Saltu al enhavo

Diskuto:Estro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 2 monatoj by Sj1mor in topic Inter ĉefo kaj estro

[redakti fonton]

La intervikia ligilo al la itala vorto "estro" sonas simile, sed ne ĝustas enhave... ThomasPusch (diskuto) 21:40, 2 jul. 2022 (UTC)Reply

Inter ĉefo kaj estro

[redakti fonton]

ĉef/. I - Pref. signifanta: 1 ke la koncerna persono havas honoran superecon, plej ofte kun decidpovo, super siaj samranguloj: ĉefanĝelo Z, ĉefepiskopo Z, ĉefinĝeniero, ĉefleŭtenanto Z; ĉefministro Z, ĉefpastro Z, ĉefredaktoro Z, ĉefserĝento Z ktp. ☞ estr. II - Samsignifa memstare uzata morfemo: ĉefo. Tiu, kiu estas ĉe supera, unua rango, precipe pro honoro, havante ordinare ankaŭ ordonpovon: vi estas ja la ĉefo de la familio Z; la ekzistado de ia konstanta ĉefo, eĉ se tiu ĉefo havas nur la karakteron de unuiganta standardo Z; timante, ke ili devus rigardi min kiel sian moralan ĉefon Z; neniu povas plendi, ke iaj ĉefoj (E-aj) prezentas al la voĉdonado nur tion, kion ili deziras Z; li prenis kun si la ĉefojn de la tuta militistaro X; vi sanktoleos lin kiel ĉefon super Mia popolo X; la Ĉefo (titolo de iuj modernaj diktatoroj).

estr/. I - Suf. signifanta tiun, kiu efektive direktas, funkciigas la aferon, montritan de la rad.: ŝipestro Z, oficestro, hotelestro, guberniestro Z, urbestro, vilaĝestro Z, regnestro Z, imperiestro Z ktp; militestro Z, centestro Z, laborestro. II - Samsignifa memstare uzata morfemo: estro. Tiu, kiu estas ĉe la supera k unua rango k posedas efektivan ordonpovon: la estroj de la Filiŝtoj preterpasis X; vi estos la estro super Izrael X; mi restas ĉi tie laŭ la ordono de mia estro Z; estro ne malsatas Z.

Rim. La diferenco inter estr k ĉef estas tia, ke la unua insistas pri la ideo de efektiva ordonpovo, dum la dua elmontras precipe la altrangecon inter pluraj similaj. Sj1mor (diskuto) 17:36, 4 apr. 2025 (UTC)Reply