Surdblindeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble la historie plej fama surdblindulo estas la verkisto kaj aktivisto Helen Keller, fotita ĉi tie en 1904.

La surdblindeco ne signifikas necese, ke ĝia subjekto estas tute blinda kaj tute surda. Ankaŭ tiuj estas konsideritaj surdblindaj, kiuj ne povas kompensi unu senson per la alia. Do ĝi ne estas simple la kombinado de la audx- kaj la vidmalkapablo, kaj devas esti traktita kiel memstara malkapablo.

Kaŭzoj kaj tipoj[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ malkapabloj povas esti partiaj. La surdblindeco povas esti kategorigita laŭ la tempo de la ekestado de la vid- kaj la aŭdmalkapablo. Tiuj statoj ne estas unuecaj. Se la vidmalkapablo estas frua, dominas la helpiloj por la vidmalkapabluloj. Se la aŭdmalkapablo estas frua, kaj la subjekto kreskis surde, dominas la surdkulturo kun signolingvo. La du faktoroj kune igas la vivon pli malfacilan, kaj la surdblindulo dependas de aliaj personoj.

La surdblindeco povas havi pli ol 70 kaŭzojn, el kiuj la Ushera sindromo estas la plej konata. En iuj kaŭzoj la intelekta malkapablo estas la tria faktoro. Se la infano ne estas intelekte malkapabla, ĝi povas ŝajni malpli inteligenta, ol li estas, ĉar el la kvin sensoj restis maksimume tri kapablaj, tiel li ricevas nur malpli informacion.

Helpiloj[redakti | redakti fonton]

Se la vida malkapablo estas partia, la malkapablulo povas uzi lupeon, grandan ekranon, kaj grande skribitajn kaj presitajn tekstojn. Se la aŭda malkapablo estas partia, oni povas apliki aŭdilojn. Iuj surdblindaj infanoj havas CI-n; la scienco ne scias, ĉu tiu estas utila.

Komunikado[redakti | redakti fonton]

La komunikado de la surdblinduloj estas ofta taktila. Ili uzas signolingvon, kaj signumas el brako kaj mano en brako kaj mano. Ankaŭ multa parollingvoj havas taktilan abocon, ekzemple la germana la Lormen. La stilo de la komunikado dependas de la vivhistorio: kiuj estis pli frue vidmalkapablaju, ol aŭdmalkapablaj, aŭ estas partia aŭdmalkapablo, tiuj parolas, la frue surdigitoj signumas, kaj malofte parolas. Kiuj frue igis surdblindaj, ofte falas el la sistemo, kaj restas senlingve.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

La plej konata surdblindulo estas Helen Keller, kiu naskigis kapable, sed malgajnis ŝian vidadon kaj aŭdon kiam estis 19 monata. La okazo estis nekonita malsano. Ŝi forgesis la lingvon, kiun nur post 4 jaroj povis komenci relerni.

La Nalaga'at (en esperanto signifante Bonvolu Tuŝi) estas teatra korporacio el surdblinduloj en Israelo. Ĉar ili estas rusdevenaj, ilia plej granda plimulto parolas nur la rusan signolingvon.