Vikipedio:Alinomendaj artikoloj
Vikipedio:Alinomendaj artikoloj estas ejo por peti la alinomigon de artikolo, ŝablono, aŭ projekt-paĝo en Vikipedio. Bonvolu legi nian artikolon pri titol-politiko kaj nian gvidlinion por alinomi antaŭ ol movi paĝon aŭ peti paĝ-movadon.
Ĉi tiu paĝo celas organizi la laŭeble sisteman alinomigon de artikoloj.
Arkivo de proponoj ne plu aktualaj troviĝas ĉi tie: Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj/Arkivo.
Por tio ekzistas ŝablono kiel markiloj pri tia propono kaj respektivaj kategorioj.
Jene sekvu listigoj pri la proponitaj paĝoj.
Aŭtora portalo | |
|
Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la suban butonon. Dankon.
Nuntempe estas 109 alinomendaj artikoloj
Ne plu aktivaj[redakti fonton]
Ne plu aktivajn proponojn movu al /Arkivo, vidu la keston "Malnovaj diskutoj" ĉi-supre. Dankon!
Aktivaj (de 2020)[redakti fonton]
Malnova Reĝimo (Francio) → Malnova Reĝimo[redakti fonton]
Malnova Reĝimo (Francio) devus esti Malnova Reĝimo aŭ Antikva Reĝimo por kongruo al la aliaj lingvoj, dum tiu nuna titolo estu alidirektilo por Reĝlando Francio same kongrue al la aliaj lingvoj.--kani (diskuto) 21:52, 11 jul. 2020 (UTC)
Por: RG72 (diskuto) 06:39, 12 jul. 2020 (UTC)
Kontraŭ: Malnovaj reĝimoj ekzistis ankaŭ aliloke ol nur en Franclando, ekzemple en Indonezio id:Orde Lama. Krom tio, la aliaj lingvoj kiuj forlasas la klarigon "(Francio)" uzas ankaŭ la francan terminon, kion la esperanta vikipedio ne faras. Taylor 49 (diskuto) 15:52, 8 feb. 2023 (UTC)
Blanka narciso -> poeta narciso[redakti fonton]
Mi proponas alinomi el blanka narciso al poeta narciso kiu ekzistas en PIV. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:33, 3 sep. 2020 (UTC)
Por: tiu ĉi uzanto (diskuto) 15:50, 26 sep. 2020 (UTC)
Nardus -> Nardo[redakti fonton]
Mi proponas alinomi el Nardus al Nardo (genro) kiu ekzistas en PIV Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:02, 4 sep. 2020 (UTC)
Por: tiu ĉi uzanto (diskuto) 15:40, 26 sep. 2020 (UTC)
Aktivaj (de 2021)[redakti fonton]
Kambarao aŭ Kandejo -> ??[redakti fonton]
Saluton. Novulo ĵus kreis per la vikia tradukilo la artikolon Kambarao aŭ Kandejo. Ĉar la titolo maltaŭgas, mi proponas ŝanĝon al du alidirektiloj. Ĉar jam hieraŭ alia novulo kreis samteman artikolon, ni ĉi tie havas kombinon el kunigenda kaj alinomenda artikoloj. Tial mi proponas, ke la diskuto okazu sur Vikipedio:Kunigendaj artikoloj. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 18:25, 6 feb. 2021 (UTC)
Distrikto Kutĉ -> ??[redakti fonton]
Saluton. Mi ĵus legis en la diskutopaĝo de Distrikto Kutĉ kritikon el 2013 pri la titolo kun "u" en la dua vorto. Krome la formo kun la kombino tĉ aspektas strange. Ĉu ni eble ŝanĝu tiun parton al "Kaĉ"? --Tlustulimu (diskuto) 17:28, 10 feb. 2021 (UTC)
Por: "Kaĉ". ThomasPusch (diskuto) 08:41, 19 jul. 2022 (UTC)
Pitango -> Sulfurpitango[redakti fonton]
Saluton. Kiam mi hieraŭ korektis la fuŝe (ne)aranĝitajn aldonojn de Pitango, mi rimarkis, ke laŭ NPIV la termino "Pitango" ne rilatas al birdo, sed al arboj kaj fruktoj. Tial mi proponas ŝanĝi la titolon. Sed al kio? La aldoninto sur la diskutopaĝo proponis "Benteveo" laŭ la latinamerika hispana. Tiu formo estas eĉ subtenata de la brazila vorto "Bem-te-vi" kaj de la komenca parto de la pola termino "Bentewi wielki". Krome mi rimarkis, ke la angla termino "Great kiskadee" je la fina parto similas al la bulgara "Голяма кискада", nederlanda "Grote kiskadie" kaj la litova "Didysis kiskadas". Ĉu laŭ tio kaj la gugla tradukilo eble estu "granda kiskadeo" aŭ io simila? Ĉu estas pliaj proponoj? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:05, 17 feb. 2021 (UTC)
- La scienca nomo estas Pitangus sulphuratus de kie venas Pitango, tiuokaze taŭga, ĉar estas nur tiu specio en tiu genro. Por eviti kolizion, mi proponas Sulfurpitango kiu jam estas alidirektilo por tiu specio kun tre belaj sulfurkoloraj subaj partoj. Tio tute kongruas kun la scienca nomo. Mi krome estas partiano por adapti lokajn nomojn kondiĉe ke estu nur unu kun nur unu adapteblo, kio ne okazas por bienteveo, ktp. Tamen tio povas iri en redakto. Pri la aliaj adaptoj de la anglalingva nomo kiskadeo ktp., en Latinamerika areo, estus troa lingvimperiisma, ĉu ne? Mi foje tradukas aŭ adaptas anglalingvajn nomojn, se necese, sed tie ne necesas.--kani (diskuto) 21:52, 18 feb. 2021 (UTC)
- Krome estas multaj okazoj en kiuj genro de bestoj havas la saman nomon kiel genro de plantoj. Ĉiokaze devus prioritati super la PIV-a decido la fakto, ke planto pitango estas (taŭga) adapto de specia epiteto, dum ĉe birdo korespondas al genro, nu pli alta kategorio.--kani (diskuto) 22:04, 18 feb. 2021 (UTC)
- En Vikipedio la birdo (29 lingvoj) estas pli grava ol la planto (8 lingvoj).--kani (diskuto) 22:54, 27 feb. 2021 (UTC)
Komento: Mi ĵus rigardis en la libron "Plena Vortaro Esperanto-Germana" kaj tie trovis sur la paĝo 1012 la terminon "pitango" en ambaŭ signifoj, nome por birdo kaj frukto/arbo. Sed la aŭtoro ĉe la birdo plusendas la leganton al "Sulfurpitango". Ĉar tiu esprimo jam ekzistas en la artikolo, mi proponas tion kiel novan titolon. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 10:32, 23 apr. 2021 (UTC)
Por: .--DidCORN (diskuto) 20:38, 23 apr. 2021 (UTC)
Kategorio:Ne-profitaj organizaĵoj -> Kategorio:Ne-profitcelaj organizaĵoj -> Kategorio:Neprofitcelaj organizaĵoj[redakti fonton]
Kategorio:Ne-profitaj organizaĵoj -> Kategorio:Ne-profitcelaj organizaĵoj, kaj multaj subkategorioj. Eble laboro farenda robote. - Moldur (diskuto) 17:25, 25 feb. 2021 (UTC)
Por: --kani (diskuto) 22:37, 25 feb. 2021 (UTC)
Por: nedubindaĵo Aŭdrea (diskuto) 23:34, 25 feb. 2021 (UTC)
Por: -Filozofo (diskuto) 06:07, 8 mar. 2021 (UTC)
Por: Jam alinomita Neprofitcela organizaĵo Taylor 49 (diskuto) 11:51, 14 maj. 2023 (UTC)
Sveĉo -> Slivo[redakti fonton]
Saluton. Mi ĵus vidis, ke uzanto sendiskute alinomis al Sveĉo. Mi proponas, ke ni malfaru tion. La terminon "slivo", kiu eĉ aperas en la artikolo, mi ĵus trovis en la nova vortarego "Plena Vortaro Esperanto-Germana", de p-ro Krause, en la dua volumo, sur la paĝo 1223. Tion ni ja senprobleme povos referenci por eviti eventualajn reajn sendiskutajn titolŝanĝojn. Ĉu ekzistas eble pliaj fontoj por "slivo" aŭ eble eĉ por "sveĉo"? La vorto "slivo" similas al la PIV-a kapvorto "slivovico". - Amike --Tlustulimu (diskuto) 23:33, 26 feb. 2021 (UTC)
Komento: Mi ĵus trovis la terminon "slivo" eĉ en la la iomete malnova vortarego "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch", sur la paĝo 713. --Tlustulimu (diskuto) 23:37, 26 feb. 2021 (UTC)
Komento: Ankaŭ la vortaro "Esperanta-ĉeĥa", de Karel Kraft kaj Miroslav Malovec, enhavas la terminon "slivo", nome sur la paĝo 203. —La komenton aldonis, sen subskribo, Tlustulimu (diskuto • kontribuoj)
Por: La ega rusa-esperanta vortaro de Kontratjev kaj PIV ambaŭ provizas la etimologie rilatan terminon «slivovic/o». Dume, «sveĉ/o» troviĝas nenie en miaj vortaroj, nek uzatas en la interreto laŭ simpla guglo-serĉo. Serĉo en CorpusEye rezultigis 3 trafojn por «slivo» kaj 0 por «sveĉo».
- Miaopinie, ĉio ĉi donas sufiĉan kialon por renomigo al «slivo». Aŭdrea (diskuto) 03:51, 27 feb. 2021 (UTC)
Por: RG72 (diskuto) 07:09, 27 feb. 2021 (UTC)
Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:29, 27 feb. 2021 (UTC)
Por: --kani (diskuto) 22:48, 27 feb. 2021 (UTC)
Komento: La artikolo kaj ĝia nomo estas plurrilate problemaj, sed ĉiuokaze la titolon "Sveĉo" ni malaprobu. Estas rimarkinde, ke ne ekzistas multaj samtemaj artikoloj en aliaj Vikipediaj lingvoj.
- 1. En la redaktoresumo de la nomŝanĝo, kiun faris Voboda, estas dirite: "Voboda movis paĝon Slivo al Sveĉo: PIVa nomo". Sed "Sveĉo" ja ne troveblas en PIV. Eble Voboda celis la vorton kveĉo. PIV difinas: "kveĉ/o 🌾 Speco de pruno longe ovoida, de ruĝeta ĝis nigreta, manĝata ofte sekigita." Laŭ la priskribo en la artikolo Sveĉo/Slivo tio povus esti taŭga vorto, sed mi dubetas pri ĝia uzindeco. En la reto tamen troveblas eĉ reala uzo (maloftega) de "kveĉo".
- 2. La Franca Vikipedio difinas la vorton "quetsche" (ŝajne la fonto de "kveĉo") kiel specon de pruno (Pr. domestica ssp insititia), sed tiu speco ne similas al Prunus domestica ssp domestica. Ĉi tio estas nur unu ekzemplo pri konfuzebloj. Ankaŭ ne estas klare, kion vortaroj celas per la propono "slivo".
- 3. "Slivo" ŝajnas esti pure vortarista inventaĵo, slavdevena. Similaj vortoj en la Slavaj lingvoj ŝajnas signifi simple "pruno" (ĉu mi iel miskomprenis?). Ĉu indas enkonduki tian vorton por tute aparta uzo en Esperanto, por signifi unu subspecion aŭ varion de pruno?
- 4. La komenco de la artikola teksto estas vere konfuza, pli problema ol la titolo de la paĝo. Ĝi uzas la vorton "pruno" kun malsamaj signifoj (arbo, frukto de iu ajn prunarbo, frukto de certa speco de prunarbo). Estas dirite eĉ "La frukto tre similas al pruno", kvankam estas klare, ke ĝi estas pruno.
- 5. Pli grave ol diskuti pri la titolo estus kunigi la artikolon kun la artikolo Pruno kaj tie diskuti pri eventualaj similecoj kaj diferencoj inter la varioj kaj subspecioj kaj enkonduki kaj diskuti la proponitajn nomojn. Se oni vere bezonas apartan nomon por la aĵo, kiun priskribas ĉi tiu artikolo, oni utiligu la efektive PIV-an vorton kveĉo. Sed antaŭ tio estu certaj, kion la artikolo vere priskribas kaj kion vere celas la PIV-a difino kaj kion vere signifas la diverslingvaj nomoj de prunspecoj. --Surfo 09:37, 1 mar. 2021 (UTC)
Kontraŭ: --Surfo 09:37, 1 mar. 2021 (UTC) Temas pri speco de pruno, kaj oni metu la tekston en la jam ekzistantan artikolon Pruno.
Komento: @Surfo: Ne temas pri speco de pruno, sed pri subspecio de prunarbo. Tial ja estas aparta artikolo. Krome ja ekzistas artikolo pri plia subspeco, nome mirabelo. Mi foje vidis, ke en la germana artikolo eĉ enestas listo kun kelkaj pliaj subspecioj, en la tiea ĉapitro pri sistematiko. Sed ial multaj el ili mankas en nia prunarbo. Eble ja estus bone aldoni la liston laŭ la germana artikolo kun la tieaj rimarkoj. --Tlustulimu (diskuto) 20:06, 7 mar. 2021 (UTC)
Komento: @Tlustulimu: skribs: "Ne temas pri speco de pruno" –˔ Kial do, ekzemple, PIV diras pri kveĉo, mirabelo kaj renklodo, ke tiuj estas "speco de pruno"? Nu, la titolo "Sveĉo" estas certe erara. Se fakte temas pri Prunus domestica ssp. domestica, ĝi ja estu tutsimple prunarbo aŭ prunujo, kaj la frukto estu pruno, laŭbezone kun iu adjektivo (eble hejma). PIV nenion diras pri aubspecioj ĉe la vortoj kveĉo, mirabelo, renklodo, do oni devas tiajn detalojn konjekti el la priskriboj kaj per alilingvaj similaj vortoj. Plej verŝajne ĉi tiu slivo/sveĉo temas pri la frukto, kiun PIV nomas "kveĉo". Ĉiuokaze, "sveĉo" estas forigenda, sed ankaŭ "slivo" ne estas bona. La diverslingvaj artikoloj en Vikipedio donas informojn pri subspecioj de Prunus domestica, sed tiuj estas kontraŭdiraj inter si. Eble mi koncedu, ke, kiel unua helpo, konvenas simple revenigi la titolon "slivo", sed tio ne solvas la tutan pruno-kaĉon. --Surfo 17:21, 8 mar. 2021 (UTC)
Arbo de vojaĝanto -> Ravenalo[redakti fonton]
Arbo de vojaĝanto estas nomo en nur kelkaj malmultaj lingvoj, tre poezia kaj ne scienca. Ravenalo estas ĝusta adapto de la latina scienca nomo kaj PIV-a vorto.--kani (diskuto) 23:04, 27 feb. 2021 (UTC)
Por: --kani (diskuto) 23:04, 27 feb. 2021 (UTC)
Por: --Tlustulimu (diskuto) 20:24, 28 feb. 2021 (UTC)
Kontraŭ: --Surfo 20:54, 28 feb. 2021 (UTC)
Komento: Ne temas pri "nomo en nur kelkaj malmultaj lingvoj". Estas sume 45 diverslingvaj Vikipediaj artikoloj ligitaj al la nia. El tiuj, dudeko uzas titolon kiu signifas "arbo de vojaĝanto" aŭ "palmo de vojaĝanto", kvin titoloj iel rilatas al banano ("banana ventumilo" aŭ io simila). Kvin artikoloj estas titolitaj per la scienca nomo Ravenala madagascariensis, kursiva kaj do fremdlingva en tiu medio; tiuj plej ofte mencias en la teksto nomon similan al "arbo de vojaĝanto". La aserto, ke la nomo estas "poezia kaj ne scienca", ne povas esti serioza argumento kontraŭ arbo de vojaĝanto. Mi respektas la vortelekton de la originala aŭtoro. --Surfo 17:12, 1 mar. 2021 (UTC)
Komento: Ĉu Ravenalo aŭ Ravenala? Mi trovas nenie la esperantigon de l'nomo, aliaj lingvoj uzas kursive la latinan nomon kiel titolon, t.e. Ravenala.--DidCORN (diskuto) 20:34, 1 mar. 2021 (UTC)
Komento: La vorto "Ravenalo" troviĝas en NPIV, kiel jam supre menciis Kani. --Tlustulimu (diskuto) 20:46, 1 mar. 2021 (UTC)
Komento: Mia kalkulo ne egalas al tiu de Surfo: malfacile trovas la dudekon, dum almenaŭ dektrio uzas la vorton Ravenala ĉu kiel genro ĉu kiel specio, kio ĉi tie samas ĉar temas pri monotipa genro. Kaj tio en Esperanto estas Ravenalo laŭ NPIV. Mi ne kredas, ke "poezia kaj ne scienca" nomo ne validas; tio povas esti. Mi diris nur, ke temas pri nomo "poezia kaj ne scienca".--kani (diskuto) 17:03, 2 mar. 2021 (UTC)
Komento: Uzanto:Kani, mi certe ne celis decidi pri ĉi tiun afero per kvazaŭa voĉdono, nur kalkulante la signifojn de la alilingvaj artikoltitoloj. Mi nur volis atentigi pri via dubinda aserto "nomo en nur kelkaj malmultaj lingvoj". Laŭ mia kalkulo, almenaŭ ĉi tiuj lingvoj havas titolon, kiu signifas arbo (aŭ palmo) de vojaĝanto: af bg bn ca de eo fa fi fr hr hu hy is ja ka nl pt sv uz zh_ zh ar be ceb cs. Pluraj aliaj mencias en la teksto nomon similan al "arbo de vojaĝanto". Tia nomo do estas ege internacia kaj tuj komprenigas, ke temas pri arbo. Kaj nomoj "poeziaj", fantaziaj, eĉ ĉerpitaj el mitologio, aŭ simple metaforaj abundas por bestoj kaj plantoj: ekz. drakarbo, imperiestra pingveno, ursa ajlo estas titoloj de Vikipediaj artikoloj. Eĉ PIV diras: "nomata «arbo de la vojaĝanto». Mi plu defendas la titolon elektitan de la unua artikolverkinto. --Surfo 16:21, 8 mar. 2021 (UTC)
Takso[redakti fonton]
Oni vidas en Reta Vortaro kaj en PIV la difinon de akcizo, kiu estas pli taŭga ol takso.--Gpl (diskuto) 17:11, 4 mar. 2021 (UTC)
Komento: La artikolo ne estas komprenebla. Konjekte el la ligitaj alilingvaj artikoloj, ne temas pri akcizo (speco de imposto), sed ia pago aŭ kotizo por servo. Prefere oni simple forigu la tuton.--Surfo 11:54, 5 mar. 2021 (UTC)
Komento: Fakte Takso estis kreita nur kiel alidirektilo al Taksado, kaj nur poste Punktor metis enhavon kaj ligis. Laŭ mi erare, kiel traduko de ekzemple hispana "tasa" kio aperas kiel tradukebla al taksado en vortaro de De Diego, sed tiu uzo rilatas al la agado de la verbo "tasar", kio rilatas ja al taksi. Resume oni havas du artikolojn takso (kiu devus esti alinomita) kaj akcizo kun simila enhavo, kiujn fakulo devus apartigi reference al la enhavo de la alilingvaj artikoloj kaj al la esperanta signifo. Takso devus esti rekonvertita en alidirektilo al taksado.--kani (diskuto) 23:51, 5 mar. 2021 (UTC)
Komento: Pro la multaj signifoj de la radiko necesas krei apartigilon, kiu ligos al pli detalaj specifaj artikoloj.--DidCORN (diskuto) 20:37, 10 mar. 2021 (UTC)
Pikilanono -> Graviolo[redakti fonton]
Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke la nuna titolo de pikilanono ne havas fonton, kvankam en la artikolo troveblas referenco. Krome la termino "graviolo", jam menciita en la enkonduko, troveblas en NPIV kaj PreVo. Laŭ NPIV temas pri arbo kaj frukto, sed laŭ PreVo estas la nomo de frukto. Ĉar ni kutime pli orientiĝas je NPIV, mi proponas ekuzi la titolon "graviolo". Ĉu eble iu emas aldoni ĉapitron pri la diversaj terminoj aŭ ĉu eble jam sufiĉas la nuna listigo? --Tlustulimu (diskuto) 19:16, 8 mar. 2021 (UTC)
Alteraciilo -> kromsigno (muziko)[redakti fonton]
Saluton. Jam antaŭ iom da tempo okazis diskuto pri la titolo de Alteraciilo, en la tiea diskutopaĝo. Unu el la diskutintoj proponis la terminon "kromsigno". Ĉu ni uzu tion? --Tlustulimu (diskuto) 08:47, 23 apr. 2021 (UTC)
Komento: Bertilow proponas en sia vortaro la terminon kromsigno, kial ne sekvi lin? La ŝanĝita noto estas laŭ li kromtono. Tamen la termino "alteraciilo" estas komprenebla, ĉar ĝia radiko estas uzata en multaj aliaj lingvoj, ne nur pri geologio sed ankaŭ pri muziko. Ekzistas nun en nia Vikipedio la artikolo aliigo (muziko), ĉu devas ni ankaŭ ŝanĝi tiun titolon por kromakordo?.--DidCORN (diskuto) 09:47, 23 apr. 2021 (UTC)
Kontraŭ: Ekzistas multaj tipoj de kromsignoj en muzika notacio, kaj signoj de tona alteracio formas nur unu el ili. Amike, -Filozofo (diskuto) 13:52, 6 maj. 2021 (UTC)
Por: Kromsigno estas klare difinita en NPIV kun la priskribo de l'artikolo. Dum alteracio havas nur la sekvan difinon pri geologio:Kemia ŝanĝado de mineraloj kaj sekve de petroj fare de eksteraj agantoj. Sincere--DidCORN (diskuto) 20:25, 7 maj. 2021 (UTC)
Por: Mi konsentas pri tio, ke oni alinomu la artikolon. Mi ne havas klaran opinion pri "kromsigno", sed ĝi jam ekzistas en PIV kaj ReVo. Eble responde al Filozofo: "Tona kromsigno"? Se mi povus elekti, mi plej preferus pli klaran vorton kiel "tonŝanĝsigno" aŭ "alitonsigno". -01:59, 3 nov. 2021 (UTC)
Sociaj retejoj (angle social media) --> Socia retejo[redakti fonton]
Jen la respondo de la Lingva Konsultejo (Ciril Brosch) al mia demando de 2020-06-01:
![]() |
|
--Alifono (diskuto) 13:05, 29 apr. 2021 (UTC)
Komento: Artikolo "Socia retejo" ne ankoraŭ ekzistantas en nia Vikipedio, dum Sociaj retejoj estas erare (por mi) interligita al la angla teksto Social networking service (Peranto de sociaj retejoj, ĉe ni ĝis nun alidirektilo al "sociaj retejoj"). --DidCORN (diskuto) 16:07, 29 apr. 2021 (UTC)
Komento: Bonvolu noti, ke la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto antaŭnelonge (la 26an de Aprilo) publikigis
- respondon pri ĝuste tiu ĉi temo. Mi ligas la internan ligilon supre.
