Argo

Argo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo poliso setlejo ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 21200 • 21231 • 21232 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 8 966 (1861) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 38′ N, 22° 44′ O (mapo)37.63333333333322.729166666667Koordinatoj: 37° 38′ N, 22° 44′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 27 m [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Argo[1], jen la esperanta nomo de la antikva urbo, aŭ dubinde eventuale ankaŭ Argoso por la moderna urbo (greke Άργος- Argos, itale Argo, pri variaĵo Argoso tamen ĝis nun tute mankas vortaraj konvinkaj referencoj) estas urbo en Grekio sur Peloponeza duoninsulo, en regiono Argolando, proksime de la marhaveno Nafplio. Ĝi estis unu el plej malnovaj urboj en antikva Grekio. Nun vivas en ĝi proksimume 25 000 loĝantoj.
Mitologio
[redakti | redakti fonton]
La unua reĝo de Argo laŭ la mitologio Inaĥo, filo de Okeano kaj Tetiso. Inaĥo onidire venis en Argon el Egiptio kun multaj ekziluloj, kiuj ĉi tie fondis urbon. Laŭ alia legendo Argo estis fondita fare de samnome heroo Argo, filo de dio Zeŭso kaj Niobo (filino de Tantalo). El Argo devenis multaj helenaj mitaj herooj, ekzemple Helena de Trojo, Heraklo, Perseo kaj reĝa dinastio de Makedonio.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo Argo estas verŝajne antaŭgreka, nome pelasga. Antaŭgreka estas ankaŭ nomo de la urba fortikaĵo Larisa. Samdevena estas ankaŭ nomo de tuta regiono, Argolando.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antikva epoko
[redakti | redakti fonton]Proksime de la urbo estis malkovrita neolitika setlejo. Pli poste restis la loko senhoma kaj nova setlado ekestas nur ĉirkaŭ la jaro 2000 a.K. kaj daŭrigas ĝis la jaro 1600 a.K. En tiu ĉi tempo ĉi tie setlis antaŭgrekaj Pelasgoj. Urbo nomata Argo estis fondita verŝajne dum mikena tempo, post la jaro 1600 a.K., kiam venis ĉi tien greka loĝantaro, sed ne estis ĉi tie palaco, kiel en najbara Mikeno aŭ en Tirinto. El mikena tempo oni ne havas sufiĉe konservitajn trovaĵojn. Sed Argon rememoras Homero kiel signifan Mikenan centron. Argo povis fakte esti unu el fortikaĵoj de proksima Mikeno, ĉar ankaŭ en pli malfrua tempo estis uzata fortikaĵo Larisa.
Post falo de la Mikena civilizo ĉi tie setliĝis Doroj, kiuj miksiĝis kun origina loĝantaro. En la 8-a jarcento a.K. komencas Argo reakiradi gravecon kaj tiel venas en konfliktojn kun Sparta. En la jaro 699 a.K. Argo venkis Sparton kaj ekregis grandan parton de la norda Peloponezo. En la 6-a jc. komencas malkreski influo de Argo, el kiu sendependiĝis Korintio kaj Sikiono, kaj Arganoj eĉ estis venkitaj de Spartanoj kaj Argo prezentadis sin kiel ligano de Ateno. Dum Grek-persaj militoj estis subskribita paco kun Sparta kaj Argo partoprenis en kontraŭpersaj militoj.
En la jaroj 474 - 470 aktivis en Argo ostracismita politikisto el Ateno Temistoklo, kiu kontribuis al plivastigado de novaj kontraŭspartaj ideoj kaj ankaŭ al demokratigo longe de la aristokrate regata urboŝtato Argo. Ekesto de ia grado de demokratio ankoraŭ pli stimulis ligon kun Ateno, dum regado de Periklo. En la tuta unua Peloponeza milito Argo estis ligita kun Ateno. Sed en la dua milito en la urbo venkis porsparta partio kaj pro tio Argo ligiĝis kun Sparta kontraŭ Ateno, sed pli poste estis la porsparta registaro forpelita, arestita de Atenanoj kaj la ligiteco renoviĝis nur post tuta malvenko de Ateno fare de la Spartanoj. La forto de Argo estis definitive rompita. En la 3-a jarcento jam Argo perdis sian politikan potencon.
