Character.ai
Character.ai | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
babila roboto • retaplikaĵo | |
Priskribo | Konversacio kun Napoleono |
Lando | Usono |
Retadreso | https://character.ai/ |
Kategorio | Babilroboto, artefarita intelekto, deep learning |
Lingvo(j) | 31 |
Posedanto | Noam Shazeer, Daniel de Freitas |
Registriĝo | Deviga |
Fondiĝo | Novembro 2021 |
Character.ai (ankaŭ konata kiel c.ai aŭ Character AI) estas neŭra lingvomodela babilrobotservo kiu povas generi homsimilajn tekstajn respondojn kaj partopreni kontekstan konversacion. Konstruita de antaŭaj programistoj de LaMDA de Google, Noam Shazeer kaj Daniel de Freitas, la beta-modelo estis disponebla por la publiko en septembro 2022.[1][2] La beta-modelo poste estis retirita la 24-an de septembro 2024, kaj ne plu povas esti uzata.[3]
Uzantoj povas krei "rolulojn", krei siajn "personecojn", agordi specifajn parametrojn, kaj poste publikigi ilin al la komunumo por ke aliaj babilu. Multaj roluloj estas bazitaj sur fikciaj amaskomunikilaj fontoj aŭ famuloj, dum aliaj estas tute originalaj, kelkaj estante faritaj kun certaj celoj en menso, kiel ekzemple kunlabori kun kreiva verkado, aŭ ludi tekst-bazitan aventurludon.[4][2]
En majo 2023, poŝtelefona aplikaĵo estis publikigita por iOS kaj Android, kiu ricevis pli ol 1,7 milionojn da elŝutoj ene de semajno.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tiku, Nitasha, "'Chat' with Musk, Trump or Xi: Ex-Googlers want to give the public AI", oktobro 7, 2022. Kontrolita novembro 6, 2022.
- ↑ 2,0 2,1 'Chat' with Musk, Trump or Xi: Ex-Googlers want to give the public AI. The Spokesman-Review. Arkivita el la originalo je 2022-11-09. Alirita 2022-11-09 .
- ↑ The old/beta has been fully retired. Please use character.ai or the mobile app.. character.ai (September 2024). Alirita oktobro 29, 2024 .
- ↑ Marshall, Gunnell. An Elon Musk chatbot tells Insider he wants to buy CNN, reinstate Trump on Twitter, and 'show people how the sausage gets made'. Business Insider (Novembro 6, 2022). Arkivita el la originalo je novembro 8, 2022. Alirita novembro 8, 2022 .
- ↑ Perez, Sarah. Character.AI, the a16z-backed chatbot startup, tops 1.7M installs in first week (2023-05-31). Arkivita el la originalo je junio 13, 2023. Alirita junio 9, 2023 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|