ĝis pli da 1.5 m supergrunde. La ino konstruas la neston dum ĉirkaŭ 5 tagoj. Ĝi estas diketa kaj farita el folioj, arboŝeleroj, bastonetoj, herbotigoj kaj herboj, kovrita per pinpingloj, ŝiritaj arboŝeleroj, herboj kaj foje haroj.
Oni demetas almenaŭ du ovarojn, konsistantajn je po 3 al 5 ovoj, ĉiusezone. La ovokonkoj estas grizecaj aŭ kremoblankecaj, foje kun verdeca nuanco, kun ruĝecbrunaj punktoj kiuj povas formi kronon. Nur la ino kovas la ovojn dum 12 al 14 tagoj; elnestiĝo okazas post 10 al 12 tagoj. Nestoj estas foje parazitataj de molotroj.
Tiuj nearktisaj birdoj manĝas surgrunde aŭ en malalta vegetaĵaro, per brueca kutimo de mangoserĉado inter seka foliaro. Ili manĝas insektojn, glanojn, semojn kaj berojn.
La alvoko povas esti pli akra kaj pli varia ol tiu de la Ruĝokula pipilo.
Arealo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La makulpipiloj vivas en sekaj altejaj malfermitaj arbaroj,[3] arbustaj kampoj kaj ĉaparaloj. Ili reproduktiĝas tra la nordokcidento de Norda Ameriko kaj loĝas tutjare en Kalifornio, Nevado, Arizono, Utaho, Oregono, Vaŝingtonio, Idaho, kaj suda Brita Kolumbio.[4] Ili ne troviĝas en sekegaj klimatoj kaj tial ne loĝas en la Sonora-Dezerto, sed jes en norda Arizono kaj la tuta Kalifornio krom la sudorienta angulo apud Arizono. Ili ankaŭ estas registritaj plej oriente en okcidenta Iovao kaj sudokcidenta Minesoto. Ili troviĝas ankaŭ en malsekejaj arbaroj kaj apudriveraj arbaroj proksimaj al altejaj arbaroj.[3] En partoj de Usono kie incendioj okazas ofte (Arizono, Nov-Meksiko, Kalifornio), ili normale troviĝas en nebruligitaj ĉaparaloj, evitante bruligitajn ĉaparalojn kaj arbarojn[5][6] pro la manko de grunda kovro kaj malkapablo trovi nutraĵon en tia medio. Kvankam la nombro de makulpipiloj malkreskas post incendio ĝis la plantoj rekreskas,[7] ili jes multas en vegetaĵaro rekreskanta post incendio (malpli ol 15 jarojn aĝa),[8] pro la bonega grunda kovro kaj la facileco trovi manĝaĵon sur la grundo el la rekreskantaj malsupratavolaj planto.[5]

La reprodukta habitato en la sudokcidento de la kontinento multe dependas de marbordaj salviaj arbustaroj, kie eblas kaŝiĝi de predantoj.[9] Makulpiplioj migras en nordan kaj nordokcidentan Usonon kaj sudokcidentan Kanadon por reproduktiĝi en arbustaroj, parkoj, kaj ĉirkaŭurbaj ĝardenoj.[4] Nordokcidentaj individuoj migras orienten en la centrajn ebenaĵojn de Usono, precipe la nordokcidenta-centra parto de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj. En aliaj lokoj, iuj birdoj migras pli malalten por la vintro. Ili hibridiĝas kun la kolumpipilo kie iliaj arealoj koincidas en sudokcidenta Meksiko.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1957) “Comparative Foraging Behavior of the Spotted and Brown Towhees.”, The Auk 74 (2), p. 129–166. doi:10.2307/4081708.
- ↑ Spotted towhee Identification. Cornell Lab of Ornithology.
- ↑ 3,0 3,1 (2007) “Breeding Birds in Riparian and Upland Dry Forests of the Cascade Range.”, The Journal of Wildlife Management 71 (8), p. 2632–2643. doi:10.2193/2007-004. Bibkodo:2007JWMan..71.2632L. 84709085.
- ↑ 4,0 4,1 Spotted Towhee. Alirita 12 May 2019 .
- ↑ 5,0 5,1 (2005) “CHANGING FIRE REGIMES AND THE AVIFAUNA OF CALIFORNIA OAK WOODLANDS.”, Studies in Avian Biology (30), p. 33–45.
- ↑ (2005) “Variation in Top-Down Control of Avian Reproductive Success across a Fragmentation Gradient.”, Studies in Avian Biology (30), p. 14–32.
- ↑ (2011) “Short-Term Responses of Birds to Prescribed Fire in Fire-Suppressed Forests of California.”, The Journal of Wildlife Management 75 (5), p. 1051–1060. doi:10.1002/jwmg.128. Bibkodo:2011JWMan..75.1051B. 86523703.
- ↑ (2006) “Distribution and Relative Abundance of Forest Birds in Relation to Burn Severity in Southeastern Arizona.”, The Journal of Wildlife Management 70 (4), p. 1005–1012. doi:[[doi:10.2193%2F0022-541x%282006%2970%5B1005%3Adaraof%5D2.0.co%3B2|10.2193/0022-541x(2006)70[1005:daraof]2.0.co;2]].