- Amike, -Filozofo (diskuto) 00:21, 6 maj. 2021 (UTC)
Por: Do la propono estas ŝanĝi titolon "sociaj retejoj" al singularo "socia retejo", ĉar kutime en la e-lingva Vikipedio oni notas titolojn singulare, krom ke la pluralo esencas en priskribo - gepatroj, ĉar gepatro estas nekonvencia vorto, kaj kutime temas pri du personoj, aŭ angloj, ĉar la teksto ne temas pri unu difinita anglo, sed pri la sumo de ĉiuj homoj kulture ligitaj al Anglio. Kaj same senproblemas interligi la paĝo al la angla termino "social media", tiam la titolo Peranto de sociaj retejoj liberas por e-lingva adapto de la anglalingva Social networking service kaj alilingvaj ekvivalentoj. Ĉar jam tri aliaj homoj - kaj la Lingva Konsultejo de la AdE - notis principan konsenton pri tio, mi ne atendas ankoraŭ pli longe, sed simple efektivigas la proponon. ThomasPusch (diskuto) 07:19, 7 sep. 2023 (UTC)
Kuopion maalaiskunta --> ??[redakti fonton]
Saluton. Mallerta uzanto hodiaŭ kreis la ĝermon Kuopion maalaiskunta. Kiam mi ligis ĝin intervikie, mi rimarkis, ke en kelkaj lingvoj parte okazas traduko de la titolo. Guglo ĵus proponis al mi la tradukon "Kupio-kamparo". Mi ne scias, ĉu tio estas taŭga. Mi nur scias, ke la unua parto en la finna nomo estas genitivo. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 20:33, 2 maj. 2021 (UTC)
- Ĉar ne estas disvolvigita la terminaro de la finnaj administraj unuoj, mi lasus la artikolon tiel kiel propra nomo. Tamen tio estas nur persona opinio, ne tre konvinkita.--kani (diskuto) 23:06, 2 maj. 2021 (UTC)
- Mi trovis nur unu similan kazon, de kampara komunumo kiu, kiam ĝi malfondiĝis havis 88 % da svedoj, kaj koresponde havis nomon Ekenäs landskommun. Mi certas ke Tlustulimu tute pravas pri la genitivo, sed Guglo ne pri la nominativa formo, kiu devus tutsimple esti Kuopio. Do la unuo nomiĝis en Esperanto "kampara komunumo Kuopio" - tion ankaŭ klare montras la sveda formo "Kuopio landskommun", kaj krome ankaŭ versioj en aliaj eŭropaj lingvoj, kiuj eble nur nun ligiĝis. Sed laŭ mi sufiĉas mencii tion en la teksto (mi ĵus faras tion), kaj lasi la finnan titolon. La komunumo jam ekde pli ol 50 jaroj malfondiĝis, kaj kutime ni eĉ ne havas proprajn artikolojn pri administraj unuoj jam malfonditaj en la 1960-aj jaroj! ThomasPusch (diskuto) 02:52, 19 feb. 2023 (UTC)
Mandragoro -> oficina mandragoro[redakti fonton]
Saluton. Mi ĵus vidis, ke la artikolo Mandragoro miksas temojn, nome specion, kio estas temo en la intervikie ligitaj artikoloj, kaj genron, kion ĝi parte priskribas. Tamen oni mencias sciencan nomon de specio. Tial mi proponas alinomi ĝin al "oficina mandragoro", laŭ NPIV. Kaj poste la artikolo devus esti enhave rearanĝata, tiel ke kelkaj partoj eble migru al nova artikolo pri la genro. Tion prefere aranĝu lerta resp. sperta uzanto, ĉar ni jam havas sufiĉe da ĥaoso ĉe botanikaj artikoloj --Tlustulimu (diskuto) 13:40, 9 maj. 2021 (UTC) Mi iomete korektis tajperaron. :-( --Tlustulimu (diskuto) 15:12, 9 maj. 2021 (UTC)
Ogro (hinduismo) -> Rakŝaso[redakti fonton]
Antaŭ preskaŭ tri jaroj anonimulo kreis tiun dufrazan ĝermeton kaj atribuis la ĝeneralan terminon "ogro" (infanmanĝulo) al specifa kreitaĵo de hinduismo (homomanĝulo), kiu estas nomata per adapto de la origina sanskrita vorto en ĉiuj aliaj 21 lingvoj. Nur en Esperanto oni uzis tiun PIV-an vorton kiel aparta nomo. Mi proponas, krom la alinomigon, reredakti la ĝermon por klarigi la similecon kaj diferencon inter ambaŭ terminoj, retenante la referencon al ogro en la redakto, same kiel la alinomigon kaj alidirektilon por la nuna titolo.--kani (diskuto) 10:24, 23 maj. 2021 (UTC)
Por: Mi konsentas.
- tiu ĉi uzanto (diskuto) 01:10, 2 jul. 2023 (UTC)
Karibia plato, Karibio anglalingva, Karibio ->[redakti fonton]
Saluton. Alifono hodiaŭ demandis sur Diskuto:Kariba Maro pri la ĝusta vorto. Ĉu do estu "kariba" aŭ "karibia"? Laŭ NPIV nur ekzistas "kariba". Ĉu iu eble konas fonton por "karibia"? Se ne, ni devus verŝajne alinomi Karibia plato, Karibio anglalingva. Ĉu ne? La land-noma uzo de la finaĵo -io apenaŭ devus taŭgi por la dua artikolo, ĉar temas pri grupo de landoj resp. insuloj. Ĉu ne?
Krome mi ĵus vidis, ke eĉ sur la diskutopaĝo de Karibio estas propono je alinomado, jam ekde 2015. Longharulo tiam proponis la titolojn "Kariba regiono" kaj "Karibomara regiono". Sed kiun ni uzu el ili? Mi inklinas al la unua varianto, ĉar ĝi estas pli mallonga. --Tlustulimu (diskuto) 20:12, 24 maj. 2021 (UTC)
Komento: Kariba Maro povas resti tiel, kongrue kun NPIV kaj la kulturaj tradicioj en aliaj lingvoj. Ankaŭ Karibio povus resti tiel, konsiderinte, ke la finaĵo -io ne nur uzatas por landoj, sed ankaŭ por landaroj aŭ landeroj, ekzemple Skandinavio, Franclingvio, Andaluzio, Okcitanio ktp. Tamen mi ne kontraŭus alinomigon al Kariba regiono; tamen la titoloj kiuj enhavus tion estus pli longaj kaj pli malfacile uzeblaj, kiel Karibregiona plato, Afrik-karibregiona popolo, ktp. Pri Karibio anglalingva, la demando estas kial ne Anglalingva Karibio? La kreinto lastatempe jam kreis aliajn artikolojn kun la adjekto fine anstataŭ la kutimo en Esperanto. Lia argumento estas, ke tiel, tajpante la substantivo jam aperas diversaĵoj. Laŭ mi, tio nek indas nek utilas.--kani (diskuto) 20:49, 26 maj. 2021 (UTC)
Karibio anglalingva -> Anglalingva Karibio[redakti fonton]
Konforme al la ĉi supra komento.--DidCORN (diskuto) 13:25, 12 jun. 2021 (UTC)
Por: --2A02:1210:7605:6C00:6565:24F2:ECFB:F9BD 16:55, 8 jan. 2023 (UTC)
Reĝisoro -> Kinreĝisoro[redakti fonton]
Por ke ĝi estu pli precize, kiam estas jam alia artikolo Teatroreĝisoro. Atentu: la celpaĝo Kinreĝisoro jam ekzistas. Nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu. Reĝisoro povas resti kiel alidirektilo al Kinreĝisoro (eble laŭ ofta kutimo) aŭ kiel apartigilo.--kani (diskuto) 11:28, 27 maj. 2021 (UTC)
Komento: La introduko traktas la ĝeneralan sencon de reĝisoro do kaj pri teatro, kaj filmo, kaj televido, konforme al la nuna titolo. Se oni ŝanĝas la titolon necesas specifi per unu frazo, ke la artikolo traktos aparte la temon pri Kinreĝisoro.--DidCORN (diskuto) 15:54, 27 maj. 2021 (UTC)
Komento:
- 1. Do, se tiu ĉi artikolo ĝenerale traktas reĝisorojn ĉiajn, ĉu ne estus prudente por tiuj, kiuj volas havi (ankaŭ) apartan kapvorton Kinoreĝisoro, krei la novan artikolon kaj konforme redistribui la enhavon inter la artikoloj ĝenerala kaj speciala?
- 2. Se oni kreos tian apartan artikolon pri la reĝisoroj en kinoindustrio, oni prefere nomu la kapvorton "Kinoreĝisoro" - t.e. uzu la oportune prononceblan formon. Finfine, oni ja havis sufiĉe senteman orelon por elekti la formon "Teatroreĝisoro", sed ne la langorompan "Teatrreĝisoro"!
- Amike, -17:54, 27 maj. 2021 (UTC)
- Mi ĵus rimarkis, ke mi estis mis-subskribinta. Mi do atestas mian komenton per subskribo: -Filozofo (diskuto) 17:59, 28 maj. 2021 (UTC)
Komento: La demando ne estas pri kio temas la artikolo, sed pri kio devas temi. Por esti ligita al tiuj alilingvaj artikoloj devas temi pri kino. Jam ekzistas Teatroreĝisoro kaj se Reĝisoro iĝos Kinreĝisoro por kongrui kun la alilingvaj artikoloj, Reĝisoro estos nenio se ne alidirektilo. La enkonduko pri reĝisoro povas esti en ambaŭ artikoloj aŭ en apartigilo.--kani (diskuto) 00:01, 31 maj. 2021 (UTC)
- Ne faru la alinomadon! Estas legebla: "Reĝisoro estas persono, kiu respondecas pri la enscenigo de teatraĵo aŭ filmo". Nature povas estis apartaj artikoloj kinreĝisoroj kaj teatroreĝisoroj sen iu ajn aldirektoj. En Hungario ofte la reĝisoroj agas en ambaŭ branĉoj. --Crosstor (diskuto) 04:07, 31 maj. 2021 (UTC)
- Kompreneble, en Hungario kaj en la tuta mondo. Sed ne gravas pri la enhavo, kiu tute estos konservita. Temas pri la ligo al la aliaj lingvoj. Estis la tri artikoloj, la komuna, la kina kaj la teatra.--kani (diskuto) 11:20, 2 jun. 2021 (UTC)
- En la kategorio hungaraj reĝisoroj nun estas 725 artikoloj. Ili kreis en areo kino kaj teatro tre varie. Estis precipe kinaj, precipe teatraj, ankaŭ egale t. k. Tiun kategorion mi ne povas disigi al du kat. Se okazos alinomado, la alinomanto faru ankaŭ la disigon!--Crosstor (diskuto) 02:47, 13 maj. 2023 (UTC)
Kontraŭ: --Crosstor (diskuto) 02:49, 13 maj. 2023 (UTC)
Krudmaterialo -> Natura resurso[redakti fonton]
Por eviti konfuzon kun la alia artikolo Kruda materialo kaj konforme al titoloj de aliaj Vikipedioj.--DidCORN (diskuto) 15:28, 2 jun. 2021 (UTC)
Haŭsiero -> Merkata tendenco[redakti fonton]
Kialo: la nuna redakto ne kongruas kun la aliaj lingvoj, sed povas resti kiel parto de pli kongrua teksto.--kani (diskuto) 16:59, 23 jun. 2021 (UTC)
Milito en Afganio (2001-nuntempo) => Milito en Afganio (2001-2021)[redakti fonton]
Evidente tiu ĉi milito jam finiĝis. Se bataloj daŭros, temos tamen pri internaj afganaj kvereloj, do alia milito. RG72 (diskuto) 13:17, 16 aŭg. 2021 (UTC)
Por: --kani (diskuto) 10:54, 17 aŭg. 2021 (UTC)
Por: --Tlustulimu (diskuto) 14:17, 17 aŭg. 2021 (UTC)
Por: - Moldur (diskuto) 17:32, 17 aŭg. 2021 (UTC)
Komento: Ankoraŭ ne klaras, ĉu la milito vere finiĝis aŭ ne. Ŝajnas ke jes, do mi ne kontraŭas la proponon, sed ja eblas ke oni devos realinomi kiam eventoj plue disvolviĝas. -Yehadut (diskuto) 10:17, 20 aŭg. 2021 (UTC)
Komento: Kiam eventoj plue disvolviĝos, ne oni devos realinomi, sed krei novan artikolon.--kani (diskuto) 17:04, 25 aŭg. 2021 (UTC)
Moldavio (lando) -> Moldavio[redakti fonton]
Saluton. Ĉar la senkrampa titolo ne ekzistas kiel memstara artikolo ĝis nun, mi dubas pri la utileco de la krampa parto. Tial mi proponas simpligi la titolon al "Moldavio". Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 16:16, 21 aŭg. 2021 (UTC)
Por: - Moldur (diskuto) 19:07, 21 aŭg. 2021 (UTC)
Komento: Principe, mi estas
Por: Tamen, unue, oni decidu kion fari pri la "apartigilo" Moldavio (apartigilo), kiu esence entenas liston de diversepokaj stadioj en la historio de Moldavio. Tia duobligo estas eĉ pli bizara, se oni rimarkas, ke, ekzemple, Germanio, lando kun multe pli bunta historio, meritis nur unu artikolon :) Laŭ mi, oni simple forigu la "apartigilon", certiĝinte, ke ĝian enhavon plene kovras la artikolo Moldavio (lando). Amike, -Filozofo (diskuto) 20:17, 21 aŭg. 2021 (UTC)
Por: Kaj mi kontraŭas neceson forigi la apartigilon, kiu fakte estas ligita al alilingvaj artikoloj.--kani (diskuto) 17:00, 25 aŭg. 2021 (UTC)
Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:50, 25 aŭg. 2021 (UTC)
Komento: Supozeble pri Germanio mankas apartigilo, ja ekzistas ekzemple Orienta Germanio, Okcidenta Germanio, Nazia Germanio, Germana Regno, Germana Federacia Respubliko. --Crosstor (diskuto) 12:43, 27 aŭg. 2021 (UTC)
Komento: Mi ne scias, kial gravas, ĉu ĝi havu la krampan klarigilon aŭ ne. Sed sen ĝi, mi rekomendas, ke oni inkluzivu ligilon al la apartigila paĝo. La artikoloj en aliaj lingvoj faras tion.
