Filmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri produkto de kino. Por informoj pri filmbendo, vidu la artikolon Filmo (fotografio).
Kinejo por rigardi filmojn.
Kinkamerao de la fratoj Lumière.
Projektilo FH99-35/70 kie videblas la du filmujoj.
Projekciilo de 35 mm.

Filmo estas la produkto kaj suma termino por kinematografio kaj ĉiuj ties aspektoj — artaj, teknikaj, komercaj, kaj sociaj. Komune kun la presaro, radiodisaŭdigo kaj televido, ĝi apartenas inter la komunikaj rimedoj kun la plej granda agdistanco kaj influo.

Laŭ Akademia Vortaro (citanta la 8-an oficialan aldonon), «filmo» estas «1. Bendo kovrita de fotoemulsio. 2. Tuto de la bildoj fiksitaj sur tia(j) bendo(j) kaj projekcieblaj sur ekranon». Laŭ Francisko Azorín filmo estas Impresebla membrano, el celuloido aŭ simila substanco, uzata por fotografado. Banderolo de rivelitaj sinsekvaj fotografaĵoj, kiujn oni projekcias sur ekranon en kinematografejo.[1] Li indikas etimologion el latina filamentum (fadenaĵo),[2] kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj filmi, por fotografi sur filmo; filmokaseto, por speciala ujo por la uzado de filmoj en fotografmaŝino; kartoĉofilmorulfilmo, por cilindroforma volvaĵo de filmo k. nigra papero; filmoteko, por kolekto de filmoj k. ejo por konservi ĝin.[2]

Kiel en ĉiuj artaj spektakloj, kinematografa verko — aŭ filmo — destiniĝas ĝenerale al publiko, kunigita tiuokaze en dediĉita loko, tiel nomata kinejo. Pro la multaj formoj de filmoj kiuj aperis kaj aperas nuntempe kaj pro la krea diverseco, la kino estas malfacile difinebla. La kreado de rakontoj kun movantaj bildoj kompreneble ne difinas la fakon, ĉar ekzistas filmoj "sen-intrigaj", ekzemple, la dokumentaj filmoj, la poeziaj filmoj kaj la abstraktaj filmoj.

Oni vidis filmojn sen ŝajna movo, kiel en La jetée de Chris Marker, komponita de filmataj fotografioj, filmoj sen filmado (arkivaj filmoj, eksperimentaj filmoj, kiel tiuj de Martin Arnold, aŭstria reĝisoro kiu majstris reĝisori filmojn kun "trovata filmobobeno"), filmoj sen muntado kiel kutimis fari la Fratoj Lumière, filmoj sen sono (mutaj filmoj, kompreneble, sed ankoraŭ eksperimentaj silentaj filmoj kaj eĉ ekzistas filmoj sen bildoj kiel atestas la nursona filmo de Walter Ruttmann, nome Weekend.

Nek oni povas referenci al la fama filmobobeno por reprezenti kinon ĉar la tutnovaj bit-teknikoj revolucias tiun procedon. Ne, kino estas fako kiu neniel similas al aliaj artoj sen tamen estas multforma, multvizaĝa kaj, kiel la aliaj artoj, ĉiam evoluanta.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Nigrablanka filmo Arista ISO 125/22°.
Filmostrio.

Filmo estas serio de daŭrigantaj bildoj kiuj, kiam montrite sur ekrano, kreas la iluzion de movado de bildoj pro Fiofenomeno. Tiu optika iluzio igas onin percepti kontinuan moviĝon inter apartaj objektoj rigarditaj rapide en sinsekvo. Filmo estas kreita fotante faktajn scenojn per filmilo; de fotodesegnaĵoj aŭ miniaturmodeloj uzante tradiciajn animaciajn teknikojn; per Komputil-generita bildaro kaj komputilanimacio; aŭ per kombinaĵo de kelkaj aŭ ĉiuj tiuj teknikoj kaj aliaj vidaj efikoj. Nuntempa difino de kino estas la arto ŝajnigi travivaĵojn, kiuj komunikas ideojn, rakontojn, perceptojn, sentojn, belecon aŭ atmosferon de la rimedoj de registritaj aŭ laŭprogramaj kortuŝaj bildoj kune kun aliaj sensaj stimuloj.[3]

La procezo de filmproduktado estas kaj arto kaj industrio. Filmoj estis origine filmitaj sur plasta folio kiu estis montrita tra filmprojekciilo sur granda ekrano; pli modernaj teknikoj povas uzi tute ciferecajn filmigon kaj stokadon, kiel ekzemple la fotilo Red One kiu registras sur disko aŭ montrokartoj.

