Saltu al enhavo

Diskuto:DNA

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 2 monatoj by ThomasPusch

Ekzistas 4 diversaj formoj de la plena nomo DNA:

1) Deoksiribonuklea acido (PIV sub „nukleo”)
2) Deoksiribonukleata acido (PIV sub „deoksi-”)
3) Desoksiribonuklea acido (ReVo)
4) Desoksiribonukleata acido (Vikipedio)

La formoj 2 kaj 4 kun -ata estus malnovaj. -- aldonis sen subskribo PaulP en 2009

La tuta teksto estas sufiĉe senespere plenŝtopigita per anglalingvaj referencoj, kvazaŭ kvanto estus kvalito, sed fakte troo povas simple perdigi la komprenon. Estis amaso da ruĝaj ligiloj, kvazaŭ tie same kvanto estus kvalito, sed ne estas aparte se estas ruĝaj ligiloj kiel William Ashbury - kiu, vi certe jam rimarkis, ĉar ĉiu esperantisto konas tiujn esploristojn parkere, eĉ havas tajperaron - la homo nomiĝis William Astbury, tamen ankaŭ tiu sen esperanta artikolo, tial tajperaroj en ruĝaj ligiloj kvazaŭ ne gravas. Eble estus sence rigardi kiu lingvo pli pedagogie klarigas la fenomenon, kaj de tie novtraduki pli bonan tekston, ĉar se la angla teksto nur ambicias listigi laŭeble multegajn homojn kiuj iam antaŭ jarcento kunlaboretis pri malkovro de la duobla helico kaj krome celas havi rekordon pri plaj multaj kaj plej vastaj piedlinioj, ĝi evidente tute ne komprenas ke baza senco de enciklopedia teksto estas koncize kaj trafe klarigi fenomenon. Nur tion. Neniujn febrajn rekordojn. ThomasPusch (diskuto) 19:10, 17 apr. 2025 (UTC)Reply