Komento: Ĝuste PIV prezentas diferencon inter Moldavio kaj Moldavujo. Tio meritas atenton! --Crosstor (diskuto) 10:54, 26 aŭg. 2021 (UTC)
Komento: Tiu lasta komento ne kondukus al kontraŭo por la ŝanĝo Moldavio (lando) -> Moldavio kaj ĉiuokaze kondukus al ŝanĝo de Princlando Moldavio al Moldavujo aŭ al Princlando Moldavujo, sed ankaŭ tio ne necesas, dum la vorto Princlando (ofte uzita en aliaj artikoloj) jam indikas la diferencon, sed tiu ŝanĝo eblus.--kani (diskuto) 11:02, 27 aŭg. 2021 (UTC)
Por: RG72 (diskuto) 11:29, 2 sep. 2021 (UTC)
Por: Arbarulo (diskuto) 13:32, 5 sep. 2021 (UTC)
Domingo -> Dominika Respubliko[redakti fonton]
La Akademia Listo de Rekomendataj Landnomoj de 2009 rekomendas la formon "Dominika Respubliko" kaj do nuligis la antaŭan Akademian rekomendon de la formo "Domingo". Dum PIV listigas ambaŭ formojn, ĉiuj aliaj gravaj fontoj por landnomoj konsentas pri la formo "Dominika Respubliko": La Akademio de Esperanto, UEA, Monato kaj ReVo donas preferon al la formo "Dominika Respubliko". La formo "Domingo" kompreneble plu estu menciata kiel alternativa formo, sed mi ne vidas kialon por tio, ke la Vikipedio preferu ĉi tiun malpli internacian formon. Marcos (diskuto) 13:33, 25 aŭg. 2021 (UTC)
Por: --Tlustulimu (diskuto) 14:15, 25 aŭg. 2021 (UTC)
Komento: La Akademio ne profunde pripensis la efikon de sia decido pri ĉi tiu landnomo – efektive ĝi eraris. Ekzistas alia Kariba lando, kies nomo estas Dominiko kaj kiu estas respubliko, do ankaŭ ĝi estas plenrajte Dominika respubliko (komparu ekz. Irlanda respubliko). La plej internacia formo de República Dominicana, en multegaj lingvoj, havas la elementon dominikan – do ne nur dominik– kaj pro tio ankaŭ Esperanto verŝajne strebu al simila solvo. Mi ne proponas ion, nur atentigas pri la problemo. La Esperanta "Domingo" baziĝas sur la malnova koloniepoka nomo Santo Domingo, kaj ĝi havas almenaŭ la avantaĝon esti distingebla de Dominik(a respublik)o, sed ankaŭ ĝi ne estas bona. --Surfo 16:01, 25 aŭg. 2021 (UTC)
Komento: Mi tute konsentas kun Surfo.--kani (diskuto) 16:58, 25 aŭg. 2021 (UTC)
Komento: Senopinie, mi nur notas, ke la vorto "Dominicana" en la landnomo estas la hispanlingva adjektiva formo de "Domingo", do en Esperanto "Dominga". -Yehadut (diskuto) 09:06, 26 aŭg. 2021 (UTC)
Kontraŭ: Ĝis kiam ne okazos bona solvo fari diferencon inter ambaŭ Dominikaj Respublikoj (vidu opinion de Surfo) ne faru ŝanĝon! --Crosstor (diskuto) 11:02, 26 aŭg. 2021 (UTC)
Kontraŭ: --kani (diskuto) 10:57, 27 aŭg. 2021 (UTC)
Por: Mi preferas la oficialan terminon, anstataŭ neologismo (Domingo ne aperas en ReVo, sed Dominika Respubliko jes). Neniu problemo se ĝi estas iomete konfuzebla kun alia termino, ĝi ne estos la nura en la Vikipedioj, kaj tio esras facile evitinda per la aldono sur la unua linio de la ŝablono: Ne konfuzu...--DidCORN (diskuto) 19:53, 28 aŭg. 2021 (UTC)
Komento: Ambaŭ vortoj estas neoficialaj laŭ la Akademio: "La Listo de Rekomendataj Landnomoj ne konsistigas oficialigon de landnomoj aŭ popolnomoj." Kaj ambaŭ vortoj ne estas neologismoj, ambaŭ aperas en PIV kaj Tekstaro, kaj la Akademio en la jaro 1989 eĉ rekomendis la landonomon "Domingo". La formo "Domingo" ne aperas en Reta Vortaro, sed ĝi eble ja estu menciata tie kiel alternativa formo, ĉar certe eblas trovi sufiĉajn citaĵojn. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 08:47, 29 aŭg. 2021 (UTC)
Historio de Islamo ==> Historio de islamo[redakti fonton]
Historio de Islamo estu Historio de islamo. Historio de Islamo estas anglismo. Ni ankaŭ ne skribas historio de kristanismo kaj pluajn religiojn ni skribas per minuskloj. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:24, 2 sep. 2021 (UTC)
Por: RG72 (diskuto) 11:29, 2 sep. 2021 (UTC)
Por: --Tlustulimu (diskuto) 13:30, 2 sep. 2021 (UTC)
Kontraŭ: Esti anglismo ne signifas esti eraro, kvankam tia opinio estas ekzemplo pri tipe esperantista diskriminaciado. Krome, PIV klare kondideras la vorton propra nomo, kaj skribas majuskle Islamo. Kaj en Esperanto ne ekzistas devigaj reguloj pri majusklaj komencliteroj. Oni do povas diri, ke eventuala decido ŝanĝi la skribon en ĉi tiu titolo estas pure arbitra kaj kaprica. En la artikolo aperas 10-foje islamo kaj 13-foje Islamo (ene de frazo) plus kelkaj Islamoj kun alikiale necesa majusklo. Mi preferas majuskligi la 10 islamojn ol ŝanĝi la titolon.
Por: minuskla islamo, kiu ne estas propra nomo kaj do devas esti minuskla. Amike, -Filozofo (diskuto) 21:04, 2 sep. 2021 (UTC)
Komento: PIV tamen uzas majusklon por la vorto, kaj indikas, ke ĝi estas zamenhofa vorto. En la dokumentoj Listo de Normaj Landnomoj (1989) kaj Baza Radikaro Oficiala de la Akademio de Esperanto, la vorto ankaŭ aperas kun majusklo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:11, 2 sep. 2021 (UTC)
Kontraŭ: Islamo majuskle el kiu islamismo minuskle, same kiel Kristo majuskle el kiu kristanismo minuskle. Mi ne parolas pri teologio, nur pri vortofarado.--kani (diskuto) 23:28, 2 sep. 2021 (UTC)
Komento: Islamismo estas politika movado, do ĉi-foje analogio iom lamas. RG72 (diskuto) 07:21, 3 sep. 2021 (UTC)
Komento: "Islamismo estas politika movado, do ĉi-foje analogio iom lamas" -> Ne temas pri la enhavo de la vorto, sed pri la vortofarado: Islamo -> islamismo, Kristo -> kristanismo. Okaze de tiom granda komentaro kaj diversaj opinioj, mi proponas lasi la titolon senŝanĝe kaj ie debati kaj studi pri ĝenerala regulo pri majuskligo kiu ŝajne ne estas tiom klara universale. Ĉiuokaze tio rezultos en granda lavango de korektoj, eble necesaj aŭ almenaŭ taŭgaj. Jam okazis pri sciencoj, militoj ktp.--kani (diskuto) 09:26, 4 sep. 2021 (UTC)
Komento: Jen interesa demando. Ŝajne Monato skribas ĝin minuskle: https://www.monato.be/konvencioj.php Estus bone, se oni povus klarigi tian decidon per ĝenerala regulo. Aliflanke, kelkaj homoj skribas tagnomojn minuskle kaj monatonomojn majuskle, ĉar tiel estas en la Fundamento. Lingvano (diskuto) 08:26, 3 sep. 2021 (UTC)
Komento: Mi jam menciis ĝeneralan regulon: ne temas pri propra nomo. Simile, En Esperanto oni normale ne majuskligas nomojn de sciencoj (matematiko, filozofio), sciencaj branĉoj (algebro), lingvoj (svahilo, latino) ktp. Oni escepte faras tion por distingi homonimojn (Esperanto/esperanto, Ido/ido), sed por islam/o la danĝero, ke oni interpretos la vorton kiel is/lam/o, estas minimuma 😀 -Filozofo (diskuto) 10:21, 3 sep. 2021 (UTC)
Kontraŭ: Laŭ miaj preferoj, propra nomo estas nomo, kiu principe nomas nur unu aferon, do religioj, movadoj, ktp. estas inkluzivendaj. Sed nek tiu principo nek iu alia estas universale agnoskata de esperantistoj. Mi vidas du eblojn, kaj konsentus al ambaŭ: fari arbitran sed unuecan stilregulon, kiel Kani proponas, aŭ lasi ke en ĉiu kazo la artikol(er)o sekvu la preferojn de la redaktinto de la enhavo. Arbarulo (diskuto) 14:10, 5 sep. 2021 (UTC)
Komento: Iu menciis latinon. Bonvolu noti, ke Zamenhof skribis minuskle: "Venis fino al mia latino."
- Minuskle skribis ankaŭ Kabe ("latino restas nur mortinta lingvo"). Tia do ŝajnas la tradicia modelo.
- Cetere, latino ŝajnas bona lingva modelo por islamo. Ambaŭ floris en Mezepoko, ankoraŭ funkcias nun, havas multajn variojn ktp.
- -Filozofo (diskuto) 19:40, 15 sep. 2021 (UTC)
Tomba donaco => Tombohavaĵo[redakti fonton]
La ofta signifo de donaco estas ke iu donacas ion al iu. Tiuokaze la afero estas alia. Mi ne komprenas ĉiujn alilingvajn ligilojn, sed en tiuj kiujn mi komprenas ne vidas klare la koncepton donaco. Tre ofte fakte la riĉaĵoj estus posedaĵoj de la mortinto, do neniu donacas, nur tiu kunportas parton de siaj havaĵoj. Ankaŭ Tomboriĉo aŭ Tomboriĉaĵo povus taŭgi, sed ne ĉiam temas pri riĉo: foje simpla ceramikaĵo aŭ nevalora objekto povas esti grava el historia aŭ arkeologia vidpunkto. En la nova redakto oni povus nuancigi la aferon kaj konservi la koncepton donaco kiam necese.--kani (diskuto) 23:38, 2 sep. 2021 (UTC)
Komento: Mi trovas edifaj kaj vojmontraj la nomon de la koncerna ruslingva termino погребальный инвентарь (laŭvorta traduko: sepulteja inventaro) kaj klarigon en la koncerna artikolo, ke temas pri arĥeologia fakvorto. -Filozofo (diskuto) 10:33, 3 sep. 2021 (UTC)
Komento: Ambaŭ terminoj ŝajnas al mi pravigeblaj sed ne tute trafaj; la entombigintoj iamaniere donacis ĝin kaj la entombigito iamaniere havas ĝin, sed ne striktasence. Por nun mi ne havas pli bonan proponon. Arbarulo (diskuto) 14:41, 5 sep. 2021 (UTC)
Komento: La esprimo "tombovaroj" aperas en tri artikoloj de Vikipedio, do estas menciinda. Lingvano (diskuto) 09:17, 6 sep. 2021 (UTC)
Kategorio:Almanako --> Kategorio:Tagoj --> Kategorio:Tagoj de la jaro[redakti fonton]
Ĉiuj aliaj lingvoj kiujn mi komprenis (35) mencias "tagojn", nur unu 365 tagojn de almanako, neniu "almanakon". En la kategorio estas nur tagoj kaj nur unu almanako, kiu eble povus formi parton de nova Kategorio:Almanakoj.--kani (diskuto) 00:34, 14 okt. 2021 (UTC)}
Por: "Kategorio:Tagoj de la jaro" kaj la alia propono de Kani, t.e. ankaŭ por la kreado de nova "Kategorio:Almanakoj".--DidCORN (diskuto) 10:06, 18 okt. 2021 (UTC)
Komento: Ĉu ne "Datoj" aŭ "Kalendaro" estus taŭga kategorio por la plejmulto de la paĝoj? --Surfo 20:48, 14 okt. 2021 (UTC)
Komento: Diable, mi ne kontrolis, ke ekzistas ankaŭ la Kategorio:Tagoj por Memortagoj aŭ Konscitagoj. Tio komplikigas la aferon. En angla estas du kategorioj nome Day kaj Days. Konfuzige, ĉu ne?--kani (diskuto) 00:57, 15 okt. 2021 (UTC)
Komento: Sekvante la ĉi-suprajn komentojn prefereblas por mi precizi tiele "Kategorio:Tagoj de la jaro" (kiel okazas pri la itala Vikipedio), kiu rilatas al Days. Krom la mankanta "Kategorio:Almanakoj", necesas krei trian kategorion "Kategorio:Tago (Tempospaco)", kiu rilatas alDay.--DidCORN (diskuto) 15:21, 15 okt. 2021 (UTC)
Por: "Kategorio:Tagoj de la jaro" Arbarulo (diskuto) 16:06, 16 okt. 2021 (UTC)
Komento: Mi kreis la necesan novan kategorion Kategorio:Tagoj de la jaro (kaj kelkajn aliajn kategoriojn pri tagoj). Mi ankaŭ aldonis ĉiujn artikolojn pri la tagoj de la jaro en ĉi tiun kategorion. Sed mi tute ne komprenas la kategorion Almanako aŭ Almanakoj. --LiMr (diskuto) 21:52, 12 nov. 2021 (UTC)
Kategorio:Konstituciaj justicoj al Kategorio:Konstituciaj tribunaloj[redakti fonton]
Justico estas la tuta administracio. Temas pri tribunaloj, kiel en PIV kaj en la listigitaj artikoloj, aŭ ĉiuoakze kortumoj, kio kondukus al alinomado de artikoloj.--kani (diskuto) 23:31, 22 okt. 2021 (UTC)
Por: La intervikiaj ligiloj ligas al kategorioj kiuj alilingve signifas "Konstituciaj tribunaloj". - Moldur (diskuto) 05:52, 23 okt. 2021 (UTC)
Por: Arbarulo (diskuto) 01:44, 24 okt. 2021 (UTC)
Por: -Yehadut (diskuto) 09:36, 7 dec. 2021 (UTC)
Menonanismo -> Menonitismo[redakti fonton]
Mi ne trovas la vorton "Menonano" ie ajn. Menonitoj estas en PIV kaj ReVo. Notu, ke nur administranto rajtas alinomi la artikolon. -Yehadut (diskuto) 06:19, 24 okt. 2021 (UTC)
Por: Kaj pluraj rilataj artikoloj kaj kategorioj. - Moldur (diskuto) 12:43, 24 okt. 2021 (UTC)
Por: --kani (diskuto) 17:30, 11 nov. 2021 (UTC)
Komento: Mi tute ne kontraŭbatalos, ĉar "menonitismo" ŝajnas esti la efektive uzata formo ekster Vikipedio. Tamen "menonanismo" pli bone klarigas la signifon de la nomo de la religio kaj teorie estas tute uzinda. Arbarulo (diskuto) 22:27, 24 nov. 2021 (UTC)
Malkapablo --> handikapo[redakti fonton]
Mi opinias, ke malkapablo kaj handikapo ne havas la saman signifon. Mi proponas alinomi la titolon al handikapo. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:48, 27 okt. 2021 (UTC)
Por: handikapo, kiu estas tradiciiĝinta kutima nomo de la koncerna nocio jam delonge kaj firme establita en Esperanto, lingvo, kiu ne tiel obeeme akceptas kapricajn ŝanĝojn de bone funkciantaj vortoj kaj ĉiam novajn eŭfemismojn, kiel iuj aliaj lingvoj, kiuj havas praktike neelĉerpeblajn monrimedojn por ĉiama reverkado de lernolibroj, vortaroj kaj aliaj tekstoj kaj kies lingvanoj havas senliman toleremon por frivolaj (registaraj, ideologiaj aŭ partiaj) mandatoj pri lingvouzado. Amike, -Filozofo (diskuto) 21:04, 11 nov. 2021 (UTC)
Komento: Laŭ PIV, malkapablo havas tute alian signifon, do la titolo ŝanĝindas. Sed, ĉiam laŭ PIV, "handikapo" rilatas al konkursoj, ne al la temo de l'artikolo. Por mi miskapablo preferindas, kaj estas jam proponata komence de l'artikolo.--DidCORN (diskuto) 21:01, 22 nov. 2021 (UTC)
Por: Mi ne faros al mi opinion, kio estas frivola kaj kio ne. Tamen mi provizore konsideras handikapo taŭga. Ĝi estas la vorto uzata de la Asocio de Esperantistaj Handikapuloj, kaj ankaŭ de PIV (vidu la duan difinon de "handikapo", la unua estas kiel DidCORN diris). "Miskapablo" devus signifi ion kiel "kapablo erare uzata aŭ erare evoluigita," kio ŝajnas al mi malpli trafa. Arbarulo (diskuto) 13:35, 27 nov. 2021 (UTC)
Kontraŭ: "La bona lingvo" malrekomendas la vorton "handikapo", kaj mi samopinias ke oni uzu pli facilan kaj fundamentan vorton kiam la signifo estas tutsama. "Malkapablo" ne estas inter la preferataj ebloj, do ni povas alinomi la artikolon, sed plej bone elekante el ĉi tiuj elektoj (mi mem preferas "invalidecon"): -Yehadut (diskuto) 14:42, 19 dec. 2021 (UTC)
- handikap·o → (en sportaj konkursoj) egal·ig·a (mal·)avantaĝ·o; (ĝenerale) mal·avantaĝ·o, ne·kapabl·o, difekt·o, invalid·ec·o
- handikap·ul·o (pri homo kun malavantaĝoj) → mal·avantaĝ·ul·o, ne·kapabl·ul·o, difekt·it·o, invalid·o
Plentono / Duontono -> Plenduto / Duonduto[redakti fonton]
Kaj PIV kaj ReVo diras, ke ĉi tiu uzo de "tono" estas evitinda. Nuntempe plentono alidirektas al plenduto, kaj devus esti inverse (nur administranto povas ŝanĝi tion ĉi). Plie, Duontono kaj Duonduto estas du artikoloj kiuj devus unuiĝi. -Yehadut (diskuto) 01:59, 3 nov. 2021 (UTC)
Sutro de la diamantotranĉanta perfekteco de saĝo -> Diamanta sutro[redakti fonton]
Kongrue kun ĉiuj el la aliaj lingvoj. Kial la esperanta versio devus meti la tutan artikolon en la titolo? Sufiĉas lasi tion en la redakto kaj konservi la ĝisnunan titolon kiel alidirektilo. Ĉar la proponita titolo jam ekzistas, administranto devus plenumi tion.--kani (diskuto) 17:36, 11 nov. 2021 (UTC)
Komento: Ŝajnas, ke la titolo estas traduko de la titolo de la hindlingva artikolo (kaj traduko de la devenlingva sankrito). Kial tio estas problemo? -Yehadut (diskuto) 07:46, 12 nov. 2021 (UTC)
Komento: Ĉar en aliaj lokoj mi jam vidis la aludon kiel nur Diamanta sutro. Longegaj titoloj kutime estas mallongigitaj. Se oni rigardas la diversajn lingvojn, neniu el la rekoneblaj alfabetoj montras tiom longan titolon kaj mutlaj la mallongigitan. Kial ni estu pli precizegigaj ol ĉiuj?--kani (diskuto) 01:55, 28 nov. 2021 (UTC)
Komento: En praktiko, la longa titolo estas tre malfacile uzebla. Se vi en iu artikolo volas referenci al tiu sutro, vi povas facile memori kaj skribi "[[Diamanta sutro]]", sed la longan, precizegan titolon oni apenaŭ povas memori ekzakte tiel, nek volas ripeti plurfoje en iu teksto. Kompreneble ni menciu la plenan titolon en la artikolo mem, sed ni ne uzu ĝin kiel artikoltitolo. - Moldur (diskuto) 07:46, 28 nov. 2021 (UTC)
Transmaraj kolektivumoj (Francio) -> Transmaraj kolektivoj (Francio)[redakti fonton]
Plejparte en Vikipedio, oni uzas la vorton "kolektivo" por collectivité, kaj mi ne trovas la vorton "kolektivumo" en vortaro. Sed se kolektivumo ja pli taŭgas, ni retenu ĉi tiun nomon de la artikolo sed ŝanĝu la vorton aliloke al kolektivumo. -Yehadut (diskuto) 08:00, 30 nov. 2021 (UTC)
Komento: Fakte, tute ne temas pri kolektivoj aŭ "kolektivumoj". Kiom mi povas juĝi laŭ la vikipediaj artikoloj en pluraj lingvoj, temas pri eŭfemismo, kiu estas malpli klare aludanta pri tio, ke temas pri iamaj kolonioj. En multaj lingvoj tia nova eŭfemismo delonge estas teritorio.