Filmoj kutime inkludas optikan muzikon, kio estas grafika registrado de la parolitaj vortoj, muziko kaj aliaj sonoj kiuj devas akompani la bildojn. Ĝi etendiĝas laŭ parto de la filmo ekskluzive rezervite por ĝi kaj ne estas projekciita.

Filmoj estas kulturaj artefaktoj kreitaj fare de specifaj kulturoj. Ili reflektas tiujn kulturojn, kaj, en victurno, influas ilin. Filmo estas konsiderita kiel grava arta ĝenro, fonto de popolplezuro, kaj potenca medio por edukado - de aŭ endoktrinigaj - civitanoj. La vida bazo de filmo donas al ĝi universalan potencon de komunikado. Kelkaj filmoj fariĝis popularaj tutmondaj altiroj uzante dubladonsubtekstojn por traduki la dialogon en la lingvon de la spektanto. Kelkaj kritikis la gloradon de la filmindustrio de violento[4] kaj ĝia seksisma traktado de virinoj.[5][6]

La unuopaj bildoj kiuj konsistigas filmon estas nomitaj kadroj. Dum projekcio, rotacia obturatoro kaŭzas intervalojn de mallumo tiel ke ĉiu kadro en victurno estas proponita en pozicion por esti projekciita, sed la spektanto ne rimarkas la interrompojn pro efiko konata kiel persisto de vizio, per kio la okulo (kaj la tuta vida sistemo, cerbo inkludita) retenas vidan bildon por frakcio de sekundo post kiam la fonto estis forigita. La percepto de moviĝo ŝuldiĝas al psikologia efiko nomita beta-movado.

La nomo "filmo" originas de la fakto ke fotografia filmo (ankaŭ nomita krudfilmo) historie estis la komunikilo por registrado kaj elmontrado de filmoj. Multaj aliaj esprimoj ekzistas por unuopa filmo, inkluzive de bildo, bildekspozicio, kortuŝa bildo, fotoludo kaj simple filmo.

Tipoj de filmoj[redakti | redakti fonton]

Longa filmo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Longa filmo.

Longa filmo estas filmo kun sufiĉa daŭro por esti konsiderata la ĉefa aŭ nura filmo por plenigi programon. Laŭ la Akademio de Filmaj Artoj kaj Sciencoj, la Usona Kininstituto, kaj la Brita Kininstituto, longa filmo daŭras 40 minutojn aŭ plie, dum la Screen Actors Guild defendas ke ĝi estu 80 minutojn aŭ pli longe. La majoritato de longaj filmoj estas inter 70 kaj 210 minutojn longaj. The Story of the Kelly Gang (1906, Aŭstralio) estis la unua drama longa filmo publikigita (daŭra proksimume 60 minutojn). Aliaj longaj filmoj estis The Inferno (L'Inferno) (1911), Quo Vadis? (1912), Oliver Twist (1912), Richard III (1912), From the Manger to the Cross (1912), kaj Cleopatra (1912). Ĝenerale kiam oni parolas pri filmoj, oni subkomprenas pri longa filmo, kaj same rilate al famaj reĝisoroj, aktoroj, kinĝenroj ktp.

Sceno el Birth of a Nation (Nasko de nacio, 1915, 190 minutoj).

El la socia vidpunkto, konsiderante la filmon kiel tialo por veni al kinejo, pagi enirbileton, restadi enombre dum la spektado de la filmo kaj reveni surstraten al aliaj celoj (vespermanĝo, reveno hejmen ktp.) la daŭro de 90 minutoj ĝis 120' estas konvena, dum malplie ne meritus la penon multe pagi kaj plie estus tro postula por agrabla libertempo. Kompreneble tio varias depende de la kulturoj, landoj ktp. Alia konsidero tiukadre estas la kompono de la kineja restado pere de longa filmo, plus mallonga filmo, propagandaj reklamaĵoj aŭ eĉ prifilmaj propagandaj reklamaĵoj, nome film-anoncoj. En kelkaj okazoj la muntado de film-anoncoj iel iĝis nova arto (por nova subĝenro) kiu plenumu du celojn: nome altiri la atenton de la spektanto (ekzemple pere de konvena ritmo aŭ elekto de sceneroj) kaj sukcesi veki la deziron spekti la anoncitan filmon.

