Blender (programo)
Aspekto
Blender | |
---|---|
![]() | |
Blender 2.62 | |
Programisto | Retpaĝo de Blender por programistoj |
Lasta stabila versio | 4.4.3 |
Operaciumo | FreeBSD, Linukso, OS X, SGI Irix, Solaris, Vindozo |
Programlingvo | C, C++, Python |
Programtipo | 3-dimensia grafiko |
Permesilo | GPLv3 |
Retejo | www |
Blender estas programo por 3-dimensia modelado. Ĝi enhavas ilojn por modeli, animacii, rastrumigi, krei filmojn kaj komputilajn ludojn. La programo estas libera programo kaj eblas disvastigi ĝin laŭ kondiĉoj de Publika permesilo de GNU.
Eblecoj
[redakti | redakti fonton]- Geometriaj formoj: plurangulaj modeloj, sistemo de rapida modelado per multfoja divido de surfaco, kurboj de Bézier, NURBS-surfacoj, metagloboj, vektoraj tiparoj ktp.
- Universalaj mekanismoj de rastrumado kaj subteno de YafRay-rastrumigilo.
- Animaciiloj: armatura (skeleto) kaj reta deformado, ŝlosil-framoj, nelineara animaciado, tempolinio, vertica ŝarĝado, premado, dinamiko de molaj objektoj, dinamiko de likvaĵoj, dinamiko de duraj objektoj, interago de objektoj, sistemo por modeli hararon per partikloj.
- Python estas interna skripta lingvo kaj vi povas krei per ĝi novajn ilojn por Blender kaj komputilajn ludojn.
- Sistemo por krei filmetojn kaj regi sonon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Elephants Dream - libera animacia filmo plene farita per libera programaro (GIMP, Blender ktp.)