- Vidu, ekzemple:
- Britaj_transmaraj_teritorioj
- Usonaj_Virgulinsuloj
- Porto-Riko
- ktp
- Miaimprese, tiu ĉi formo en tia senco tre bone sidas ankaŭ en Esperanto. Amike,-Filozofo (diskuto) 21:10, 3 dec. 2021 (UTC)
- Resume, mi pledas
Por: Transmaraj teritorioj (Francio) Amike, -Filozofo (diskuto) 21:10, 3 dec. 2021 (UTC)
Por: Transmaraj teritorioj (Francio).--kani (diskuto) 20:09, 10 dec. 2021 (UTC)
Komento: mi pensas ke ni estu tre singardaj antaŭ ol ŝanĝi ion. Ekzemple, en la franca "Territoire d'outre-mer" ―hodiaŭ― aplikeblas nur al Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj kaj ne plu al aliaj transmaraj departementoj aŭ kolektiv(um)oj. --Dominik (diskuto) 04:36, 11 dec. 2021 (UTC)
Esperantigo de koreaj nomoj[redakti fonton]
Mi vidis ke pluraj artikoloj estis esperantigitaj sen ajna diskuto ĉi-tie aŭ aliloke. Ekzemple prezidanto Moon Jae-In iĝis Mun Ĝe-In. Necesas priparoli tion kaj decidi, ĉu ni esperantigu ĉiujn koreajn (japanajn, ĉinajn ktp) nomojn aŭ neniujn. Devas esti unueca sistemo, alikaze estiĝos ĥaoso. RG72 (diskuto) 06:35, 1 dec. 2021 (UTC)
Komento: Problemo estas ke ne ekzistas unueca sistemo por esperantigi tiajn vortojn. Estus pli bone se oni decidus pri tio. -Yehadut (diskuto) 05:31, 3 dec. 2021 (UTC)
Komento: La nuna politiko estas VP:NELATINA, ĉu ne? Bedaŭrinde, la koncepto de "alilingva akceptita transskribo" tie uzata ne estas valida laŭ mia opinio. Por preskaŭ ĉiuj nelatinalfabetaj lingvoj, latinigaj sistemoj jam de jardekoj ne estas ligitaj al iu specifa cellingvo. Mi supozas, ke iuj komprenas la normalajn transskribojn de la japana kaj korea kiel anglalingvajn transskribojn, kvankam ili ne estas uzataj nur en anglalingvaj kuntekstoj kaj vere ne multe similas al la (strangega!) ortografio de la angla lingvo.
- Mi mem preferus uzi kompletan esperantigon (kun o-finaĵo) por la malmultaj nomoj kiuj havas ĝin, kaj la plej oficialan aŭ plej oftan latinigan sistemon de la koncerna lingvo por ĉiuj aliaj nomoj. Arbarulo (diskuto) 15:44, 3 dec. 2021 (UTC)
Viktorio ---> Viktorio (Brita Kolumbio)[redakti fonton]
Kial direkti al tiu aparta kanada urbo defaŭlte, kiam estas pluraj aliaj samnomaj urboj (Vd en Viktoria#Urbo)? Prefereblos alidirekti tiun terminon "Viktorio" al la jam ekzistanta apartigilo Viktoria kaj alinomi la nunan artikolon kiel proponata.--DidCORN (diskuto) 12:24, 5 dec. 2021 (UTC)
Por: -Yehadut (diskuto) 08:56, 7 dec. 2021 (UTC)
Por: -Filozofo (diskuto) 16:34, 7 dec. 2021 (UTC)
Por: -DidCORN (diskuto) 17:34, 7 dec. 2021 (UTC)
Por: --kani (diskuto) 20:05, 10 dec. 2021 (UTC)
Farite - Moldur (diskuto) 18:50, 14 feb. 2023 (UTC)
Usona Konstitucio -> Konstitucio de Usono[redakti fonton]
normigo de la nomo laŭ ĉiuj aliaj artikoloj en la kategorio Konstitucioj
Komento: Mi ne vidas konvinkan kialon por tia renomado: miapercepte, en la reala uzado estas pli probable renkonti la formon "la usona konstitucio"; kaj, cetere, neniu el la du formoj estas rekta traduko de la oficiala nomo de la dokumento ("the Constitution of the United States", t.e. la konstitucio de la Unuiĝintaj Ŝtatoj).
- Por ĉiu okazo mi decidis kontroli, kaj tuj renkontis en la artikolo "Konstitucio" jenajn formojn: Eŭropa Konstitucio, Franca konstitucio de 1848, Germana konstitucio, Vajmara Konstitucio, Hispana konstitucio de 1812, Hispana Konstitucio de 1978.
- Mi do konkludas, ke la premiso de la propono, ke temas pri korektenda escepto, ne estas vera...
- Amike, -Filozofo (diskuto) 18:17, 10 dec. 2021 (UTC)
- Malforte
Por: , laŭ la oficiala kaj en la angla kutima nomo, kaj kohere kun la plimulto de aliaj artikoloj pri konstitucioj. La angla titolo ja ne estas rekte tradukebla per la radiko "uson-", sed nur ĉar la angla havis neniun vorton tiel tradukeblan. Kio gravas estas la uzo de prepozicio anstataŭ adjektivaj formoj, kiuj estus gramatike tiel eblaj en la angla kiel en Esperanto ("American Constitution" aŭ "United States Constitution").
- La cititaj malekzemploj ne estas tiel komparindaj kiel povus ŝajni: Eŭropa Konstitucio estas neoficiala nomo por projekto de ebla eŭropa konstitucio, ne efektive la konstitucio de Eŭropo; Franca konstitucio de 1848 kaj Hispana konstitucio de 1812 estas eksvalidaj konstitucioj kies kerna nomo estas "Konstitucio de 1848" kaj "Konstitucio de 1812", sed bezonas aldonan indikon pri nacieco en internaciaj kuntekstoj; Vajmara Konstitucio estas eksvalida konstitucio kutime nomata laŭ la urbo, kie oni verkis ĝin, ne laŭ nacieco; Germana konstitucio temas pri pluraj konstitucioj, inklude eksvalidajn, ne nur la nuna konstitucio de Germanujo; Hispana Konstitucio de 1978 prave sekvas la fontlingvan gramatikon. Arbarulo (diskuto) 16:51, 11 dec. 2021 (UTC)
Kampurbo -> Bazarurbo[redakti fonton]
Mi iam unuflanke jam alinomis, ĉar naive komprenis, ke temas pri evidentaĵo. Samtage kaj same unuflanke Petr Tomasovsky malfaris la alinomon, surbaze sur la nuna enhavo, ĉefe pri Hungario kaj Finnlando. Dume en la alilingvaj versioj, mi trovis ses lingvojn en kiuj mi trovis la koncepton bazaro, kaj neniun en kiu mi povus kompreni la koncepton kampo aŭ eĉ ion alian; eble tio ekzistas. Kompreneble mi ne scipovas ĉiujn lingvojn de la mondo, mi scias. Ĉiuokaze, mi iom esploris la aferon. Laŭ la anglalingva artikolo la hungara vorto (the word for market town "mezőváros" means literally "pasture town") signifas laŭvorte paŝtejan urbon aŭ herbejan urbon, kaj ne precize kampurbon, eble urbo por paŝtistoj, de paŝtistoj aŭ io tia. Pri la finna vorto "Kauppala", same anglalingva artikolo indikas, ke ĝi havas saman signifon kiel sveda Köping, tio estas Bazarurbo. Tio rezultis en la fakto, ke nune en Vikipedio estas kelkaj artikoloj pri finnaj loĝlokoj, nomitaj erare kampurboj. Krome, kio estas kampurbo laŭvorte? Kontraŭdiro aŭ surogato de bazarurbo aŭ se uzi alilingvajn vortojn merkaturbo. Tion mi ne proponas, ĉar en Esperanto merkato estas alia afero. Dum la artikolo plue havas la nunan titolon, oni ne povas ampleksigi la enhavon por havi lokon por ĉio kaj oni ne povas ĝuste korespondi kun alilingvaj artikoloj.--kani (diskuto) 20:44, 10 dec. 2021 (UTC)
Komento: La artikolo mem proponas la alterantivon foirourbo, kiu ŝajnas al mi pli komprenebla kaj taŭga.--DidCORN (diskuto) 16:36, 11 dec. 2021 (UTC)
Komento: Kiel oni nomigus setlejon, kiu estas inter urbo kaj vilaĝo. En Ĉeĥio tia setlejo nomiĝas cs:městys aŭ en en:Městys (angloj lasis la ĉeĥan nomon por la artikolo). Ĉu ni alinomos ĉiujn artikolojn kaj kategoriojn pri kampurboj en Ĉeĥio? En la ĉeĥa vorto "městys" estas nenia mencio pri bazaro aŭ foiro. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:00, 11 dec. 2021 (UTC)
Komento: Foje estis la ĉeĥa artikolo pri "městys" ligita en la intervikiaj ligiloj kun "kampurbo" en Esperanto. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:06, 11 dec. 2021 (UTC)
Komento: Kia malsimplaĵo! Ŝajne temas pri tuta aro de similaj sed ne identaj administraj unuoj en diversaj landoj. Mi volus konsideri ajnan decidon provizora, ĝis fakulo pri mezepoka Eŭropo aprobos ĝin.
- Ni povus rezigni por nun pri ĝenerala artikolo, kaj havi apartajn pri la konceptoj de apartaj landoj, kiel la jam ekzistanta Foira komunumo. Eventualaj informoj pri la tut-Eŭropa evoluo de la konceptoj povus lokiĝi en sekcio de Urbeto (urbo).
- Se ni preferas konservi la nun diskutatan artikolon, mi proponas titoli ĝin Bazarurbeto per vorto troviĝanta en PIV, kaj ŝajne celanta la koncernan koncepton aŭ iun el ĝiaj variantoj, kvankam ne ofte uzata. Arbarulo (diskuto) 17:56, 11 dec. 2021 (UTC)
Komento: Mi konsentas, ke ni havu apartajn artikolojn pri la konceptoj de apartaj landoj, ekzemple "městys". Kampurbo kaj bazarurbeto povas esti alidirektiloj al Bazarurbo aŭ inverse Bazarurbo al Bazarurbeto. Tial necesos nek ŝanĝi aliajn artikolojn nek ŝanĝi kategoriojn. Mi ĉiam sekvas PIV sed ĉiokaze la problemo estas, ke la propra koncepto de urbogrando estas tre relativa, por PIV nur "vasta". Tial mi proponas Bazarurbo. Tio ebligos disvolvigi informon pri la rilato inter periodaj bazaroj, plej ofte ĉiusemajnaj kaj pligravigo de urboj.--kani (diskuto) 23:47, 15 dec. 2021 (UTC)
Pentrado --> Pentrarto[redakti fonton]
Jam en 2002, tuj post la kreado de la artikolo, iu proponis alinomi al Pentroarto en la artikoldiskuta paĝo. Ekde tiam oni kreis ambaŭ alidirektilojn, la artikolo kreskiĝis kvante, sed ne tiom kvalite, kion mi promesas solveti, kiam mi alvenos al la litero P el la litero O en listo de plej ampleksaj havendaj artikoloj. Pentrado estas tio kion mi foje faris (kaj tio ne meritas artikolon); pentrarto estas tio kion faris Velázquez, ekzemple. Plej similaĵo estas skulptarto. Ĉar ekzistas ambaŭ alidirektiloj, nur administranto rajtas alinomi. Kaj ni memoru, ke temas pri unu el mil havendaj artikoloj.--kani (diskuto) 23:53, 22 dec. 2021 (UTC)
- Malforte
Por: . Ambaŭ titoloj ŝajnas al mi akceptindaj, sed eble Pentrarto estas la pli bona. Arbarulo (diskuto) 14:12, 31 dec. 2021 (UTC)
Komento: En Havendaj artikoloj alfabetorde mi prilaboras ĉe Pa, poste alvenos al Pe; tiam devus esti farita (se ne estas kontraŭoj) la alinomigo al Pentrarto, pli taŭga koncepto por la plibonigo.--kani (diskuto) 13:27, 14 jan. 2022 (UTC)
Komento: Pasis unu monato.--kani (diskuto) 18:05, 23 jan. 2022 (UTC)
Komento: Mi ne vidas konvinkajn kialojn por renomado. Tamen, se oni decidos renomi, mi rekomendas uzi la kutiman formon "Pentroarto", pri kiu mi atestas eĉ sen serĉado, ĉar ĝuste tiun formon mi multfoje aŭdis, dum la formo "Pentrarto" ŝajnas al mi apenaŭ uzata kaj stumbligus min. -Filozofo (diskuto) 20:17, 26 jan. 2022 (UTC)
Komento: Certe temas nur pri etaj nuancoj. Pentrado temas pli pri teknikoj, hobio ktp., dum Pentrarto temas pri historiaj artepokoj, artistoj ktp. Mi kredas, ke mi povos pliampleksigi la artikolon lastkadre, kvankam ja la titolo ne tro influos super tio. Ankaŭ aliaj lingvoj fluktuas inter ambaŭ nuancoj, sed ekzemple la angla kaj hispana ne havas klaran diferencon per uzado de sufiksoj kaj radikoj kiel Esperanto. Pri konservo de la finaĵo -o aŭ ne, tio dependas multe de personaj kutimoj. Ja Filozofo, kiel bona filozofo, konfesas, ke mi... mi... mi... al mi... Kaj plej ofte tio dependas de la ĉirkaŭaj lingvoj, ĉu ili preferas plie unu formon aŭ alian. Tamen serĉilo donas tiujn rezultojn: pentro-arto 14 000, pentroarto 5 220, pentrarto 75 400; tio similas al skulptarto 8 940 dum skulptoarto 219. Pro kio mi plue defendas solvon Pentroarto.--kani (diskuto) 21:49, 28 jan. 2022 (UTC)
Komento: Kaj "pentrarto" kaj "pentroarto" estas oftaj en la Tekstaro de Esperanto. Mi mem preferas uzi la eblon forlasi la finvokalon kiam ajn eblas sen malkutimaj sinsekvoj de konsonantoj. Arbarulo (diskuto) 22:31, 4 feb. 2022 (UTC)
Komento: Pasis pli ol unu monato kaj duono, neniu klara kontraŭo venis kaj mi jam prilaboras la artikolon en la senco de arto kaj ne tiom de la metio. Evidente mankas al ni administrantoj, kiuj rajtas ŝanĝi tiom al Pentrarto.--kani (diskuto) 22:01, 9 feb. 2022 (UTC)
Aktivaj (de 2022)[redakti fonton]
Japana dolĉaĵo --> Ŭagaŝi[redakti fonton]
Pro kongruo kun ĉiuj aliaj lingvoj escepte unu. Mi ne estas fakulo pri japana kuirarto, sed supozas, ke estas aliaj japanaj dolĉaĵoj, pro kio indas lasi libera tiun nunan titolon. Ankaŭ pri japana literumado mi ne fakulas, pro kio la titolo povus esti Ŭagaŝi, Ŭagaŝo, Vagaŝi, Vagaŝio, Vagaŝo, Uagaŝi ktp. La unua aŭtoro ne aktivas ekde 2013. Mi supozas, ke indas aldoni neeŭropajn vortojn al la esperantlingva vortotrezoro, ĉefe se tiuj jam iĝis internaciaj. Japanoj opiniu..--kani (diskuto) 01:22, 19 jan. 2022 (UTC)
Komento: Laŭ https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Titoloj_de_artikoloj#Nomoj_kaj_vortoj_de_aliaj_skribsistemoj, ĝi estu Wagashi -Yehadut (diskuto) 14:36, 4 feb. 2022 (UTC)
- Tiaj rekomendoj estas interpreteblaj. Tie oni ne mencias tiun vorton. Oni aludas ĉefe al propraj nomoj. Fakte la artikolo jam nomiĝis iam Wagashi kaj en 2007 post negranda debato Marcos preferis la tradukon anstataŭ la fremdan vorton neesperantan aŭ la adapton. Li montris kiel ekzemplo la germanan solvon traduki. Ĝis nuntempe ankoraŭ nur la germana sekvis tiun vojon. Ni havas nek la literon w nek la kombinaĵon sh anstataŭ ŝ, kaj havas adaptojn de konataj japanaj vortoj anstataŭ uzi la anglalingvan transliterumadon kiel suŝio, cunamo, hajko, ktp. Kial ne Ŭagaŝo? Mi bedaŭras, ke japanoj apenaŭ montriĝas ĉe Vikipedio kaj tiu afero de adapto de japanaj vortoj lamas.--kani (diskuto) 19:36, 7 feb. 2022 (UTC)
Komento: Konservu ni la titolon, ĉar la artikolo ne koncernas apartan dolĉaĵon sed multajn japanajn dolĉaĵojn, la pruvo estas la eldonita listo de ili. Do ne necesas cerbumi por esperantigi la japanan vorton, kiam (kiel klarigite en la komenco de l'artikolo) Ŭagaŝi signifas "japanan sukeraĵon".--DidCORN (diskuto) 21:20, 21 feb. 2022 (UTC)
Dosiero:Centro Demokrata Humanista.jpg → Dosiero:Centro Demokrata Humanista.png[redakti fonton]
The file extension (.jpg) doesn't match the MIME (image/png).Jonteemil (diskuto) 01:05, 28 jan. 2022 (UTC)
Files with double extensions[redakti fonton]
- Dosiero:Syriac syriaque oriental mathieu5 8.png.png → Dosiero:Syriac syriaque oriental mathieu5 8.png
- Dosiero:1974FutbalaMondpokaloBildo.svg.png → Dosiero:1974FutbalaMondpokaloBildo.png
- Dosiero:SPŠCH.svg.PNG → Dosiero:SPŠCH.png
- Dosiero:1280px-International Campaign to Abolish Nuclear Weapons.svg.png → Dosiero:International Campaign to Abolish Nuclear Weapons.png
- Dosiero:Francio mondpokalo 1998.svg.png → Dosiero:Francio mondpokalo 1998.png
Per Criterion 6: Non-controversial maintenance and bug fixes, including fixing double extensions, invalid or incorrect extensions, character handling problems, and other similar technical issues.Jonteemil (diskuto) 01:05, 28 jan. 2022 (UTC)
Kamrimeno --> Sinkrona rimeno[redakti fonton]
La alternatva propono ŝajnas pli klara. Mi kopiis ĉi-suben la iam okazintan diskuton el la diskuto-paĝo.-DidCORN (diskuto) 10:39, 19 feb. 2022 (UTC)
Mi kontraŭas (alinomi al dentrimeno") ĉar dentrimeno estas ĝenerala rimeno sen specifa funkcio, do meritas apartan artikolon. Ĉi tie estas celata la rimeno kiu sinkronigas la kamŝafto kun la krankŝafto. (angle: i.a. cambelt aŭ timing belt). --Verdulo (diskuto) 12:10, 7 feb. 2022 (UTC)