El historia vidpunkto, tiu daŭro de ĉirkaŭ aŭ malpli ol du horoj de filmoj iel anstataŭis la tipan daŭron de teatraĵo en la komencaj jardekoj de la 20-a jarcento. Tamen la unuaj filmoj (mutaj filmoj) ne tiom daŭris kaj la manko estis kompensita pro la magio de la nova arto, nome la fascino de la bildoj kiuj moviĝas mekanike. En la komenco ankaŭ manko de parolo estis kompensita per de tempo al tempo klarigaj skribaĵoj kaj ofte muziko rekte ludata.

Charlton Heston en "Ben-Hur" (1959 kun 212 minutoj).

Kiam filmoj jam estis sufiĉe enradikiĝinta modo, en kelkaj landoj oni proponis al la publiko duoblajn programojn, tio estas normale du longdaŭrajn filmojn, kio igis la vesperon tuta spektaklo de ĉirkaŭ kvar horoj aŭ plie, taŭga por dimanĉoj kaj feritagoj. En diktaturaj epokoj kaj landoj (ankaŭ en milittempo), oni atingis similan daŭron per projekciado de po unu longdaŭra filmo, plus reklamaĵoj kaj novaĵoj direktitaj el politika vidpunkto. Aliajn fojojn la grandaj holivudaj produktaĵoj povis per si mem kovri la tutan daŭron de la vespero, ekzemple "The Ten Commandments" (1956 kun 220 minutoj) kaj "Ben-Hur" (1959 kun 212 minutoj).

En tiu epoko kun la popularigo de la televido kaj la eblo spekti kinajn filmojn televide, la tempaj postuloj estis mildigitaj. Hejme oni povis facile interrompi la spektadon, la kanaloj mem intermetis interrompojn ktp. Siaflanke la televidaj filmoj pro sama tialo malpliigis sian daŭron al ĉirkaŭ malpli ol unu horo, kio ebligis la aperon de la televidserioj.

Mallonga filmo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mallonga filmo.
Georges Méliès Le Voyage dans la Lune, showing a projectile in the man in the moon's eye from 1902
Fama bildo el la filmo de Georges Méliès nome Le Voyage dans la Lune (Lunveturo) (9 al 18 minutoj, 1902), frua rakontofilmo kaj ankaŭ frua scienc-fikcia filmo.

Mallonga filmo aŭ neologisme kurta filmo (angle short film, france court métrage, germane Kurzfilm ktp.) difiniĝas en kontrasto al longa kineja filmo nur per sia mallongeco, kaj povas aparteni al ĉiu ajn filma genro. Ĝia daŭro kutime difiniĝas esti malpli ol 30 minutoj, sed ekzistas iom malsamaj kategoriigoj: la Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj en Usono, kiu atribuas la Oskar-premiojn, difinas daŭron de malpli ol 40 minutoj. La internacia filmfestivalo Berlinale fiksas la maksimuman longon de mallonga filmo laŭ premia kategorio je inter 15 kaj 30 minutoj. La germana mallongfilma premio (germane Deutscher Kurzfilmpreis) havas kategorion de ĝis 7 minutoj kaj plian ĝis 30 minutoj, kaj la "leĝo pri subteno de filmoj" en Germanio difinas ke mallongaj filmoj ŝtate subvencieblaj daŭru minimume 1 kaj maksimume 15 minutojn.

La prezentado de tiaj filmoj en kinejoj evidente ne povas esti komerce sukcesa se oni limigas al projekciado de vere mallonga kurta filmo, ekzemple de nur 15 minutoj. Oni ne pagas enirbileton por tio. Tiel plej ofte oni projekcias po unu el tiaj filmoj normale antaŭ po unu longdaŭra aŭ eĉ oni organizas specifajn spektaklojn kun projekciado de kelkaj kurtoj, ekzemple kvar, kvin aŭ ses de ĉirkaŭ po 15 minutoj, tiel ke oni atingas mezaveraĝan daŭron de vespera spektaklo.

