Saltu al enhavo

Analogio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La atoma modelo de Ernest Rutherford (modifita de Niels Bohr) baziĝis sur analogeco inter la atomo kaj la sunsistemo.

Analogioanalogeco estas parta simileco inter du aferoj.[1] Se la aferoj estas tute similaj, ili ne estas analogaj, sed identaj. La koncepto analogeco uziĝas en diversaj sciencoj, precipe por priskribi analogecan rezonon aŭ kognon. Tio estas procezo, kiu atribuas iun econ al iu afero (la "celo" de la analogeco) kun la pravigo, ke la celo estas analoga al iu alia afero (la "fonto" aŭ "analogaĵo"), al kiu analoga aŭ sama eco jam estis atribuita. Analogeco rolas grave - laŭ iuj, kerne - en homa kognado.[2]

Analogeco uziĝas kaj por krei kaj por provi ideojn kaj hipotezojn. La uzo de analogeco por provado nomiĝas heŭristika funkcio de analogeca rezonado. Tamen, oni preferas empiriajn pruvojn. Do la rolo de analogeco estas plej grava en kampoj de filozofio aŭ foje kosmologio, kies studobjektoj estas neatingeblaj de homaj observado.

Analogeco povas uziĝi en scienco en la formo de modelo aŭ simulo, kiu povas konsideriĝi kiel forta indiko de praveco. Malpli fortaj analogioj uziĝas pedagogie por helpi la komprenon de malfacilaj studobjektoj. Ekzemple, lernolibroj pri fiziko ofte komparas elektrajn cirkvitojn kun hidraŭlikaj cirkvitoj.[3]

Analogeco rolas grave en morala rezonado kaj asociiĝas precipe kun la valoro de senpartieco. Se ago estas maljusta en iu situacio A, kaj ĉiuj moralkoncernaj partoj de situacio B estas similaj al situacio A, tiam la sama ago estas maljusta ankaŭ en situacio B. Diskriminaj principoj, kiel rasismo, seksismo, kaj speciismo, estas kritikataj kiel malrespektoj al analogeca etika rezonado.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. PIV [1]
  2. Analogy as the Core of Cognition. MIT. Alirita 13-a de junio 2023 .
  3. Going with the flow: Using analogies to explain electric circuits. Mark D. Walker and David Garlovsky. School Science Review, 97, no. 361 (2016): 51-58.https://www.academia.edu/33380466/Going_with_the_flow_Using_analogies_to_explain_electric_circuits_Going_with_the_flow_Using_analogies_to_explain_electric_circuits

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]