- Ŝajnas prave. DidCORN devus argumenti. Male, oni devus forigi la proponon, ĉu ne?--kani (diskuto) 19:15, 7 feb. 2022 (UTC)
- Jes sed ĉiu rajtas esprimi sian opinion. Verdulo (diskuto) 23:15, 7 feb. 2022 (UTC)
- Mia argumento estas, ke tia rimeno havas dentojn kaj neniun kamon, do la titolo estas erarema. Se oni volas distingi tiun rimenon rilate al a ĝenerala dentrimeno, kial anstataŭe nomi ĝin sinkrona rimeno, pli klara titolo, kiun oni trovas en la franca Vikipedio?--DidCORN (diskuto) 21:00, 8 feb. 2022 (UTC)
- Jes sed ĉiu rajtas esprimi sian opinion. Verdulo (diskuto) 23:15, 7 feb. 2022 (UTC)
Kategorio:Modernismo -> Kategorio:Kataluna modernismo[redakti fonton]
Mi ne certas pri la solvo. Fakte tiu kategorio estas ligita en plej lingvoj al Kataluna modernismo, escepte en la germana kaj angla, kies enhavo fakte korespondas al nur Kataluna modernismo. En Esperanto Modernismo estas pli ampleksa koncepto, ĉu ne? Eble devas esti ambaŭ kategorioj kaj rekrei Kategorio:Modernismo baze sur la artikolo Modernismo.--kani (diskuto) 23:52, 26 feb. 2022 (UTC)
Por: "Kataluna modernismo" estu subkategorio de "Modernismo". --Dominik (diskuto) 05:15, 27 feb. 2022 (UTC)
Ŝablono:Aŭstralia Ŝtato aŭ Teritorio[redakti fonton]
Saluton. Mi ĵus trovis la informkestan ŝablonon {{Aŭstralia Ŝtato aŭ Teritorio}}. Sed ĝia titolo estas tre longa kaj ne enhavas la nomparton "Informkesto" je la komenco. Tial mi proponas ŝanĝi ĝin al "Informkesto Aŭstralio". Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 10:04, 1 mar. 2022 (UTC)
Farite - Moldur (diskuto) 19:12, 14 feb. 2023 (UTC)
Skalmodelo --> Maketo; Maketo (arkitekturo) --> Maketo[redakti fonton]
Skalmodelo volas esti alinomita al maketo. Maketo estas en PIV. La alinomadon povas fari nur administranto. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:06, 1 maj. 2022 (UTC)
- Krome ekzistas ĉi tie paĝo Maketo (arkitekturo), kiu devus esti kunigita kun maketo. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:37, 1 maj. 2022 (UTC)
Komento: Mi tute ne konsentas kunigi la du artikolojn Maketo kaj Maketo (arkitekturo), la du artikoloj ne temas pri la samaj aferoj. En aliaj lingvoj estas ankaŭ du malsamaj artikoloj, al kiuj normale rilatas ĉiu el la du.--DidCORN (diskuto) 20:27, 1 maj. 2022 (UTC)
Komento: Skalmodelo al Maketo jes; Maketo (arkitekturo) al Maketo tute ne: la du artikoloj ne temas pri la samaj aferoj. En aliaj lingvoj estas ankaŭ du malsamaj artikoloj. Povas temi pri ŝipo, aparato, teatra scenejo, ktp.--kani (diskuto) 11:26, 17 maj. 2022 (UTC)
Tero Ekscesa Tago --> Tera tago de trokonsumo[redakti fonton]
Mi ĵus vidis, ke novulo kreis la maltaŭge nomitan artikolon Tero Ekscesa Tago. Sed al kio estu ŝanĝata ĝia titolo? Mi ne tuj havas ideon. Ĉu eble iu alia? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:30, 28 jul. 2022 (UTC)
Komento: Miakomprene temas pri io simila al trouzo. Eble do oni bazu esperantigon sur tio. Depende de la celata ekvilibro inter koncizo kaj precizo eblas diri "tago de trouzo", "komenctago de trouzo", "la tago de resurso-trouzo en 2022" aŭ simile. "Eksceso" ja estas taŭga vorto, sed ne estas klare pri kiaspeca eksceso temas (nome, pri eksesa uzado de resursoj, sed "Komenctago de ekscesa uzado de resursoj" eble estas tro longa vortumo por frapfrazo celanta ŝokon). Alivorte, "tro" kaj "ekscese" estas pli-malpli samsencaj, sed, kontraste al "trouzo", ne ekzistas oportune mallonga komunuza vortumo bazita sur "eksces-". Mi esperas, ke miaj konsideroj estas utilaj... Amike, -Filozofo (diskuto) 22:56, 28 jul. 2022 (UTC)
Komento: Amikoj. Al mi venis la proponon Tago de tera superuzo. Ĉu estas la preferota? DidCORN (diskuto) 11:23, 29 jul. 2022 (UTC)
Komento: Kara DidCORN,
- Miapercepte, ekzistas fajna distingo inter la prefiksa uzado de "tro" (kiu signifas pli ol sufiĉe; pli ol necese; pli ol ĝustamezure) kaj "super" (kiu signifas eksceson, transpason de la normala nivelo, sed, miapercepte, ofte sen forta indiko pri nedezirindeco de tia neordinara eksceso: ekzemple, supernatura kapablo, superbela junulino, superhoma talento ks). Mi do emus preferi la formon trouzo al superuzo.
- Koncerne la adjektivon "tera" mi vidas alian problemeton: ĝi povas havi aliajn sencojn ol rilata al la planedo Tero kiel tuto (tiu ci senco, verŝajne, eĉ ne estas plej ofta aŭ plej kutima), kaj do en la vortkombino "tera (tro)uzo" nenio malebligas la naturan interpreton de "tero" en iu senco simila al tiuj en "tera poto", "tera besto/planto", "tera armeo" ktp. Tiusence, la formo "de Tero" estus pli klara, kaj aldono de la indiko (agnoskeble, neoficiala) "resurso" igus la aferon eĉ pli klara. Tamen mi ne certas kian gradon de sloganeco kaj koncizeco oni celu, ja ĉiu pliprecizigo igas la esprimon pli peza.
- Amike, -Filozofo (diskuto) 16:35, 29 jul. 2022 (UTC)
Komento: Ankaŭ mi preferas la prefikson "tro". Sed ĉu ne estus pli trafa la vorto konsumo anstataŭ la tre ĝenerala uzo? --Surfo 19:25, 29 jul. 2022 (UTC)
Komento: Jes mi hezitis kun la termino konsumo anstataŭ uzo. Sed kiam mi rigardas la aliajn Vkipediojn mi trovas la esprimon Tago de la ekologia ŝuldo, tio aperas mallonge kaj klare, ĉu ne?.--DidCORN (diskuto) 20:29, 29 jul. 2022 (UTC)
- Ankaŭ mi, kiel DidCORN, konsideris formojn bazitajn sur ekologia ŝuldo, kiel en kelkaj lingvoj. Tamen mi supozis, ke la slogano kaj la tuta ideo originis en la angla lingvo, kaj, ĉar tia "traduko", kvankam tre klara kaj elvoka, estas tro malproksima (ĝis nerekoneblo) de la origina esprimo kaj estis uzita en iuj lingvoj pro ties nekapablo pli fidele traduki la anglan esprimon...
- Aŭ ĉu mi eraras? Amike, -Filozofo (diskuto) 22:23, 29 jul. 2022 (UTC)
Komento: Kiel alternativa titolo por tiu paragrafo mi skribis la proponon de nia amiko Filozofo.--DidCORN (diskuto) 10:03, 1 aŭg. 2022 (UTC)
Komento: Mi favoras Tera Trokonsuma Tago aŭ Tera Tago de Trokonsumo.
- Pri la traduko de overshoot mi ŝatas la proponon "trokonsumo".
- Mi pensas, ke konservi "ter-" en la nomo estas dezirinde. Mi rimarkas, ke krom Earth Overshoot Day (Tera Tago de Trokonsumo) oni kalkulas ankaŭ Country Overshoot Days (Landajn Tagojn de Trokonsumo), laŭ la poindividua ekologia premsigno en apartaj landoj. Miskomprenebleco de la senco de "Tero" ne ŝajnas al mi nepre evitinda. La angla nomo mem tute ne estas klarsenca; la kutima signifo de overshoot estas preterpafo, kaj sen la klarigo la esprimo earth overshoot imagigas al mi iun kosmoveturilon, kiu devis ekorbiti la Teron sed preteriris ĝin tro rapide.
- La esprimo "Tago de ekologia ŝuldo" ankaŭ fontis en la angla ("Ecological Debt Day"). Mi ne scias klare kial du nomoj ekzistas, sed supozas, ke ĉiu organizo havas proprajn preferojn. Arbarulo (diskuto) 20:59, 1 aŭg. 2022 (UTC)
- Tago de elĉerpiĝo de teraj resursoj Taylor 49 (diskuto) 21:17, 5 okt. 2022 (UTC)
Komento: Por Tera Tago de Trokonsumo RG72 (diskuto) 05:26, 15 nov. 2022 (UTC)
Spiro --> Spirado, Spirado --> Homa spirado[redakti fonton]
Nun ni havas du artikolojn, kies titoloj tute ne klarigas kial. Estas simile konfuze en kelkaj aliaj lingvoj. Ŝajnas al mi, ke la precipa malsamo estas tio, ke unu rilatas preskaŭ sole al spirado ĉe homoj kaj la alia ampleksas ĉiujn vivaĵojn. Arbarulo (diskuto) 21:11, 1 aŭg. 2022 (UTC)
Komento: Se oni volas konservi du artikolojn kun la artikolo jam alinomita Homa spirado (kiu traktas pri ĉiuj tipoj de spirado), oni devas tute reverki la du artikolojn. La artikolo Spiro ekstensive traktas pri homa spiro.--DidCORN (diskuto) 13:48, 22 aŭg. 2022 (UTC)
- Ĉu vi pensas, ke estus bona solvo transmeti la informojn pri homa spirado de la nuna "Spiro" al la alia artikolo, kaj la informojn pri nehoma spirado (kiuj almenaŭ al mi ŝajnas malmultaj) de tiu al "Spiro"? Aŭ ĉu vi proponas distingi la artikolojn laŭ tute alia kriterio?
- Post kiam mi proponis la alinomadon, mi multe poluris la lingvon kaj stilon de "Spiro", sed apenaŭ modifis la enhavon. Arbarulo (diskuto) 14:57, 23 aŭg. 2022 (UTC)
- Jes, ŝajnas ke la du artikoloj necesas polurigadon. Pri la titoloj, la problemo originis ke en aliaj Vikipedioj estas distingo inter "spiro" ĝenerale, kaj pli aparte kiel "spirado" funkcias, kaj estas neniu artikolo pri "homa spirado". Por eviti tute reverki la nunan artikolon kun titolo Homa spirado sufiĉos rilatigi la paragrafon pri ĝenerala "spiro" al la nuna artikolo titolata Spiro. Kion pensas vi pri tiu propono?.--DidCORN (diskuto) 10:59, 24 aŭg. 2022 (UTC)
- Rilatigi la artikolojn ŝajnas al mi bone. Pri la titoloj restas problemo. Laŭ PIV "spirado" estas la ĝenerala, ada procezaro rilata al gasa interŝanĝo, kaj "spiro" ĉe homo aŭ simila estulo estas ĉiu unuopa enlaso kaj ellaso de aero. Montriĝas el la Tekstaro de Esperanto, ke "spiro" ankaŭ povas signifi la aeron mem, kiun oni elspiras, sed ankoraŭ tio konfirmas, ke "spiro" estas la pli konkreta, malĝenerala vorto. Ambaŭ artikoloj temas pri "spirado".
- La distingaj principoj en tiuj aliaj lingvoj, kiujn mi kapablas legi, ne estas unuecaj, kaj mi ankoraŭ ne estas konvinkita, ke ili helpas nin. Detale:
- france: Ligita al Spiro: ĉiu maniero enlasi aeron aŭ akvon por gasa interŝanĝo (perpulme, perbranke, perfolie . . .), kaj ankaŭ t.n. ĉela spirado, kiu estas kemia procezo interna de la ĉeloj.
- Ligita al Spirado: Perpulma spirado, aparte ĉe homoj, kvankam plejparte konsistas el ĝeneralaĵoj, kiuj validas ankaŭ por aliaj pulmohavaj bestoj.
- angle: Ligita al Spiro: Mallonga diskuto de la sencoj de respiration kaj ĝia rilato al aliaj anglaj vortoj.
- Ligita al Spirado: Perpulma spirado. La enkonduko aludas al diversaj bestoj, sed la cetero temas nur pri homoj. Nia Spirado estas parta traduko de ĝi.
- hispane: Ambaŭ artikoloj havas preskaŭ la saman temon, enlasadon kaj ellasadon de akvo aŭ aero ĉe diversaj estaĵoj, sed tiu ligita al Spirado krome havas longan sekcion pri homa spirado.
- germane: Ligita al Spiro: Parto pri ĉela spirado kaj parto pri difuziĝo de gasoj tra la bariero inter aero aŭ akvo kaj sango aŭ histoj de vivaĵo.
- Ligita al Spirado: Perpulma spirado, ĉefe pri homoj, kun ĝeneralaĵoj almenaŭ pri aliaj mamuloj.
- simplangle: Ligita al Spiro: Ĉela spirado.
- Pri la esprimo "malsekigita aero", kiun vi komentis en redaktoresumo ĉe Homa spirado, la aero ja estas malsekigita en la nazo antaŭ ol ĝi atingas la pulmojn. Tamen tio ne vere rilatas al la kunteksto, kie ĝi estas menciita, kaj oni povus forigi ĝin. Mi vidas, ke en la anglalingva Vikipedio la originalo de tiu tekstero estis tute ŝanĝita. Arbarulo (diskuto) 20:15, 24 aŭg. 2022 (UTC)
- Jes, ŝajnas ke la du artikoloj necesas polurigadon. Pri la titoloj, la problemo originis ke en aliaj Vikipedioj estas distingo inter "spiro" ĝenerale, kaj pli aparte kiel "spirado" funkcias, kaj estas neniu artikolo pri "homa spirado". Por eviti tute reverki la nunan artikolon kun titolo Homa spirado sufiĉos rilatigi la paragrafon pri ĝenerala "spiro" al la nuna artikolo titolata Spiro. Kion pensas vi pri tiu propono?.--DidCORN (diskuto) 10:59, 24 aŭg. 2022 (UTC)
Komento: Ŝajnas, ke ni konverĝas per aludo al la alia artikolo, kiam la paragrafo traktas la ĉefan temon de la alia artikolo. Konsentite pri la forviŝo de la adjektivo "malsekigita" en Homa spirado.--DidCORN (diskuto) 20:39, 25 aŭg. 2022 (UTC)
Komento: Jes, mi konsentas pri via propono. Ĉu vi volas fari la redaktojn por efektivigi ĝin? Kaj ĉu vi do konsentas pri la alinomadoj? Arbarulo (diskuto) 02:17, 27 aŭg. 2022 (UTC)
Por: alinomi Spirado al Homa spirado, sen partopreni al reredaktoj de certaj paragrajoj.--DidCORN (diskuto) 14:08, 27 aŭg. 2022 (UTC)
- Mi supozas el via ĵusa redakto al "Spiro", ke vi kontraŭas la alinomproponon pri ĝi. Ĉu vi bonvolas klarigi viajn rezonojn? En la redaktresumo vi citas ReVo, sed la difino de "spiro" tie tekstas "Ĉiu unuopa spirago," praktike same kiel en PIV. Kaj eĉ se ne estus tiel, mi ne vidas kial ĝi pravigus kontraŭdiri vortuzon efektivan, kutiman, kaj konforman kun la reguloj pri uzado de verbecaj radikoj. Arbarulo (diskuto) 18:40, 27 aŭg. 2022 (UTC)
- Mi ne estas kontraŭ alinomigi la artikolon Spiro al Spirado, sed mi konsideras ke la neceso fari ne superas la laboron fari.--DidCORN (diskuto) 16:02, 1 sep. 2022 (UTC)
- Eble mi ne komprenas, pri kiu laboro temas. Ĉiukaze, se ĝi ŝajnas teda, proponu gvidprincipon kaj mi vole provos efektivigi ĝin. Mi supozis, ke vi kontraŭas alinomadon, ĉar vi remetis la vorton "spiro" en la unuan frazon de la artikolo kun la sama difino, kiun mi argumentas erara. Arbarulo (diskuto) 03:27, 2 sep. 2022 (UTC)
- Mi iom reverkis ambaŭ artikolojn kaj transmetis grandan parton de la sekcio pri homoj en Spiro al Homa spirado, lasante resumon. DidCORN, ĉu la rezulto respondas al viaj ideoj? Arbarulo (diskuto) 20:46, 7 sep. 2022 (UTC)
- Nun la afero estas fuŝa por mi. Mi nur vidas, ke la aprtigilo Spiro (apartigilo) devas esti reverkita ankaŭ.--DidCORN (diskuto) 12:32, 18 sep. 2022 (UTC)
- Vi pravas pri la apartigilo. Mi ĵus modifis ĝin. Kion plu vi volas ŝanĝi? Arbarulo (diskuto) 14:11, 20 sep. 2022 (UTC)
- Jes, mi bluigis terminojn kaj tiele oficialigis vian ŝanĝon pri la apartigilo -DidCORN (diskuto) 13:37, 23 sep. 2022 (UTC)
- Dankon! Interese, ke vi trovis artikolon pri Gasa interŝanĝo. Eventuale oni povus pripensi kunigi Spiro kun ĝi, aŭ alimaniere dividi la temojn inter ili. Sed mi ne volas ĝeni mian cerbon pri tio nun. Arbarulo (diskuto) 13:45, 25 sep. 2022 (UTC)
- Jes, mi bluigis terminojn kaj tiele oficialigis vian ŝanĝon pri la apartigilo -DidCORN (diskuto) 13:37, 23 sep. 2022 (UTC)
- Vi pravas pri la apartigilo. Mi ĵus modifis ĝin. Kion plu vi volas ŝanĝi? Arbarulo (diskuto) 14:11, 20 sep. 2022 (UTC)
- Nun la afero estas fuŝa por mi. Mi nur vidas, ke la aprtigilo Spiro (apartigilo) devas esti reverkita ankaŭ.--DidCORN (diskuto) 12:32, 18 sep. 2022 (UTC)
- Mi ne estas kontraŭ alinomigi la artikolon Spiro al Spirado, sed mi konsideras ke la neceso fari ne superas la laboron fari.--DidCORN (diskuto) 16:02, 1 sep. 2022 (UTC)
Aktualigo: La ŝanĝo de Spirado al Homa spirado estis farita jam antaŭ longe, ĉar ŝajnis, ke neniu krom mi interesiĝos. La komplementa ŝanĝo de Spiro al Spirado ankoraŭ restas nefarita ĉar necesas administranto.