En la 2-a jarcento Argon ree ekregis Spartanoj, pli poste ĝi liberiĝis kaj fariĝis ano de Ligo aĥea, kiun en la jaro 146 a.K. ekregis la romianoj. Dum romia regado Argo post maltrankvilaj antaŭaj jarcentoj travivadis grandan floradon. Imperiestro Hadriano ĉi tie konstruis teatron, Serapan templon, bandomon (unu el la plej grandaj kaj plej bone konservitaj romiaj bandomoj en Grekio), odeonon kaj akvedukton. En la urbo iom post iom vastiĝis kristanismo. En la jaro 267 Argon dezertigis Gotoj, en la jaro 395 Ostrogotoj. En tiu ĉi jaro Grekio fariĝis parto de la Orientromia (Bizanca) imperio. En la 4-a kaj 5-a jarcentoj estis renovigitaj ĉiuj urbaj konstruaĵoj kiel odeono kaj teatro, kiuj estis en pasinteco detruitaj okaze de la menciitaj atakoj de invadantoj. Estis konstruita ankaŭ nova stoao kaj multo da kristanaj bazilikoj. Granda kristana baziliko staris sur la urba akropolo Lariso. Tiu ĉi baziliko apartenis inter la plej malnovaj bazilikoj sur la duoninsulo Peloponezo. La episkopo el Argo havis signifan pozicion.

Bizanca kaj venecia epoko
[redakti | redakti fonton]En la jaro 552 p.K. Argo estis ruinigita per tertremego. Poste sur Peloponezo firme ekloĝis slavoj,[?] kiuj Argoson komplete detruis. En la jaro 805 Bizancaj grekoj venkis la grekiajn slavojn kaj tiel Argo revenis sub la bizancan administradon. Estis renovigita la arga episkopejo. En la 9-a jarcento ĉi tie aktivis kiel episkopo iu Sankta Petro de Argo (d:Q12872183) el Konstantinopolo, kiu helpis rekonstrui la urbon kaj konstruis en la urbo multajn lernejojn. Inter la 10-a kaj 12-a jarcentoj Argo jam denove estis signifa urbo kaj komerca centro. En la jaro 1204 konkeris kruckavaliroj Bizancan imperion, kaj ekregis ankaŭ Argolandon. Ekde la jaro 1388 ekregis Argolandon Venecianoj. En tiu ĉi tempo setlis en Argo venecia lokotenanto kaj katolika episkopo. En la urbo vivis krom grekoj ankaŭ italoj kaj francoj. En tiu ĉi tempo en granda parto de Argolando kaj ankaŭ proksime de la urbo Argo ekloĝis arvanidoj (albanoj), kiuj ĉi tie vivas ĝis nun. Sed en la urbo mem restis grekoj. En la jaro 1463 de Venecianoj Aregon konkeris osman-turkoj, la urbo fariĝis parto de la osmanida aŭ otomana Imperio.
Turka superregado
[redakti | redakti fonton]
Post konkero de Argo fare de turkoj, granda parto de la loka loĝantaro elmigris al la greka metropolo Konstantinopolo, kiu ekde 1453 ankaŭ estis konkerita de la otomana imperio. Venecianoj konkeris Argon ankoraŭ foje, sed fine en la jaro 1479 transdonis ĝin al turkoj. Venecianoj lastfoje regis la urbon en periodo de la jaro 1688 ĝis 1715, sed poste definitive reekregis ĝin la turkoj. En la 18-a jarcento la urbo tute subeniĝis, fariĝis el ĝi nur malgranda provinca otomana urbo, malgraŭ ke lokaj grekoj ĉiam flegis komercajn rilatojn. Argo partoprenis Grekan militon de sendependiĝo de turkoj la 23-an de marto 1821, signifa objekto de la batalo de grekoj fariĝis la fortikaĵo Larissa.
En Grekio
[redakti | redakti fonton]Post ekesto de Grekio en la jaro 1830 komencas rea florado de Argo. Malantaŭ la pinto de la urbo staris ĉefe la unua greka ĉefministro Ioannis Kapodistrias, kiu en la urbo konstruis novajn domojn, urbodomon, kazernon kaj elementan lernejon. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj la urbo fariĝis unu el la plej gravaj kaj plej riĉaj loĝlokoj de Grekio. Riĉaj entreprenistoj ĉi tie konstruis monumentajn novklasikismajn domojn, kiel la nova urba novklasika Agoro. Post liberigo de la norda Grekio Argo fariĝis trankvila malpli granda urbo, kia ĝi estas ankaŭ nun.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Argos (Peloponés) ĉeĥe.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la urba municipo (greke)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo Argo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la 1-a eldono de 1970, paĝoj 64