Uzanto-Diskuto:Vikiano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkivoj
Arkivoj

as-finaĵo por priskribi okazintaĵojn[redakti fonton]

Saluton, Vikiano! Mi kunhavas viajn dubojn kvankam pri niaj aktualaĵoj mi supozis ke ne tiom gravas ĉar tio funkcias ne kiel rakonto sed kiel afiŝa frazo, ekzemple en unua gazetpaĝo (el kiuj mi fakte prenas la informon). Mi bedaŭras ke malmultaj atentas pri tiaj aktualaĵoj, sed se vi kolektas opiniojn de aliaj (ĉefe de iu nelatinidlingvano) mi volonte akceptos la sanĝon al la is-finaĵo, kiel regulo. Fakte ankaŭ mi ŝanĝas verbotempojn de la artikoloj kiuj uzas as-finaĵon en historia kunteksto.--kani (diskuto) 17:27, 24 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Dankon por la reago! Por ekzemplo mi prenas la jenan (jam ne tre aktualan) aktualaĵon el la 13a de majo:
  • Busakcidento ĉe la montopasejo Sakar, en okcidenta Turkio, okazigas almenaŭ 23 mortojn
Eĉ ne havante nun alian opinion krom la mia, eble vi konsentos, ke okazigas povas signifi sole nur, ke tiu certa akcidento okazadas tiel, ke ĉiun fojon, kiam ĝi okazas 23 personoj pereas; aŭ ke la akcidento (iom absurde, tamen...) okazas ĝuste nun, dum mi legas la informon. Nu, almenaŭ tiel mi rigardas la aferon... mi esploros pluen... Vikiano (diskuto) 04:43, 30 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Ve, mi ne kapablas sekvi vian fadenon, sed resume ja plej ĝusta estas okazigis. Mi esperas ne forgesi tion por la venontaj okazoj.--kani (diskuto) 12:04, 30 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, Vikiano! Mi volas peti vin malgrandan favoron: Antaŭ kelkaj tagoj, mi submetis en Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj por revizianto. Sed mi ne ricevis respondon ĝis nun. Povas vi revui Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj? Se vi konfirmos kaj respondos al mi, mi dankos vin :)
-- Pensulo93 (diskuto) 11:24, 15 jun. 2017 (UTC)
[Respondi]

Mi solvis tiun aferon. Dankon por aŭdi mian peton! --Pensulo93 (diskuto) 12:21, 15 jun. 2017 (UTC)[Respondi]
Saluton! Kiel vi solvis? Mi ĵus kontrolis, kaj la rajto de patrolanto ankoraŭ ne estas donita al vi. Nu, ĝuste pri tio: kiel vi taksas vian lingvonivelon? Laŭ la regulo, patrolanto devas regi la lingvon sufiĉe bone por tuj rimarki fuŝaĵon. Ĉu tia vi estas? Amike kaj frate, Vikiano (diskuto) 12:50, 15 jun. 2017 (UTC)[Respondi]
Saulton, Vikiano! Pri tiu afero, administranto ThomasPusch revuis kaj permesis rajton. Laŭ la regulo, necesas specifan dokumenton? Ĉar ankaŭ mi trovis, sed mi ne povis trovi detalan regulon pri lingvonivelo. Se vi volas reguli pri la lingvonivelo de lingvo, mi pensas ke detala regulo bezonas por reguli kaj kvalifiki kiel KER. Kiel vi opiinas?--Pensulo93 (diskuto) 13:05, 15 jun. 2017 (UTC)[Respondi]
Saluton! Pri regulo: Sur la kandidatopaĝo estas kelkaj reguletoj, inter kiuj legeblas: (la kandidato devas) sufiĉe regi la lingvon por tuj rimarki fuŝaĵojn. Antaŭ ol peti rajton patroli mi starigis al mi tiun demandon... Mi do celis sole nur pensigi vin, sed tute ne arogi al mi la rajton juĝi, ĉu bone? Mi esperas, ke vi komprenas min ĝuste! Bonan patroladon mi deziras al vi! Vikiano (diskuto) 13:51, 15 jun. 2017 (UTC)[Respondi]
Saluton, Vikiano! Mi ne volas agori kaj juĝi vin, ne zorgu :) Via demando estis korekta, kaj mi komprenas vin. Mi ne volas kondamni vin, ĉar vi laboras kiel administranto. Respektas vin por via sincera laboro, kaj esperas kunlaboradon kun vi. Dankas por via komento! -- Respekte, Pensulo93 (diskuto) 14:56, 15 jun. 2017 (UTC)[Respondi]

miaj ŝanĝoj[redakti fonton]

saluton! ĉu vi povas kontroli miajn ŝanĝojn? dankon. --Zemxer (diskuto) 20:04, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

@Zemxer: saluton! Pri kiuj ŝanĝoj vi parolas? Vikiano (diskuto) 20:23, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
mi skribis unu paĝo, latife uşaki. kaj mi faris kontribuo en şenay aybüke yalçın --Zemxer (diskuto) 20:28, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
@Zemxer: Dankon por la kontribuo! Mi korektis la artikolon. Mi rimarkas, ke vi estas ankoraŭ progresanto en la lingvo, ĉu? Mi rekomendas atenti verbotempojn kaj ortografion (majusklon). Kun la tempo vi spertiĝos ;)
mi ankoraŭ lernas esperanto. mi bedaŭras por miaj eraroj.--Zemxer (diskuto) 18:53, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
@Zemxer: Ne bedaŭru! Nur ne eraras, kiu nenion faras ;) Vikiano (diskuto) 19:56, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Kontribuoj[redakti fonton]

Saluton. Jes, mi dediĉas multe da tempo al Vikipedio. Nun mi estas jam emerito de tri jaroj, do, se mi iam dediĉis el ses ĝis ok horojn al laboro nun tion faras por Vikipedio. Sed la sekreto, se estas iu sekreto, estas ke estas mia plezuro enciklopediumi, tio estas rigardi tion kion aliuloj metas ĉu esperante ĉu alilingve. Kaj normale la atingo de personaj kontribuoj estas kiel alta salajro. Eĉ antaŭ mia emeritiĝo mi jam dediĉis pro tio multe da tempo al Vikipedio. Kie vi vidis tiun statistikon? Iam mi rigardis paĝon kie oni povis vidi statistikon de kreitaj artikoloj ktp., sed poste mi perdis la manieron aliri tion. La nomo de redaktoj ne multe signifas, ĉar foje temas nur pri unu litero korektita ktp.--kani (diskuto) 19:03, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

@Kani: Jen kie vi trovos la statistikon. Dankon pro la reago! Vikiano (diskuto) 19:49, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la informo, sed mi iam vizitis alian statistikejon kun informo pri aliaj redaktantoj, la plej redaktataj artikoloj de la lastaj monatoj ktp. Kaj tiun mi ne trovas.--kani (diskuto) 20:03, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo[redakti fonton]

Saluton, Vikiano! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:36, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Elekto de nova administranto[redakti fonton]

La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Vikiano,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 09:34, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]