- Historia noto: La duopo Spiro-Spirado estas faro de la jam malaktiviĝinta vikipediisto Alaudo en 2016. Tiam la artikolo, kiun mi volas nomi Spirado, efektive havis tiun nomon, kaj Spiro estis apartigilo. Alaudo alinomis Spirado al Spiro sen klarigo krom "pli ĝuste" kaj ŝajne sen konsulto, la tiaman Spiro al Spiro (apartigilo), kaj kreis novan artikolon kun la titolo Spirado (nun Homa spirado). Arbarulo (diskuto) 13:26, 11 sep. 2022 (UTC)
Ĝamuo kaj Kaŝmiro -> Ĝamuo kaj Kaŝmiro (subŝtato)[redakti fonton]
Mi ĵus legis en la germana artikolo, ke Ĝamuo kaj Kaŝmiro en 2019 malfondiĝis kaj estis disigita en du uniajn teritoriojn. Kelkaj vikipedioj jam havas eĉ apartan artikolon pri la samnoma unia teritorio. Mi proponas fari same, eble eĉ laŭ de:Jammu und Kashmir (Unionsterritorium) (tiam eble ja estus "Ĝamuo kaj Kaŝmiro (unia teritorio)"). --Tlustulimu (diskuto) 18:33, 5 sep. 2022 (UTC)
Por: se mi bone komprenas, ke la propono estas 1) krei novan artikolon pri la nova unia teritorio kaj 2) alinomi la jaman artikolon, por ke ĝi temu nur pri la eksa ŝtato. Arbarulo (diskuto) 03:35, 6 sep. 2022 (UTC)
Ŝablono:Smn[redakti fonton]
Mi ĵus trovis la ŝablonon {{Smn}} kaj konstatis, ke ĝia titolo kolizias kun la lingva kodo de Anar-samea lingvo. Do, kion fari? Ni havas du eblojn:
- Ŝanĝi la titolon de la ĵus menciita ŝablono al io alia.
- Ŝanĝi la nomskemon de la lingvoindikaj ŝablonoj sen la prefiksoj "lang-" kaj "flag-".
Ŝajnas al mi, ke la dua varianto estus eĉ pli taŭga, ĉar jam kelkfoje okazis tia sufiĉe ĝena kolizio de lingva mallongigo kun ŝablona titolo. Kun prefikso (eble "ref-", ĉar tio jam ekzistas kiel alidirektilo, ekz. {{ref-de}} al {{de}}) tio ne okazus. - Ĉu eble estas alia ideo? Amike --Tlustulimu (diskuto) 12:23, 24 sep. 2022 (UTC)
- Tri ebloj:
- (plej bona) forigi la 440 ... 8'000 unuopajn ŝablonojn por unuopaj lingvoj, kaj havigi unu ŝablonon kun lingvokodo kiel parametro anstataŭe
- ŝanĝi la nomskemon de la lingvoindikaj ŝablonoj
- (plej malbona) ŝanĝi la titolon de la ĵus menciita ŝablono
- Taylor 49 (diskuto) 04:43, 7 okt. 2022 (UTC)
Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Enkonduko -> Ŝablono:Forigendaj artikoloj[redakti fonton]
Sama nomspaco kiel Ŝablono:Forigendaj artikoloj/arkivoj. Taylor 49 (diskuto) 17:41, 23 okt. 2022 (UTC)
Uzo de energio en la socio -> Energia industrio[redakti fonton]
- Uzo de energio en la socio -> Energia industrio aŭ Prienergia industrio. Taylor 49 (diskuto) 23:37, 21 nov. 2022 (UTC)
Komento: Kara Taylor 49 - Bedaŭrinde, la esprimo "enerigia industrio", kiun vi proponas estus misgvida kaj probable pensigus unuavice ne pri la senco, kiun vi celas, sed la sencon, kiun difinas kaj ilustras, ekzemple, la artikolo de la reta PIV:
- energia. Posedanta, elmontranta energion: mi ne povas trovi sufiĉe energiajn vortojn, por esprimi mian malaprobon (Z); energia dediĉo; energia kaj senlaca laborado (Z); ne sufiĉe energia policestro (Z); la unua kaj la plej energia pioniro (Z).
- Amike, -Filozofo (diskuto) 01:36, 29 nov. 2022 (UTC)
Komento: Kara Filozofo, vi pravas ke PIV difinas nur unu signifon, alian ol mi celas. Tamen, la signifo "rilata al energio aŭ provizado de energio" estas multe uzata en la tekstaro. Ekzemple, la vortgrupo "energia sendependeco" donas 7 trafojn, kaj temas pri "mia" signifo, ne signifo laŭ PIV. PIV ne estas sankta. Taylor 49 (diskuto) 18:43, 3 dec. 2022 (UTC)
- Kara Taylor 49 - Por eviti dubindecon kaj (ofte komikan) miskomprenadon oni havas aliajn rimedojn. Ekzemple, anstataŭ proksimume same ambigua adjektivo "varma" oni uzas kunmetaĵojn: vidu vikipediajn artikolojn Varmoradiado, Varmokondukto, Varmokapacito,Varmoizolado, Varmopumpilo ktp. -Filozofo (diskuto)
Por: Kaj mi kredas ke la citita alia signifo de "energia" estas ambiguiga nur teorie – en praktiko oni ja senprobleme komprenas ke temas pri "industrio pri energio", kaj ne pri "forta industrio". - Sincere, Moldur (diskuto) 20:17, 3 dec. 2022 (UTC)
Komento: La nuna artikolo subsumigas ankaŭ la "kolektadon kaj distribuadon de brulligno, kies uzo, por kuirado kaj hejtado, estas aparte ofta en pli malriĉaj landoj" kaj nomas ĝin ankaŭ formo de industrio, kvankam laŭ mi la kolektado de ligno por propra forno ne nomeblas "industrio". Pro tio ekestis la nomigo Uzo de energio en la socio. Sed multaj landoj, en kiuj aparte redaktatas Vikipedio, estas tiom forte industriigitaj, ke mi ne kontraŭas alidirektigon al artikolo Energia industrio. ThomasPusch (diskuto) 10:42, 1 jan. 2023 (UTC)
Kategorio:Landformoj => Kategorio:Terformoj, Landformo => Terformo[redakti fonton]
Nun ekzistas malgranda Kategorio:Landformoj kaj granda Kategorio:Terformoj, antaŭe ankaŭ Kategorio:Terenformoj ..., kiuj mi alinomis al Terformoj. Ankaŭ ekzistas artikolo (ĝermo) Landformo, sed ne ekzistas Terformo. Mi proponas uzi nur vorto Terformo. LiMr (diskuto) 12:12, 6 dec. 2022 (UTC)
Komento: Mi metis en la liston de Alinomendaj artikoloj la du kategoriojn Kategorio:Landformoj kaj Kategorio:Terformoj.--DidCORN (diskuto) 18:46, 11 dec. 2022 (UTC)
Por: Terformo, ĉar tiu ne koncernas la Landoj mem.--DidCORN (diskuto) 18:51, 11 dec. 2022 (UTC)
Farite-Pri Terformo. Kategorio:Landformoj kaj Kategorio:Terformoj estas kunigendaj. Vd en Vikipedio:Kunigendaj artikoloj,--DidCORN (diskuto) 17:25, 8 jan. 2023 (UTC)
Wabi-sabi => Ŭabi-sabi -> Vabi-sabi -> Vabisabio[redakti fonton]
Mi pensas ke ŭabi-sabi estas pli esperanta traduko Dek Mil Lagoj (diskuto) 13:19, 9 dec. 2022 (UTC)
Por: Vabi-sabi aux Vabisabio. Litero "Ŭ" ne aperu cxe komenco de vorto. Taylor 49 (diskuto) 20:11, 9 dec. 2022 (UTC)
Komento: La taŭga unua fonemo por ia ajn (plena aŭ neplena) esperantigo estas sendube /v/. Tamen miaopinie preferindas plena esperantigo "Vabisabio", ĉar, kiam oni ekuzas vorton en Esperanto, oni nature bezonas pluderivaĵojn ("vabisabia", "vabisabieco" ktp) - unuvorte mia argumento estas sama kiel tiu, kiu kondukis al preferindeco de, ekzemple, Vaŝingtono (formo oficiala kaj eĉ Fundamenta!) kaj la treege analoga Vasabio.
- Pliajn klarigojn pri subtilaĵoj de esperantigado vidu la koncernan akademian rekomendon . Amike, -Filozofo (diskuto) 20:04, 9 dec. 2022 (UTC)
Por: Vabisabio -Filozofo (diskuto) 20:04, 9 dec. 2022 (UTC).
Komento: Ŝajnas al mi, ke vasabio ne estas analoga, ĉar tie unu el la etimoj estas Wasabia, dum ĉi tie la etimo estas nur ŭabi-sabi. Normale oni anstataŭigas finan vokalon per O, do ricevas: vasabio kaj vabisabo (ne vabisabio). Finan vokalon oni ĝenerale konservas, nur se ĝi necesas por distingi la novan vorton de alia vorto. En Esperanto jam tro multaj vortoj finiĝas per -io; oni evitu tion, kiam eblas. Mi simile argumentus, ke estu origamo, same kiel la vortoj cunamo kaj hibaĉo ne finiĝas per teda -io. Tamen, mi ne estas konvinkita, ke necesas esperantigi la japanan vorton ŭabi-sabi; eble sufiĉas la transskribo. Lingvano (diskuto) 19:38, 11 dec. 2022 (UTC)
Komento: Mi ne komprenas kial la formo "Vabisabio" ne taŭgas: ĝi estas analoga al aliaj similsonaj esperantigoj (vasabio, suŝio, haŝio), kaj - eble pli grave - ĝi konservas la evidente intencan internan rimon de la origina japana formo kaj de neplena esperantigo vabi-sabi. Estas klare, ke tia resona rimeco estas parto de la ĉarmo de tiu formo. Kial do ni forĵetu ĝin? Amike, -Filozofo (diskuto) 23:17, 12 dec. 2022 (UTC)
Komento: Oni trovas la vortojn (wabi, sabi) jam en la Enciklopedieto Japana de T. Nakamura en 1964- Mi citas el sub la kapvorto ĉanojo (t.e. la Japana te-ceremonio):
![]() |
|
- Do, en tiu verko oni parolas pri ŭabio kaj sabio nur aparte, ne kombinite kiel estetika koncepto aŭ nomo de stilo aŭ skolo. Estus malutile forĵeti la finan vokalon i, se oni volas esperantigi la kunmetaĵon kaj ne nur pro la klara interna rimo, kiu difinas la tutan fizionomion de la vorto.
- Pri la vortkomenca ŭ mi ne samopinias kun la verkinto de la Enciklopedieto, sed skribus simple vabio. Tio neniel perdigus ion, ĉar en la Japana ne ekzistas la distingo w/v.
- Do. oni elektu uzi aŭ la Japanan formon en ties kutima latinliterigo wabi-sabi aŭ tut-esperantigu la vorton kiel vabi-sabio. Mi tamen preferus titoli la artikolon kaj uzi en ĝi unuavice iun kunmeton, ekz. vabi-sabi-estetiko, vabi-sabi-filozofio, vabi-sabi-skolo, aŭ simile. Kompreneble, ĉiam eblas vabi-sabia, vabi-sabieco, vabi-sabio. --Surfo 15:59, 14 dec. 2022 (UTC)
Komento: Ĉu konsentite ŝovi la vorton al esperantigita formo vabi-sabio??? Pro la meza streketo ja ankoraŭ diveneblas la origina rimo, kiun Lingvano ne volas tute perdigi, kaj la propono de Surfo provi uzi la vorton unuavice en kunmetoj kiel vabi-sabi-estetiko, vabi-sabi-filozofio, vabi-sabi-skolo, aŭ simile ankaŭ ŝajnas al mi bonvola kompromiso... Atenti ke ankoraŭ bonus adapti la tekston, por ke en ĝi videblu la rezonoj. Utilus ankaŭ kopii tiun tutan ĉapitron en la diskutpaĝon. ThomasPusch (diskuto) 09:38, 1 jan. 2023 (UTC)
Dividita fonto -> Kunhavigita fonto -> Programaro kun fontaliro -> Mikrosofta programaro kun fontaliro -> Mikrosofta programaro kun kunhavigita fonto[redakti fonton]
Dividita fonto -> Kunhavigita fonto Ne temas pri inverso de multiplikado. Taylor 49 (diskuto) 19:57, 14 dec. 2022 (UTC)
- Eble Mikrosofta programaro kun fontaliro aŭ Mikrosofta programaro kun kunhavigita fonto. Taylor 49 (diskuto) 15:25, 17 dec. 2022 (UTC)
Kontraŭ: Ĉar dividi havas ankaŭ laŭ ReVo la signifon utilizatan en la titolo: Ricevi, preni ĉiu sian parton el komuna tuto.--DidCORN (diskuto) 18:49, 15 dec. 2022 (UTC)
Komento: RV: La ekzemplo estas malbona. Krom tio, ne temas pri dispecigo. Se vi kunhavigas (laŭleĝe aŭ kontraŭleĝe) iun sondosieron konservita en via komputilo, vi daŭre havas la tuton. La vorto "kunhavigi" multe pli bonas en Esperanto, malgraŭ ke ĝi ne disponeblas en la sveda.
angla sveda Esperanto ----- ----- --------- divide dividera, dela dividi share dela kunhavigi
- Krom tio, la artikolo temas sole pri Makrosofto. Tion nepras mencii. Taylor 49 (diskuto) 15:25, 17 dec. 2022 (UTC)
Por: Certe, dividita fonto estas fuŝa mistraduko el la angla. Sed eble oni povus elpensi ion pli bonan ol kunhavigita fonto. Lingvano (diskuto) 19:19, 15 dec. 2022 (UTC)
Komento: Karaj - Mi rigardis la koncernan artikolon en pluraj lingvoj. La esenco de la artikolo ne estas fonto(teksto) de programaro, sed iniciato de Mikrosofto pri la skemo de provizado de programaro tiamaniera, ke oni povu laŭbezone inspekti ĝian fonto(teksto)n. Temas do, laŭsence, pri Iniciato pri provizado de programaro kun fontaliro. Se oni volas koncizigi tion ĝis kerna nocio, mi proponas la titolon Programaro kun fontaliro. Kion vi opinias pri tio ĉi? Amike, -Filozofo (diskuto) 01:48, 16 dec. 2022 (UTC)
Komento: Kun fontaliro estas multe pli bona ol kun kunhavigita fonto! Lingvano (diskuto) 16:36, 17 dec. 2022 (UTC)
Komento: Karaj, mi trovis en ReVo, ke la traduko de la angla share en tiu konteksto estas kunuzi. Tamen anstataŭ harfendi pri titoloj, mi preferus plibonigi la enhavojn de artikoloj mem.--DidCORN (diskuto) 18:20, 19 dec. 2022 (UTC)
Komento: Malgraŭ la kontribuo de ReVo, principe ĝusta, ŝajnas al mi ke la titola propono programaro kun fontaliro pli facile kompreneblas ol konstruigebla propono kunuzita fonto aŭ kunuzita programaro. Ĉu estas konsento ke mi ŝovas la tekston al la propono de Filozofo kaj Lingvano? ThomasPusch (diskuto) 09:25, 1 jan. 2023 (UTC)
Kabprovinco => Kablando[redakti fonton]
La nura nomo registrata en PIV estas «Kablando». En la Tekstaro:
- Kabprovinco: 0 trafoj (neniam!)
- Kablando: 3 trafoj. --Super nabla (diskuto) 19:03, 19 dec. 2022 (UTC)
Komento: Strange! Mi ŝatus scii, de kie PIV prenis la nomon Kablando. En aliaj lingvoj estas vorto simila al provinco. Lingvano (diskuto) 09:53, 20 dec. 2022 (UTC)
Por: Tiu kabo estas la kabo por antonomazio ekde la tempo de la portugalaj esploroj. Tiaj estas ampleksa koncepto ĉe Kablando, Kaburbo, kabnavigado, kabvojo ktp. Kabprovinco estus tro restrikta koncepto se provinco iĝas distrikto, regiono, ktp., kaj krome estas pli longa vorto.--kani (diskuto) 01:59, 11 feb. 2023 (UTC)
Krimliteraturo -> Krimromano[redakti fonton]
Necesas ĉar temas pri romanoj kiel en aliaj lingvoj. Aliaj ebloj estus Policromano kaj Detektivromano, ĉar ne ĉiam temas pri polico. Poste eblos reredakti, fakte apenaŭ estas nun redakto, nur listo.--kani (diskuto) 22:54, 25 feb. 2021 (UTC)
Por: .--DidCORN (diskuto) 19:54, 15 nov. 2022 (UTC)
Komento: La listo enhavas ankaŭ novelojn, kaj Arthur Conan Doyle estas konata pro noveloj. Lingvano (diskuto) 08:30, 16 nov. 2022 (UTC)
Komento: En nia artkolo pri Arthur Conan Doyle estas skribita, ke li estas verkisto de kriromanoj kaj ne nur, mi do metis lin ankaŭ en la listo de novelistoj. DidCORN (diskuto) 10:17, 19 nov. 2022 (UTC)
Komento: Preskaŭ du jarojn poste ĉio restas senmove.
