Vikipedio:Lingva angulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helpo
vdr

Ĉi tiu paĝo celas listigi la diskutajn rezultojn pri lingvaj demandoj. Atentu, ke la diskutoj mem okazu en nia ĉefa diskutejo.

Ĝenerale validas la rekomendoj el Vikipedio:Lingvaĵo.

Landnomoj[redakti fonton]

En la Esperanta Vikipedio, oni povas uzi kaj la UJ-sistemon kaj la I-sistemon por landnomoj. Kiam iu kreas artikolon kun landnomo en la titolo, li povas mem elekti, kiun formon uzi. Kiam iu aldonas tekston al iu artikolo, li ankaŭ povas mem elekti kiun el la du sistemoj uzi, sendepende de tio, kiu sistemo jam estis uzita en la artikolo. Neniu rajtas ŝanĝi iun landnomon enmetitan de alia persono, krom se tiu persono tute reverkas la artikolon en kies titolo estas la landnomo aŭ la frazon en kiu ĝi estas.

Antaŭ la baloto pri landnoma unueco praktike ekzistis regulo por unueco I-sistema en la Vikipedio. Tio ankaŭ klarigas, kial daŭre klare superregas la I-sistemo en la Vikipedio. Tamen en la baloto estis ankaŭ decidite, ke vikipediistoj, kiuj preferas la UJ-sistemon, sed antaŭe pro unuec-principo verkis I-sisteme, rajtas ŝanĝi siajn antaŭajn redaktojn al la UJ-sistemo.

Ekzempla diskuto: Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Kievo aŭ Kijivo?

Anstataŭi kaj anstataŭigi[redakti fonton]

La vortoj anstataŭi kaj anstataŭigi havas malsamajn sencojn jene:.

  • anstataŭi = esti en la loko de, plenumi la taskon de, ekz. dum mia foresto mia kolego anstataŭas min; kloro anstataŭas hidgorenon post klorado.
  • anstataŭigi = meti en la lokon de, doni la taskon al, ekz. anstataŭigi ĉiujn literojn o per a, ktp.

(laŭ vikipediisto Alaŭdo)

La diskuto troviĝas en la arkivo de la ĉefa diskutejo.

Rolmontrilo ĉe datoj[redakti fonton]

Ĉe datoj oni prefere uzu akuzativon (ekzemple "la 27-an de junio") anstataŭ "en" aŭ "je" ("en/je la 27-a de junio"). Tio estas la uzo de bonaj aŭtoroj ekde Zamenhof, kaj estas konsiderata stile pli bona. (Aldone laŭ kelkaj uzo de "je" en tiaj kazoj estas eĉ gramatike malĝusta; sed ankaŭ tiuj, kiuj ne nomus ĝin gramatike malĝusta, ja konsentas, ke ĝi estas stile malbona.)

La diskuto troviĝas ĉe Vikipedio:Diskutejo/Je en datoj.

"ne jam" kaj "ankoraŭ ne"[redakti fonton]

Por io kio ne okazis/okazos ĝis certa momento, sed okazis/okazos post tiu momento, oni en Esperanto kutime uzas "ankoraŭ ne". Kelkaj ankaŭ uzas "ne jam", kio estas tute logike laŭ la signifoj de "ne" kaj "jam". Tamen Zamenhof neniam uzis "ne jam", kaj eĉ malrekomendis ĝin; ankaŭ PMEG malrekomendas "ne jam" pro ĝia malkutimeco. Do en la Vikipedio oni ĝenerale preferu la kutiman formon "ankoraŭ ne", krom se estas aparta kialo por uzi "ne jam" en certa okazaĵo.

La diskuto troviĝas ĉe Vikipedio:Babilejo/nejam.

Prezidanto[redakti fonton]

Oni decidis por la uzado de la formo prezidanto, ĉar ĝi troviĝas en la diversaj eldonoj de PIV.

La diskuto troviĝas ĉe Vikipedio:Babilejo/Arkivo 2008 8#Prezidanto/Prezidento.

Organizaĵo[redakti fonton]

Oni decidis por la uzado de la formo organizaĵo (kaj ne "organizo") en formoj kiel "Esperanto-organizaĵo", "Ne-registara organizaĵo" ktp.

La diskuto troviĝas ĉe Vikipedio:Babilejo/Arkivo 2009 8#Organizo aŭ organizaĵo

Vidu ankaŭ[redakti fonton]