Diskuto:Linux
Linukso (aŭ Linux aŭ Linŭ)
[redakti fonton]Linux aŭ Linŭ? Ĉu serioze?
---
Mi ne povas inkludi ligon al [[es:Linŭ]] ĉar u plus x aperas kiel ŭ.
Kiel solvi la problemon ???
- Ĉu eble kreante <neiksa></neiksa> ?????
---
Estas du paragrafoj tie ĉi kiuj ne temas pri specife Linukso sed pri Libera Programaro ĝenerale. Ĉu indus forigi ilin kaj simple lasi ligon al Libera Programaro? - Kriĉjo
- Plej interesa ol forigi ( eble necesa) estas konstrui, tio estas, traduki el la angla al esperanto [[en:Linux]]
Ĉu la jena komento estas vera? Ĉu oni ne rajtas krei ŝanĝitan version nur por propra uzo sen distribui ĝin? Sed se oni ja distribuas ĝin, ekzistas reguloj, ke oni konservu la saman permesilon; oni ne rajtas distribui laŭplaĉe (ekz-e per malpli libera permesilo).
Fakte, ĝia permisilo GPL devigas ke modifintoj distribui siajn ŝanĝaĵojn, por ke ĉiu profitu per ĝi, same kiel la modifinto profitis per ricevi la programon.
- Vi pravas. Se oni distribuas la "binaries", 1) oni nepre devas ankaŭ distribui la fontkodon kontraŭ la sama prezo, kaj 2) oni ne povas limigi la pludistriburajton de la ricevinto. Punkto 1 estas ofta argumento ke GPL povas esti uzata ene de profitcelaj entreprenoj, sed punkto 2 estas la kialo ke ĉio en la Linuksa mondo estas fine senkosta. Kriĉjo 22:45, 2. Jun 2003 (UTC)
Nu, ŝanĝite. BV kontroli eventuale la lingvaĵon.
Mi forigis ĉiujn paragrafojn pri libera programaro ĉar ili estas tro ĝeneralaj. Linukso neniel estas la sola softvaraĵo kiu estas libere distribuebla, ŝanĝebla, ktp., do la artikolo devus ne enhavi sufiĉe ampleksajn paragrafojn pri la ĝenerala boneco de GPL-eca softvaro. Sufiĉas ke estu ligo al la artikolo pri libera programaro. Kriĉjo 13:40, 11. Jul 2003 (UTC)
bildo pri linukstago
[redakti fonton]Mi aldonis la alineon linukstago. Kial la bildo ne funkcias? Kion mi faru? --Hans Eo (diskuto) 13:50, 10 Feb. 2013 (UTC)
- Saluton, Hans. Ĉar la bilda nomo enhavas la kombinon ux, la vikia softvaro de la esperanta vikipedio tion ŝanĝas al ŭ. Do, oni tiukaze devas duobligi la ikson. Mi ĵus faris tion. --Tlustulimu (diskuto) 15:10, 10 Feb. 2013 (UTC)
koran dankon! --Hans Eo (diskuto) 17:01, 10 Feb. 2013 (UTC)
skribi kun ĉapelitaj literoj
[redakti fonton]Mi serĉis pri tio en la Vikipedio. Rezulto: du paĝoj tie kaj sekve 7 paĝoj pri programo amiketo. Ja estas terure multaj eblecoj. Ĉu ne iu povas skribi simplan instruon?
Cetere: por ĉiuj literoj, escepte la u, ekzistas tre simpla metodo (kiu ne estas priskribita tie), ĝi funkcias sen iu instalado en mia linuks-komputilo: mi tajpu ^ kaj poste c, rezultas ĉ. ĈĤŜĜĴĉĥĝĵ. Do por mi nur mankas truko por la hokita u. --Hans Eo (diskuto) 15:10, 14 maj. 2016 (UTC)
Propono: Lingve konvena titolo "Linukso"
[redakti fonton]Mi rimarkis, ke la artikolo portas la titolon "Linux". En aliaj lingvoj mi ŝatas tiun vorton, sed en Esperanto mi havas grandajn problemojn pri la ikso. Laŭ mia kompreno, ĝi "ne estas uzata en Esperantaj vortoj" (kaj nur pro tio ebligas la x-metodon).
Por eviti eblan lingvan konfuzon, mi proponas elekti la titolon "Linukso" por tiu ĉi artikolo. La konata alialingva nomo "Linux" prefere estu menciata kiel citaĵo, ekzemple tiel: "Linukso Linukso (anglalingve: Linux) estas kerno de operaciumo, kiu estas libera derivaĵo de Unikso."
Do, samsence mi ankaŭ proponas uzi la lingve konvenan vorton Unikso en la unua frazo. Cetere, ebla serĉo pri "Linux" estu kompreneble alidirektita al tiu artikolo "Linukso". --aldonis, sen subskribo, la uzanto Gufideto je 19:35, 9 maj. 2019.
- Kompreneble ĝustas ke ikso "ne estas uzata en Esperantaj vortoj", tial klaras ke "Linux" ne estas esperanta vorto kaj Linukso jes. Ĝin eblas modifi al akuzativo kaj teorie eblus fari ĉion alian pot kio taŭgas esperantaj vortoj. Kvankam, ĉi tie aldonaĵoj de sufiksoj ne sencos, pluralo ankaŭ ne, do eblus ankoraŭ adverba (linukse) kaj adjektiva (linuksa) formoj. Tamen mi komprenas ke la homoj elektis la anglan vorton por la artikola titolo pro tio ke ĝi estas la vera nomo (mi ankaŭ nomiĝas laŭ mia pasporta nomo Thomas Pusch kaj ne Tomaso Puŝo aŭ tomaseto puŝeto ktp). En la teksto mem eblas kaj preferindas konsekvence uzi la esperantan formon, kaj en aliaj tekstoj, skribante ligilojn Unikso kaj Linukso ankaŭ (ĉar estsa alidirektiloj al la vera paĝo). En la titolo oni bezonas neniun akuzativon aŭ aliajn gramatikajn variaĵojn, tial tie la fremda litero x ne estas problemo. Tial mi dirus ke la nuna solvo estas sufiĉe esperantlingva, sed tamen trovas bonan kompromison kiu konsideras ankaŭ la nacilingvan formon. ThomasPusch (diskuto) 17:04, 8 jan. 2025 (UTC)
Por: Mi subtenas la alinomon, ĉar Linukso estas formo vaste uzata de esperantistaro kaj registrita en vortaroj kiel Kondratjev-vortaro kaj Komputeko. RG72 (diskuto) 03:16, 9 jan. 2025 (UTC)