Kontraŭ: Pli bone kunigu kun Krimfikcio. Taylor 49 (diskuto) 16:33, 24 dec. 2022 (UTC)
Ne farite.-DidCORN (diskuto) 20:41, 6 jun. 2023 (UTC)
Arĥeologia Servo de Barato => ? Arĥeologia katastro de Barato[redakti fonton]
Min ne multe konvinkas la vorto «Servo» por traduki la anglan «Survey», sed mi povus erari. Verŝajne Survey estas «katastro» Esperante ...? Mi ne certas. — Super nabla (diskuto) 00:10, 31 dec. 2022 (UTC)
Katastro ne estas ĝusta: tio rilatus al mezurado por impostado. Ne necesas traduki la anglan vorton: ankaŭ la hindia vorto estas aŭtoritata. En la hispana kaj la portugala Vikipedioj estas vorto simila al servo. En la rusa Vikipedio estas управление, kiu eble estas tradukebla per administrejo. Mia propono: Barata Arĥeologia Administrejo. Lingvano (diskuto) 16:09, 31 dec. 2022 (UTC)
Udupi => Udupo[redakti fonton]
Kialo: Esperantigo de la nomo de ĉi tiu urbego. —Super nabla (diskuto) 17:46, 31 dec. 2022 (UTC)
- provizore
Kontraŭ: laŭ la suba klariga teksto. ThomasPusch (diskuto) 09:15, 1 jan. 2023 (UTC)
Ne farite — Super nabla (diskuto) 16:54, 3 jan. 2023 (UTC)
Mohandas Karamchand Gandhi => Mohandas Karamĉand Gandi[redakti fonton]
Kialo: Esperantigo de la nomo. Bv. rimarki, ke la Esperantigo *«Gandhio» estas erara. Korekta esperantigo povus esti «Gando» aŭ «Gandio». Fakte, 'dh' ne estas du apartaj sonoj, sed estas ununura sono en la barataj lingvoj (mi ne estas lingvisto, sed en ne-teknikaj termoj, la hindia kaj aliaj lingvoj en Barato havas malsamajn "versiojn" de la litero 'D', kaj 'DH' estas unu el ĉi-versioj). Krome, mi ne konas lingvojn en kiu oni prononcas la literon 'H' en la nomo de Gandi. Bv. ankaŭ rigardi la paĝon Esperantigo_de_vortoj_el_sanskrita_fonto#Konsonantoj: (Ĉar konsonantaj paroj d [d̪], ḍ [ɖ] kaj t [t̪], ṭ [ʈ] estas homofonoj en Esperanto, ili iĝas d kaj t respektive). Bonŝance la erara versio *«Gandhio» ne aperas en PIV kaj en la Tekstaro ... Amike, —Super nabla (diskuto) 20:04, 31 dec. 2022 (UTC)
- provizore
Kontraŭ: laŭ la suba klariga teksto. ThomasPusch (diskuto) 09:14, 1 jan. 2023 (UTC)
Ne farite — Super nabla (diskuto) 16:54, 3 jan. 2023 (UTC)
Kannauj => Kanoĝo[redakti fonton]
Kialo: eble indas esperantigi la nomon, ĉar estas antikva urbo kun longa historio kaj, tiamaniere, la nomo estas ankaŭ facile legebla por homoj kiuj ne konas la hindian. Mi proponas la O-finaĵon. —Super nabla (diskuto) 20:20, 31 dec. 2022 (UTC)
- provizore
Kontraŭ: laŭ la suba klariga teksto. ThomasPusch (diskuto) 09:14, 1 jan. 2023 (UTC)
Ne farite — Super nabla (diskuto) 16:54, 3 jan. 2023 (UTC)
Pri la lastaj proponoj pri esperantigoj de vortoj el Barato / Bangladeŝo / Pakistano[redakti fonton]
Pri ĉiuj kromaj proponoj plene esperantigi vortojn el sanskrita, hindia, guĝarata, urdua ktp fontoj: kvankam mi plene komprenas la deziron havi plenajn esperantlingvajn nomojn, subkomprenante ke la ĝisnunaj latinlingvaj formoj estas influitaj de la gramatiko de la kolonia angla lingvo oficiala ĝis 1945 kaj praktike grava ankoraŭ nun, mi volus bremsi la proponojn (al kiuj ankoraŭ eblus aldoni multajn pliajn pri jam verkitaj aŭ ankoraŭ verkotaj tekstoj): tute klaras ke se vorto havas esperantlingvan gramatikan finaĵon, ĝi devas esti tute esperanta. Tamen estus trompo nun simple al ĉiu nacilingva nomo aldoni o-finaĵon kaj tiam diri: jen! Por fremdaj vortoj el nelatinliteraj fontoj estas pli probleme scii ĝis kiu grado permesi plenan esperantigon, ĉar klaras ke estus konfuzo se ĉiu vilaĝo kun vikipedia nomo ricevus propran esperantan nomon simple elpensitan de iu vikipediano. Kaj tio ne limiĝus al vortoj origine nelatinliteraj. Ekzemple la tri paĝoj pri polaj vilaĝoj nomataj Dzierżążno jam havas la ĝustan finaĵon, kiu nun estas simple hazarda litero en la pola, sed se oni miskomprenus tion esperanta o-finaĵo, tuj estus la bezono ŝanĝi la parton antaŭ tio al Esperanto. Iam oni esprimis ke en vikipedio nur permeseblas esperantigi loknomojn de internacie rekonitaj ĉefurboj kaj grandegaj metropoloj, kiel Novjorko, sed al loka patrioto kompreneble ankaŭ malgrandaj loĝlokoj aspektas metropoloj, kaj estas (internacie rekonitaj) ĉefurboj de komunumo/municipo/valo aŭ insuleto (kaj en Barato, kiel ĉiu scias, ekzistas multegaj urboj kun multaj loĝantoj, kiuj klare estas pli ol vilaĝo, sed tamen ne nacia ĉefurbo). Pri Gandhi, kies anglalingva formo estas multe uzata ankaŭ en la esperanta literaturo, prave ĉar li pasigis multajn jarojn ekster la hindia subkontinento en anglalingvaj landoj kie oni kompreneble uzis lian anglan nomon, mi pensas ke estas problemo nun simple postuli ke laŭ nia paĝo pri esperantigo de vortoj el sanskrita fonto ĉiuj esperantaj referencoj estas eraraj. Vikipedio kiel baza ideo devas apogiĝi je eksteraj fontoj, kaj problemas nomi ĉiujn eksterajn fontojn eraraj. Sed krom pri Gandhi, en normalaj kazoj kutime komplete mankas esperantlingvaj eksteraj fontoj. Mi proponas baze lasi la artikolojn kiel ili estas nun, kaj interkonsenti pri esperanta latinliterigo aŭ plena esperantigo kun o-finaĵo nur kiam noteblas almenaŭ unu ekstera referenco el vortaroj, literaturo aŭ disvastigita ĵurnalisma teksto pri tia esperanta formo, kaj ne troveblas multe pli da tiaj esperantaj eksteraj referencoj kiuj ne uzas esperantigitan formon, sed formon de alia loke oficiala latinliterigo. Laŭ tiu limigo la polaj vilaĝoj nomataj Dzierżążno eterne restos kiel ili estas nun, krom se Monato nun ampleksege ekraportus pri ili, uzante kaprican esperantlingvigon por ilia nomo, kaj Gandhi tendence ankaŭ ne ŝanĝas sian nomon, kvankam ekzistas eksteraj fontoj uzantaj la esperantigon Mohatmo Gandhio (tio prave menciiĝu komence de la teksto), kaj ankaŭ ĝustas la asertoj ke laŭ latinliterigaj reguloj tiuj eksteraj fontoj eraras kaj devus esti Gandio aŭ Gandi. Unua nivelo de subŝtatoj de nacia ŝtato en vikipedio rajtas havi esperantan nomon: mi nun ne proponas revizii ĉiuj nomojn rilatajn al Barato kaj ŝanĝi ilin al angla formo! Sed pri novaj alinomigoj al esperantlingvaj formoj mi tendence postulas baziĝon je eksteraj fontoj. Ĉu tio estas tolerebla kompromiso? ThomasPusch (diskuto) 09:08, 1 jan. 2023 (UTC)
- PS: Speciala kazo estas, se oni jam malkonsekvence ekesperantigis vorton nur duone, kiel Prithviraj Ĉaŭhan => Pritvi-raĝo Ĉaŭhan. Tiam enordas kompletigi la esperantigon, ĉar duone esperanta duone neesperanta vorto estas tre malbona hibrido. ThomasPusch (diskuto) 09:08, 1 jan. 2023 (UTC)
Komento: Ĉaŭ @ThomasPusch. Mi plejparte komprenas kaj ankaŭ rekonas la valoron de via vidpunkto. En la kazo de Gandhi, temas plejparte pri transskribo el la guĝarata/hindia, kaj ne pri vera Esperantigo de la nomo. Mi daŭre opinias, ke en tiu kazo estu pli utile uzi la Esperantan skribmanieron «Mohandas Karamĉand Gandi», kiu estus legebla kaj komprenebla por ĉiuj. Se ni nepre devas uzi ne-esperantan transskribon, mi proponas, ke ni ekde nun uzos la IAST-an skribmanieron «Mohanadāsa Karamacanda Gāṃdhī» (el la hindia) aŭ «Mohanadāsa Karamacaṃda Gāṃdhī» (el la guĝarata); la alia angla nomo povas resti kiel alidirekto aŭ aperi en la enkonduko, kiam necese. Fakte, laŭ mia opinio, ne sencas skribi la baratajn nomojn kun la angla alfabeto. Aliaj ~7000 lingvoj ekzistas en la mondo, krom la tre fama angla lingvo. Kion vi opinias? Ni atendu ankaŭ la opiniojn de kelkaj aliaj Vikipedianoj. Amike, —Super nabla (diskuto) 12:30, 1 jan. 2023 (UTC)
- Mi jes ja komprenas la kialojn rekte latinliterigi aŭ esperantigi guĝaratan vorton. Sed kiel mi skribis, Gandhi longe vivis en aliaj partoj de la brita imperio kaj sendube uzis sian anglan nomon. Vidu, jen estas lia propra subskribo je nomo Gandhi. Kaj la esperanta literaturo de la 20-a jarcento uzas aŭ la esperantigon Mahatmo Gandhio aŭ la kutiman (kvankam ne pasportan) anglan nomon Mahatma Gandhi. Ne eblas instrui nun, kiel li subskribu siajn leterojn laŭ literumo de vikipedia paĝo el la 21-a jarcento, kaj ankaŭ ne eblas ĝustigi la esperantan literaturon de la 20-a jarcento. Kvankam vi enhave kompreneble pravas, estas tiel, ke la eksteraj fontoj indikas alian vortumon. Se vi aŭ iu en 2023 verkos grandan esperantlingvan libron pri li je nova literumo, kiu grandioze vendiĝos fine de la jaro, kiam ĝi kompostiĝis, presiĝis, alvenis en la diversaj libroservoj, ricevis recenzojn kaj anonce privarbiĝis en la esperantaj gazetoj, tiam ni povas revizii la juĝon, sed nun necesas simple konstati, ke la celo de vikipedio estas reflekti la mondon kun sia literaturo kaj amaskomunikiloj tia kia ĝi estas, kaj principe ne inventi novaĵojn en vikipediaj paĝoj. En Esperanto foje ekzistas la lukso, ke simple ekstere en la mondo ankoraŭ estas tute neniuj esperantlingvaj referencoj pri temo, tiam oni estas pli libera diskuti pri vortumoj, sed se jam estas referencoj, kaj ili ne estas tiaj kiaj ni nun volus ke ili estu, tiam simple estas tiel. La subskribo de Gandhi mem pli gravas ol nia teoriumado nun. ThomasPusch (diskuto) 15:36, 1 jan. 2023 (UTC)
- Mi plene konsentas kun ThomasPusch. La normale uzata nomo en Esperanto estas Gandhi – tion atestas interalie ankaŭ "Vivo de Gandhi (libro)" kaj ankaŭ la tie citita recenzo. En Vikipedio ni pro tio ja uzas tiun formon. Vikipedio ĉiam sekvu la normalan, establiĝintan lingvaĵon, ne ekuzu iujn strangaĵojn, kiuj devias de la cetera Esperantujo. Ni ankaŭ ne inventu iujn esperantigojn, sed nur uzas esperantigojn kiuj jam ekzistas en fonta literaturo. (Ebla escepto povus esti tute evidentaj kaj sen-kontroversaj esperantigoj en iuj esceptaj unuopaj kazoj.) - Moldur (diskuto) 16:52, 1 jan. 2023 (UTC)
- Mi jes ja komprenas la kialojn rekte latinliterigi aŭ esperantigi guĝaratan vorton. Sed kiel mi skribis, Gandhi longe vivis en aliaj partoj de la brita imperio kaj sendube uzis sian anglan nomon. Vidu, jen estas lia propra subskribo je nomo Gandhi. Kaj la esperanta literaturo de la 20-a jarcento uzas aŭ la esperantigon Mahatmo Gandhio aŭ la kutiman (kvankam ne pasportan) anglan nomon Mahatma Gandhi. Ne eblas instrui nun, kiel li subskribu siajn leterojn laŭ literumo de vikipedia paĝo el la 21-a jarcento, kaj ankaŭ ne eblas ĝustigi la esperantan literaturon de la 20-a jarcento. Kvankam vi enhave kompreneble pravas, estas tiel, ke la eksteraj fontoj indikas alian vortumon. Se vi aŭ iu en 2023 verkos grandan esperantlingvan libron pri li je nova literumo, kiu grandioze vendiĝos fine de la jaro, kiam ĝi kompostiĝis, presiĝis, alvenis en la diversaj libroservoj, ricevis recenzojn kaj anonce privarbiĝis en la esperantaj gazetoj, tiam ni povas revizii la juĝon, sed nun necesas simple konstati, ke la celo de vikipedio estas reflekti la mondon kun sia literaturo kaj amaskomunikiloj tia kia ĝi estas, kaj principe ne inventi novaĵojn en vikipediaj paĝoj. En Esperanto foje ekzistas la lukso, ke simple ekstere en la mondo ankoraŭ estas tute neniuj esperantlingvaj referencoj pri temo, tiam oni estas pli libera diskuti pri vortumoj, sed se jam estas referencoj, kaj ili ne estas tiaj kiaj ni nun volus ke ili estu, tiam simple estas tiel. La subskribo de Gandhi mem pli gravas ol nia teoriumado nun. ThomasPusch (diskuto) 15:36, 1 jan. 2023 (UTC)
Komento: mi (tre) forte malkonsentas kun la lastaj komentoj, kaj intime mi malĝŭas, ĉar ĉi tiu simpla, kvankam grava, afero ne estas agnoskata. Mi neniam diris ke la nomo «Gandhi» ne ekzistas! Fakte, tiu estas la nomo laŭ la angla skribmaniero, kaj plejparte de la libroj estas hodiaŭ verkataj en la angla pro la tutmondiĝo, do certe se oni serĉas Gugle «Gandhi», oni vidas, ke ĝi estas la plej ofta angla nomo. Tamen, nomoj ofte ŝanĝas de unu lingvo al la alia: mi estas "Francisko" en Esperantujo, kaj mi iĝas "Francisco" kiam mi iras al Sudameriko, kaj en mia familio mi uzas eĉ alian nomon. La IAST, kiel la nomo mem sugestas, estas internacia skribmaniero (la 'I' signifas ekzakte "internacian") kaj oficiala alfabeto uzata eĉ fare de hindologoj, ne strangaĵo! La fakto ke ekzistas verkistoj kiuj uzis la angla-stilan nomon eĉ en Esperantujo estas certe malpli grava. Mi volas memorigi, ke nia estas internacia lingvo, kaj devas sekvi internaciajn kaj neŭtralajn regulojn pri transskribo de nomoj. Ni povis elekti unu inter (A) la Esperanta transskribo, kaj (B) internacie rekonata skribmaniero (la IAST-an), sed fine ni decidis skribi la nomon de la plej konata baratano en la angla lingvo. Bedaŭrinde ŝajnas, ke mia vidpunkto estas minoritata, do nenio ŝanĝiĝos en tiu paĝo. —Super nabla (diskuto) 18:14, 1 jan. 2023 (UTC)
Ne farite — Super nabla (diskuto) 16:54, 3 jan. 2023 (UTC)
Aktivaj (de 2023)[redakti fonton]
Ĝai Hind => Ĝaj Hind[redakti fonton]
Mi komprenis, ke mi faris eraron pri transskribo el la hindia en Esperanton. Bv. rigardi: Esperantigo_de_vortoj_el_sanskrita_fonto#j_→_ĝ,_y_→_j. Mi faris tion fonetikan eraron ĉar mi sekvis la (ĥaosan, laŭ mia opinio tre malfacilan por mi) nacian transskribon de la Barata registaro, anstataŭ ol uzi la IAST-an, kiu estas internacia (kaj pli regulara). Ĉu «Ĝaj» kun 'J' estas ĝusta, laŭ vi? Amike, — Super nabla (diskuto) 16:26, 3 jan. 2023 (UTC)
Komento: (se vi preferas, ni uzos anstataŭe la titolon «Jai Hind», kaj ni skribos la prononcon «Ĝaj Hind» en la enkonduko). — Super nabla (diskuto) 13:25, 4 jan. 2023 (UTC)
Mazar-e-Kaid => Mazar-e-Kajd[redakti fonton]
Mi suspektas, ke ankaŭ en tiu kazo la pli korekta litero estu la 'J'. Fakte la IAST-a transskribo estas «maja़āra-e-ka़āyada». (Vidu supre). Ĉu tiu transskribo estas ĝusta? — Super nabla (diskuto) 16:42, 3 jan. 2023 (UTC)
Maratha Imperio => Marata Imperio[redakti fonton]
Kialo: Malbona esperantigo. — Super nabla (diskuto) 10:11, 5 jan. 2023 (UTC)
Komento: Bv. administrantoj alinomi la paĝon. — Super nabla (diskuto) 22:27, 27 jan. 2023 (UTC)
Por: --kani (diskuto) 14:37, 29 jan. 2023 (UTC)
Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:24, 21 maj. 2023 (UTC)
Tibeto => Aŭtonoma regiono Tibeto => Tibeto (ĉina provinco) => Tibeto (provinco de Ĉinio)[redakti fonton]
La paĝo kiun ni jam havas en la Esperanta Vikipedio temas pri Tibeto el politika vidpunkto (t.e., la politika regiono administrata fare de Ĉinio). Ni ankoraŭ malhavas en Esperanto la paĝon pri Tibeto el geografia kaj kultura vidpunkto (tiu paĝo estas eble eĉ pli grava ol la alia). Mi proponas tuj ŝanĝi la nomon, por ke ni povu separi la "du Tibetojn". —Super nabla (diskuto) 23:20, 16 jan. 2023 (UTC)
Por: RG72 (diskuto) 04:24, 18 jan. 2023 (UTC)
Por: DidCORN (diskuto) 18:36, 14 mar. 2023 (UTC)
Komento: Mi ne havas la rajton por alinomi. Bonvolu administrantoj alinomi la paĝon. — Super nabla (diskuto) 10:35, 16 mar. 2023 (UTC)
{por} "Tibeto (ĉina provinco)"(kontraŭ "Aŭtonoma regiono") 2008-07-16T13:07:03 Tlustulimu diskuto kontribuoj protektis la paĝon Tibeto (eviti vandalismon [edit=autoconfirmed:move=sysop]) Ni nepre havu paĝon pri ordinara Tibeto. Taylor 49 (diskuto) 20:33, 21 maj. 2023 (UTC)Komento: Du eblaj problemetoj: 1. Eble estu (formale) "provinco de Ĉinio" anstataŭ "ĉina provinco". 2. Kvankam ĉe la sama nivelo kiel provinco, Tibeto estas "aŭtonoma regiono", ne "provinco". Do eble estu Tibeto (aŭtonoma regiono de Ĉinio)? Lingvano (diskuto) 07:20, 22 maj. 2023 (UTC)
Por: "Tibeto (provinco de Ĉinio)". La vorto "aŭtonoma" malutilas kaj misgvidas. Kaj "provinco" estas pli bona vorto por "formala parto de ŝtato kun precize difinitaj limoj", same kiel Balio (provinco) Taylor 49 (diskuto) 14:38, 22 maj. 2023 (UTC)
Komento: Tamen, laŭ mia kompreno, en la ĉinaj nomoj oni distingas inter la 22/23 省 (provincoj) kaj la 5 自治区 (aŭtonomaj regionoj). En aliaj Vikipedioj oni ne nomas la aŭtonomojn regionojn provincoj, ĉu? (Mi tamen ne esploris detale kaj ne multe scias pri Ĉinio.) Lingvano (diskuto) 18:32, 22 maj. 2023 (UTC)
Kronvirusa pandemio de 2019-2022 => Kronvirusa pandemio => Pandemio de kovimo => Pandemio de KOVIM-19[redakti fonton]
Evidente la tempolimo longe estos neaktuala (almenaŭ la fina). Krome ĝis nun ne okazis aliaj kronvirusaj pandemioj, do indiki ĝian tempon ne necesas. Aliaj vikioj jam faris tiel. RG72 (diskuto) 04:07, 18 jan. 2023 (UTC)
Komento: Ĉaŭ @RG72. Mi konsentas kun la forpelo de la datoj. Mi ne multe ŝatas uzi la terminon «kronvirusa» en tiu titolo, ĉar laŭ mi tiu termino estas tro ĝenerala (ekz., malsama speco de kronviruso estas kaŭzo de la ordinara malvarmumo, kiu estas tre malsama malsano). Mi preferus titolon kiel Pandemio de KOVIM-19, KOVIM-a pandemio aŭ eble Pandemio de la Vuhana kronviruso. Amike, — Super nabla (diskuto) 16:02, 18 jan. 2023 (UTC)
Komento: Ĉar la komunuza vorto "kovimo" (tute analoge al, ekzemple, "aidoso") jam firme establiĝis, mi proponas transiri al lingve oportuna kaj facile legebla kaj rekonebla titolo Pandemio de kovimo. Distinga dato necesos nur se pandemio kaŭzita de kovimo re-okazos. Amike, -Filozofo (diskuto) 18:16, 21 jan. 2023 (UTC)
Por: (laŭ la propono de Filozofo). — Super nabla (diskuto) 07:37, 25 jan. 2023 (UTC)
Komento: Mi preferas la proponon de RG72 Pandemio de KOVIM-19, ĉar povos okazi post pluraj jaroj pandemion de novaj kronvirusoj. Plie tiu titolo konvene jam alidirektas al la artikolo--DidCORN (diskuto) 14:38, 25 jan. 2023 (UTC)
Sindetena: Laŭ mi, ambaŭ Pandemio de KOVIM-19 kaj Pandemio de kovimo taŭgas. Mi ŝatas iom pli la unuan el la du. — Super nabla (diskuto) 22:29, 27 jan. 2023 (UTC)
Por: "Pandemio de kovimo". Ĉiutaga afero, kia ĉi tiu malsano fariĝis, meritas mallongan kaj facilan nomon. Ŝajnas ke "kovimo" estos tiu nomo. Arbarulo (diskuto) 17:07, 7 feb. 2023 (UTC)
Por: "Pandemio de kovimo". Amike, -Filozofo (diskuto) 17:47, 7 feb. 2023 (UTC)
Kontraŭ: "Pandemio de kovim". Kiu "kovim", kiel dirite de Super nabla malvarmumo estas "kovim" (akronimo de "kronvirusa malsano"). Do necesas precizigi kiu kovim estas. Ne estas pro tio ke ĝis nun neniu nova kovim-a pandemio aperis ekde 2019, ke ne aperos alian kovim-a pandemio. Do necesas indiki la daton de ĝia aperinto. Krome oni nomas akronimojn per majuskloj. Estas la kialo laŭ kiu la oficiala nomo rekomendita de UEA estas KOVIM-19 (2020-04-02, « KOVIM-19 kaj minoritatoj: UN en Ĝenevo publikigis en Esperanto mesaĝon de Speciaa Raportisto », Gazetara komuniko de UEA n-ro 860). De longe la taŭga titolo estis proponita kiel pli ĝusta alternativo Pandemio de KOVIM-19 (jam blua).
