Catch-22
Catch-22 | |
---|---|
![]() | |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Joseph Heller |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 10-a de novembro 1961 |
Loko | Usono |
Ĝenro | nigra humuro • satiro • absurdisma literaturo • historia fikcio • fikcio pri milito • war fiction • literaturo pri milito • militromano |
Loko de rakonto | Pianosa • Italio |
Honorigoj | 20th Century's Greatest Hits: 100 English-Language Books of Fiction |
Catch-22 (tradukita Esperanten kiel Kapto-22) estas satira romano fare de la usona verkisto Joseph Heller. Ĝi priskribas la vivojn de pluraj soldatoj dum la Dua Mondmilito, mokridante la burokration kiu penetras en la usonan militistaron. Hodiaŭ la romano konatas kiel unu el la plej bonaj kaj "klasikaj" verkoj de la angla lingvo.
Ĝi skribitas je la tria persono. La rakonta fadeno ne sekvas kronologion, kvazaŭ hazarde rakontante aferojn kiuj okazis antaŭ la komenco de la rakonto (historio). La romano elmontras ambaŭe la problemon de racia ulo en malracia socio kaj la absurdecon de la milito.
La termino Catch-22 iĝis vorto en la angla lingvo kiu signifas "probleman situacion, kies sola solvo estas nuligita per aŭ regulo aŭ cirkonstanco ekzistanta en la situacio mem."