Uzanto:Arbarulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Babelejo
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
en
This user is a native speaker of English.
es
4
Este usuario puede contribuir con un nivel experto de Español.
de
2
Dieser Benutzer hat fortgeschrittene Deutschkenntnisse.
fr
2
Cette personne peut contribuer avec un niveau moyen en français.
la
4
Hic usor simile nativi latine loquitur atque contribuere potest.
Uzantoj laŭ lingvo

Mi uzas alterne la nomojn Silvio Kurtiso (Esperantigita), Silvio Curtis (angla), Silvio Lucío Curtis Güindon (hispana); "Arbarulo" estas traduko de la latina nomo Silvius, de kiu mia persona nomo venis. Mi estas uson-devena kostarikano. Mi magistriĝis, kaj iam estis doktoriĝonta, pri la lingvoj latina kaj malnovgreka. Miaj ĉefaj klopodoj okazas ekster Vikipedio kaj celas respektigi bestajn rajtojn. Ĉe Vikipedio mi estas nekuracebla ĝeneralisto, sed plej multe kontribuas pri biologio, agrikulturo, kaj politiko.

Multaj el miaj kontribuoj estas tradukoj el alilingvaj Vikipedioj. Mi scias denaske la anglan; bone Esperanton, la hispanan, la latinan, kaj la malnovgrekan; tradukipove la germanan kaj la francan; kaj malbone la sanskritan.