Por: Pandemio de KOVIM-19 laŭ mia propono kaj tiu de RG72. DidCORN (diskuto) 21:29, 13 feb. 2023 (UTC)
- La radiko kovim- efektive originis de la mallongigo KOVIM-19, (KOronVIrusa Malsano de 2019). Tamen laŭ mia sperto oni ne uzas ĝin kiel sinonimon de "koronvirusa malsano", kaj mi ne pensas, ke oni devas tiel ĝin uzi. Ĝis kiom mi scias, eĉ ne estas risko de konfuzo, ĉar por aliaj koronvirusaj malsanoj kiuj ekzistis antaŭ 2019 neniu uzis mallongigojn kun KOVIM en Esperanto, aŭ kun COVID en la angla. Ekzemple, la anglaj kaj esperantaj nomoj de SARS rilatis al simptomoj, ne al la klasifiko de la kaŭza viruso. Do mi ne vidas kiel problemon, ke la radiko kovim- fariĝis sendependa de la mallongigo KOVIM-19. Certe tio estas pli bona solvo ol uzi rekte la nomon kronviruso kvazaŭ ne estas aliaj k(o)ronvirusoj, kiel oni multe faris en 2020. Arbarulo (diskuto) 02:22, 23 feb. 2023 (UTC)
- Por resuma klarigo: laŭ nuna vortuzo, kiun mi opinias efektive konvena, estas tuta familio da k(o)ronvirusoj (science Coronaviridae), kiuj kaŭzas diversajn k(o)ronvirusajn malsanojn, el kiuj unu subspecio estas la kovimviruso (science SARS-CoV-2), kiu kaŭzas kovimon. Arbarulo (diskuto) 14:29, 23 feb. 2023 (UTC)
Protohistorio de la Proksima Oriento => Neolitika Proksima Oriento[redakti fonton]
Pli unueca titolo kaj sen dubinda protohistorio. RG72 (diskuto) 05:51, 19 jan. 2023 (UTC)
Kontraŭ: Mi kontraŭas la proponon ĉar en la artikolo oni ne temas nur pri Neolitiko, sed ankaŭ pri Paleolitiko, Bronzepoko, ktp. Krome, mi estas el tiuj homoj kiuj opinias, ke la termino «Proksima Oriento» estas evitinda en Esperanto, ĉar ĝi ne estas universala. Proksima al kiu? Por la Ĉinoj la proksima oriento estas Koreio aŭ eble Japanio, dum por la Ĉilianoj la proksima oriento estas Argentino, ktp. Bv. vidi ankaŭ Mezoriento#Kritiko pri eŭropcentrismo. Laŭ mi, Protohistorio de okcidenta Azio estus pli taŭga nomo, sed ankaŭ la nuna nomo sufiĉe bonas. — Super nabla (diskuto) 23:58, 19 jan. 2023 (UTC)
Komento: Se temas pri pluraj epokoj oni povas nomi la artikolon Prahistoria Proksima Oriento, sed certe ne protohistoria. Sed ĉiuj aliaj vikioj ĉi-loke parolas pri neolitiko. RG72 (diskuto) 04:24, 20 jan. 2023 (UTC)
Komento: @RG72, vi pravas. Do mi proponas unu inter Prahistoria okcidenta Azio (mia plej ŝatata titolo) aŭ Prahistoria proksima Oriento. — Super nabla (diskuto) 10:56, 20 jan. 2023 (UTC)
Komento: Fakte Prahistoria proksima Oriento pli kongruas al la enhavo de l'artikolo.-DidCORN (diskuto) 14:18, 15 mar. 2023 (UTC)
Kategorio:Regionoj en Azio => Kategorio:Regionoj de Azio[redakti fonton]
Pli korekta kaj unueca titolo. Same pri Kategorio:Regionoj en Eŭropo kaj aliaj similaj. RG72 (diskuto) 07:37, 19 jan. 2023 (UTC)
Kontraŭ: Mi opinias ke tiu ŝanĝo estas nenecesa. Bv. vidi ekzemple la germanan version de tiu paĝo/kategorio, kies titolo estas «Region in Europa» kaj ne estas «von Europa»; Same okazas en la franca Vikipedio («Région en Europe») kaj en aliaj Vikipedioj. Amike, — Super nabla (diskuto) 00:10, 20 jan. 2023 (UTC)
Ne farite.--DidCORN (diskuto) 11:18, 15 mar. 2023 (UTC)
Rahim Jar Ĥan => Rahim-Jar-Ĥan[redakti fonton]
Mi opinias, ke indas uzi streketojn. — Super nabla (diskuto) 14:22, 20 jan. 2023 (UTC)
- Simila kazo estas, ekzemple, Los-Anĝeleso, kun streketoj. — Super nabla (diskuto) 10:37, 16 mar. 2023 (UTC)
Sikario => pagmurdisto[redakti fonton]
Mi neniam renkontis la vorton "sikario". Ĉu ĝi eĉ ekzistas en Esperanto? Ankaŭ en PIV mi ne trovas ĝin. Pli bone uzu normale kompreneblajn vortojn, eble: dungomurdisto, dungita murdisto, pagita murdisto, aŭ simile, ol provi enkonduki iun novan radikon. - Moldur (diskuto) 16:15, 23 jan. 2023 (UTC)
- Malforte
Kontraŭ: La vorto «sikario» aperas 9 fojojn en la Tekstaro. La unua uzo de la vorto «sikario» datiĝas je 1916 (pli ol unu jarcento antaŭe); ĝi estis uzata en eminentaj verkoj kiel la «Nova Testamento», «Monato», kaj «Le Monde diplomatique». — Super nabla (diskuto) 16:38, 23 jan. 2023 (UTC)
Kontraŭ: : La vorto ja estas en PIV 2020, kaj la koncerna artikolo ŝajne temas aŭ pri la vorto aŭ pri ia historia koncepto, kiun oni priskribas specife per tiu vorto, do alinomi la artikolon estus maloportune. Se oni deziras artikolon pri dungitaj murdistoj pli ĝenerale, pli oportune estus komenci novan artikolon. Lingvano (diskuto) 12:02, 24 jan. 2023 (UTC)
Kontraŭ: : Vidu miajn komentojn en la diskutpaĝo de la artikolo-mem.DidCORN (diskuto) 18:15, 25 jan. 2023 (UTC)
Kontraŭ: La vorto estas en PIV.--kani (diskuto) 14:42, 29 jan. 2023 (UTC)
Ne farite DidCORN (diskuto) 11:19, 15 mar. 2023 (UTC)
Kategorio:Aragonlingvaj verkistoj => Kategorio:Aragonaj verkistoj[redakti fonton]
Neniu lingvo ligita konsideras tion. Tiel ne eblas aldoni la kategorion al Aragonaj verkistoj en aliaj lingvoj (plej granda parto).--kani (diskuto) 14:46, 29 jan. 2023 (UTC)
Komento: Ĉu ni povas konservi tiun ĉi kategorion (pri aragona-parolantoj) kaj aldoni apartan kategorion pri verkistoj kiuj loĝas en (aŭ devenas de) Aragono? — Super nabla (diskuto) 19:35, 29 jan. 2023 (UTC)
Komento: Eblus, sed ĝi restus orfa.--kani (diskuto) 01:26, 30 jan. 2023 (UTC)
Hinduisma templo => Mandiro ?[redakti fonton]
Bonvolu ne kritiki min tro multe pro ĉi tiu propono! Mi neniun volas ĝeni! Mi vidis ke, kvankam ni jam havas apartajn terminojn pri preĝejoj de malsamaj religioj (kirko, moskeo, sinagogo, kaj nun ankaŭ gurdvaro), ni ankoraŭ malhavas terminon por nomi la preĝejojn de hinduismo. Mi opinias, ke estu iom pedante skribi ĉiufoje ĉirkaŭfrazon kiel «hinduisma preĝejo» aŭ similajn kaj, anstataŭe, estus bona ideo trovi apartan terminon ankaŭ por tiu religio. Surbaze de mia kono de Esperanto, tiu termino ankoraŭ ne ekzistas. Kiu estas via opinio? Amike, — Super nabla (diskuto) 22:09, 29 jan. 2023 (UTC)
Kontraŭ: Mi komprenas tion, kion vi celas diri sed miaopinie tiu senfonta esperantigo de mandir (el la sanskrita vorto mandira signifanta templon) devus aperi nur kiel klarigo en la komenco de la artikolo. Ja estas 'malegaleco' la fakto, ke Esperanto enhavas vortojn kiel "kirko" aŭ "moskeo" dum "mandir" simple restas kiel "hinduisma templo", tamen tiun lastan formon mi preferas, ĉar tiaj vortoj estas multe pli helpaj kaj priskribaj ol ekz. "mandiro". Verdire, mi ne sciis kio mandiro estis ĝis mi guglis ĝin (se la vorto aperus sole, mi dirus ke ĝi estas diro de mano, pro la emo fari/analizi kunmetaĵojn en Esperanto), dum "hinduisma templo" tujtuje kompreneblas por ĉiu esperantisto (la ĉefa kaj fina celo de la lingvo: ebligi interkomprenon), kaj ne nur por tiuj, kiuj sci(et)as pri hinduismo. Darkis123 (diskuto) 19:38, 31 jan. 2023 (UTC)
Komento: Dankon, @Darkis123, ĉar vi partoprenis la diskuton. — Super nabla (diskuto) 23:04, 31 jan. 2023 (UTC)
Komento: La vorto «Mandir», inter aliaj, aperas en la anglalingva vortaro de Oksfordo; vidu «mandir noun» — Super nabla (diskuto) 23:07, 31 jan. 2023 (UTC)
Komento: Esperantujo ja kreis en sia tempo la neologismon Barato, kial ne nun Mandiro? Termino, kiu aperas kiel ĉefa titolo en multaj aliaj Vikipedioj. DidCORN (diskuto) 11:32, 15 mar. 2023 (UTC)
Terkultivisto => Agrikulturisto[redakti fonton]
Agrikulturisto okupiĝas ne nur pri terkultivado, sed ankaŭ pri bestobredado ks. La artikolo klare temas pri pli vasta senco, same kiel en la aliaj vikioj. RG72 (diskuto) 01:41, 30 jan. 2023 (UTC)
Por: — Super nabla (diskuto) 20:50, 30 jan. 2023 (UTC)
Por: — DidCORN (diskuto) 15:26, 13 feb. 2023 (UTC)
Komento: bonvolu administrantoj alinomi. — Super nabla (diskuto) 23:17, 15 mar. 2023 (UTC)
Ŝablono:If empty[redakti fonton]
=> Ŝablono:Ĉu malplena => Ŝablono:Se malplena[redakti fonton]
Kialo: esperantigo. — Super nabla (diskuto) 14:51, 5 feb. 2023 (UTC)
Komento: Esperantigi estas bone. Sed kvankam mi ne tute komprenas la funkcion de la ŝablono, do ankaŭ ne tute la signifon de la angla titolo, mi pensas ke "if" ĉi tie signifas "se", ĉu ne? Arbarulo (diskuto) 20:47, 6 feb. 2023 (UTC)
Komento: @Arbarulo, la ŝablono akceptas plurajn argumentojn/parametrojn, taksas ilin en ordo (unu post la alia, do: la unuan, la duan, la trian argumenton, ktp.), kontrolante ĉiufoje ĉu ĉiu el ili estas malplena (t.e., nula). La rezulto de la ŝablono estas la unua ne-malpena argumento. Ekzemple: La rezulto de
{{If empty|||X||Y}}
estasX
(la tria argumento), ĉar tio estas la unua ne-malplena argumento (fakte, ambaŭ la unua kaj la dua argumentoj estas malplenaj) — Super nabla (diskuto) 09:38, 7 feb. 2023 (UTC)- Do, ĉu la ŝablono helpas por ke oni sciu, ĉu argumento estas malplena? Aŭ ĉu ĝi diras kio okazu, se argumento estas malplena? Arbarulo (diskuto) 17:00, 7 feb. 2023 (UTC)
Komento: la ŝablono «trovas» ne-malplenan argumenton. Kelkfoje povas utili, kiam vi volas kontroli serion da opcioj aŭ variabloj kiuj povas esti ne-difinitaj. Ĝin uzas nur programistoj por skribi (aliajn) novajn ŝablonojn. Super nabla (diskuto) 22:28, 7 feb. 2023 (UTC)
Komento: Kolego Arbarulo tute pravas: la ŝablono preskribas tion, kio okazu, se la unua (kaj, laŭ la paŝado de la algoritmo, la tiumomente konsiderata) argumento estas malplena. Kutime, post "Se X" sekvas instrukcio (kiel en tiu ĉi ŝablono) kaj la respondo al "Ĉu X?" estas la duuma "jes" aŭ "ne" (tiel ĉi-okaze ne estas). Tial, konforme al tia lingva konvencio, mi rekomendas ŝanĝi la proponon al "Se malplena". Amike, -Filozofo (diskuto) 17:40, 7 feb. 2023 (UTC)
Komento: Konsiderante la klarigon de Super nabla, pli trafa nomo estus Ŝablono:Unua nemalplena. - Moldur (diskuto) 21:37, 7 feb. 2023 (UTC)
Kontraŭ: :
- la modulo havas saman nomon
- la ŝablono neniam estas vokata rekte el enciklopediaj paĝoj
- mi dubas pri ĝia utilo, ŝajnas temi pri tipa redundaĵo kopiita el angla vikipedio
- PS: "unua nemalplena" aŭ "transsaltu malplenajn" estus pli bona aŭ malpli malbona nomo ol "ĉu malplena" aŭ "se malplena". Taylor 49 (diskuto) 21:56, 7 feb. 2023 (UTC)
Komento: Taylor 49, kvankam ĝi ne estas uzata rekte en encikolpediaj paĝoj, mi opinias ke indas traduki la nomon, por ke la krentoj de aliaj ŝablonoj kiuj uzas
{{If empty}}
povu voki ĝin per Esperanta anstataŭ ol angla nomo. La ŝablono utilas: ĝi estas uzata en la kodo de aliaj ŝablonoj. — Super nabla (diskuto) 22:13, 7 feb. 2023 (UTC)
=> Ŝablono:Unua nemalplena[redakti fonton]
Vidu la diskuton supren. La nomon proponis Moldur. 21:37, 7 feb. 2023 (UTC)