Vikipedio:Eksteraj ligiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La eksteraj ligiloj estas eta listo de retejoj, kiuj ne estas parto de Vikipedio (pro tio ili estas nomataj "Eksteraj"). Ili estas enmetitaj en la samnoma sekcio je la fino de la paĝo.

La sekvaj indikoj validas por ĉiu ekstera ligilo en paĝoj (ankaŭ notoj). Necesas, ke la eksteraj ligiloj pliprofundigas la temon de la artikolo sed ili ne anstataŭigas la informojn. Kune kun la eksteraj ligiloj eblas aldoni la sekcion pri aliaj artikoloj de Vikipedio rilataj al artikolo.

Lastaj sekcioj[redakti fonton]

Bonvolu ĉiam sekvi tiun ĉi ordon kaj nomojn de sekcioj en fino de paĝo:
== Notoj ==
== Referencoj ==
== Literaturo ==
== Vidu ankaŭ ==
== Eksteraj ligiloj ==

Zorgado de eksteraj ligiloj[redakti fonton]

La sekvaj indikoj klarigas kiuj estas la permesitaj kaj la nepermesitaj ligiloj en Vikipedio. Se, leginte la artikolon, vi dubas pri io, bonvolu peti en la diskutpaĝo de la artikolo aŭ bonvolu kontakti administranton.

Aldoni ligilon ne estas la sola maniero por plibonigi artikolon: konsideru cedi libere tekstojn aŭ bildojn, se vi posedas retejon kaj vi havas la aŭtorrajtojn de la materialo.

Memoru, ke la populareco de la paĝo en la serĉiloj ne ŝanĝiĝos. Amasa aldono de retejoj en Vikipedio povas esti traktita kiel vandalismo.

Bazaj reguloj[redakti fonton]

  • Vikipedio ne estas indekso de retejo pri iu temo (pri tio eksistas ekzemple DMoz);
  • La eksteraj ligiloj estu utilaj fontoj pri la temo kaj plejeble ili pliprofundigas la temon
  • Vikipedio ne estas reklamilo: ĉiuj reklamaj ligiloj estas malpermeitaj kaj estas tuj forigitaj. Ripetadi la enmeton de netaŭgajn ligilojn estas konsiderataj kiel vandalismoj kaj eble la ligiloj estas enmetitaj en la malpermesita listo de retejoj.

Kiuj retejoj?[redakti fonton]

Aprobitaj[redakti fonton]

  1. Oficialaj retejoj
  2. Fontoj
  3. Retejoj pri vidpunktoj
  4. Altkvalita materialo

Malpermesitaj retejoj[redakti fonton]

  1. Retejoj kun kontraŭleĝa materialo
  2. Komercaj retejoj
  3. Nesenkostaj retejoj
  4. Spamo
  5. Libraĉetejoj
  6. Retbabilejoj
  7. Forumoj
  8. Retejoj kiuj petas la instaladon de programaroj
  9. Propra retejo
  10. Sociaj retejoj

Ligiloj al DMoz[redakti fonton]

Se en Projekto por Malferma Katalogo (DMoz) ekzistas kategorion rilatan al la artikolo, oni povas uzi la ŝablonon {{Dmoz}} por enmeti ligilon al la kategorio.

Se en paĝoestas ŝablono Dmoz, preferindus, ke ne estus aliajn eksterajn ligilojn, kiuj troveblas en la projekto. Se ili ne estas listigitaj, bonvolu atentigi ilin.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]