- ↑ (2003) “Variation in Top-Down Control of Avian Reproductive Success across a Fragmentation Gradient.”, Oikos 101 (3), p. 479–488. doi:10.1034/j.1600-0706.2003.12515.x. Bibkodo:2003Oikos.101..479P. 43938282. Arkivigite je 2019-04-17 per la retarkivo Wayback Machine
- BirdLife International (2004). Pipilo maculatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Makulpipilo, Speciinformaro - Laboratorio Cornell de Ornitologio
- Makulpipilo Pipilo maculatus Arkivigite je 2011-05-15 per la retarkivo Wayback Machine - USGS Patuxent Bird Identification InfoCenter
- Makulpipilo, Informaro kaj fotoj - Suddakotaj Birdoj kaj Birdumo
- Makulpipilo, filmetoj[rompita ligilo] ĉe Internet Bird Collection
- Makulpipilo, fotaro VIREO
- How to Help Spotted Towhees - National Audubon Society
Plia legado
[redakti | redakti fonton]Libro
[redakti | redakti fonton]- Greenlaw, J. S. 1996. Spotted Towhee (Pipilo maculatus). In The Birds of North America, No. 263 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA, and The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.
Tezoj
[redakti | redakti fonton]- Bagne KE. Ph.D. (2006). The effects of prescribed burning in the spring on avian communities in the Sierra Nevada of California. University of California, Riverside, United States, California.
- Khanna H. Ph.D. (2000). Signal design: Songs of two sister species of birds, the eastern towhee and the spotted towhee. The Ohio State University, United States, Ohio.
- Smith GT. Ph.D. (1996). Seasonal plasticity in the avian song control system. University of Washington, United States, Washington.
Artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Ball RM, Jr. & Avise JC. (1992). Mitochondrial DNA phylogeographic differentiation among avian populations and the evolutionary significance of subspecies. Auk. vol 109, no 3. p. 626-636.
- Berry ME & Bock CE. (1998). Effects of habitat and landscape characteristics on avian breeding distributions in Colorado foothills shrub. Southw Natural. vol 43, no 4. p. 453-461.
- Bulluck L, Fleishman E, Betrus C & Blair R. (2006). Spatial and temporal variations in species occurrence rate affect the accuracy of occurrence models. Global Ecology & Biogeography. vol 15, no 1. p. 27-38.
- Chambers CL & McComb WC. (1997). Effects of silvicultural treatments on wintering bird communities in the Oregon coast range. Northwest Science. vol 71, no 4. p. 298-304.
- Elekonich MM. (2000). Female song sparrow, Melospiza melodia, response to simulated conspecific and heterospecific intrusion across three seasons. Anim Behav. vol 59, p. 551-557.
- Erickson WR. (2004). Bird communities of the garry oak habitat in southwestern British Columbia. Can Field-Nat. vol 118, no 3. p. 376-385.
- Gardali T, Holmes AL, Small SL, Nur N, Geupel GR & Golet GH. (2006). Abundance patterns of landbirds in restored and remnant riparian forests on the Sacramento River, California, USA. Restoration Ecology. vol 14, no 3. p. 391-403.
- Gardali T & Nur N. (2006). Site-specific survival of Black-Headed Grosbeaks and spotted towhees at four sites within the Sacramento Valley, California. Wilson J Ornithol. vol 118, no 2. p. 178-186.
- Greenlaw JS & Engstrom RT. (2001). First record of Spotted Towhee in Florida. Florida Field Naturalist. vol 29, no 1. p. 26-28.
- Odell EA & Knight RL. (2001). Songbird and medium-sized mammal communities associated with exurban development in Pitkin County, Colorado. Conservation Biology. vol 15, no 4. p. 1143-1150.
- Patten MA & Bolger DT. (2003). Variation in top-down control of avian reproductive success across a fragmentation gradient. Oikos. vol 101, no 3. p. 479-488.
- Silkey M, Nur N & Geupel GR. (1999). The use of mist-net capture rates to monitor annual variation in abundance: A validation study. Condor. vol 101, no 2. p. 288-298.
- Small SL. (2005). Mortality factors and predators of spotted Towhee nests in the Sacramento Valley, California. J Field Ornithol. vol 76, no 3. p. 252-258.
- Sopuck L, Ovaska K & Whittington B. (2002). Responses of songbirds to aerial spraying of the microbial insecticide Bacillus thuringiensis var. kurstaki (Foray 48B (R)) on Vancouver Island, British Columbia, Canada. Environ Toxicol Chem. vol 21, no 8. p. 1664-1672.
- Turley NJS & Holthuijzen AMA. (2005). Impact of a catastrophic flooding event on riparian birds. Western North American Naturalist. vol 65, no 2. p. 274-277.
- Verner J, Breese D & Purcell KL. (2000). Return rates of banded granivores in relation to band color and number of bands worn. J Field Ornithol. vol 71, no 1. p. 117-125.
- Waldien DL, Cooley MM, Weikel J, Hayes JP, Maguire CC, Manning T & Maier TJ. (2004). Incidental captures of birds in small-mammal traps: a cautionary note for interdisciplinary studies. Wildl Soc Bull. vol 32, no 4. p. 1260-1268.
- Zink RM, Weller SJ & Blackwell RC. (1998). Molecular phylogenetics of the avian genus Pipilo and a biogeographic argument for taxonomic uncertainty. Molecular Phylogenetics & Evolution. vol 10, no 2. p. 191-201.
|