Rilate al Esperanto la kreado kaj popularigo de interretaj platformoj kiel Jutubo malfermis eblojn por la kreado de kurtoj tute en Esperanto, kaj ankaŭ de malfermo de specifaj kanaloj por kurtaj filmoj pri kongresoj, landaj asocioj, temoj ktp. Foje eĉ oni organizis festivalojn kaj konkursojn kun specifa temo ekzemple "Teo kaj amo". Foje la filmoj estas nur informaj, dokumentaj, muzikaj, registraj kaj ne tute artaj, sed foje junaj filmemuloj esperantistaj kapablis produkti filmetojn pere de malmultekosta teknologio, limigita geaktoraro kaj entuziasmo. Tiu platformo ebligas ne nur liberan senpagan spektadon de filmoj, sed ankaŭ kontroli la popularecon (rigardofojoj), alŝuti komentariojn ktp. Vidu enzemple ĵusan afrikan filmeton "La Venĝemo" de novembro 2019.[7]

Eksperimenta filmo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eksperimenta kinarto.

Eksperimenta filmo, estas tiu kiu ampleksigas aŭ movas la limojn de la konvencia esprimaniero de la kinarto kaj ĉefe de la rakonta kino tradicie strukturita ĉirkaŭ historia intriga rakonto, respektante eble nur la skeleton de scenaro, uzante novajn rimedojn por esprimi kaj sentigi emociojn, espertojn, sentojn, mondorigardojn, kritikojn al la propra kinarto ktp. En multaj filmoj, la rakonto permesas vojon al eksperimentoj de tipo forma, kaj oftas la uzado de plastikaj aŭ ritmaj rimedoj, ligite al la traktado aŭ manipulado de la figuro aŭ la sono.[8] La eksperimenta filmo difiniĝas laŭ sia etoso de aplikado kaj ricevo, ĉar ĝi ne kutimas esti ligita al la kultura industrio, nek direktas sin al ampleksa publiko, sed male ĝi estas tre specifa kaj minoritata, kaj kunhavas intereson por produktoj pritakseblaj kiel marĝenaj, ankaŭ nomataj "de kulto".

Muta filmo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muta filmo.
Satán se divierte (1907), de Segundo de Chomón el Hispanio.

Muta filmo (aŭ "silenta filmo") estas filmo, ne havanta sonon kaj konsistanta nur el rolado. La ideo kombini bildojn kun registrita sono estas preskaŭ tiom malnova kiom kino mem, sed ĝis fine de la 1920-aj jaroj, la plejparto de la filmoj estis ankoraŭ mutaj. Tiu periodo antaŭa al la enmeto de sono estas konata kiel la "muta erao" aŭ la "silenta periodo". La arto de kino atingis plenan maturaĝon antaŭ la apero de filmoj kun sono. Ĉar la muta kino ne povis uzi sinkronan sonon kun la bildo por prezenti la dialogojn, oni aldonis titolojn por klarigi la situacion al la spektantaro aŭ por montri gravajn konversaciojn.

La projekcioj de mutaj filmoj kutime ne okazis en kompleta silento: kutime ili estis akompanataj de viva muziko, ofte ludata de pianistoorgenisto. Jam en la komencoj de la kina industrio oni rekonis la muzikon kiel esencan parton de ĉiu ajn filmo, por etosigi la agadon kiu okazis sur la ekrano. La kinejoj de malgrandaj urboj kutime havis pianiston por akompani la projekciadon; tiuj de grandaj urboj povis havi orgenistojn aŭ eĉ kompletajn orkestrojn, kiuj povis aldoni sonajn efektojn. En kelkaj okazoj estis rakontisto kiu, per fora voĉo, rakontis la intertitolojn aŭ priskribis kio estis okazanta, ĉefe kiam la spektantaro ne scipovis legi la skribajn klarigojn aŭ eĉ parolis alian lingvon. La silenteco de la ludado de la geaktoroj postulis pli evidentan gestemon. Tiele la aktoradostilo markis tutan generacion de kinaktoroj tiel ke kiam alvenis la sonkino, plej parto de la iamaj geaktoroj apenaŭ povis adaptiĝi al la novaj sonfilmoj.

Sonfilmo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sonkino.

Sonfilmoj prezentas filmon kun sinkronigita sono, aŭ sono teknologie kongruigita kun la bildo, male al muta filmo. La unua konata publika prezento de projektitaj sonfilmoj okazis en Parizo en 1900, sed pasis jardekoj antaŭ sonfilmoj estis faritaj komerce praktikaj (eblaj). Fidinda sinkronigo estis malfacile atingebla pere de la komencaj sistemoj per sono sur disko, kaj ankaŭ la kvalito de pliamplifikado kaj registrado estis ankoraŭ maltaŭgaj. Plinovigoj en la sistemoj de sono sur filmo kondukis al la unua komerca surekranigo de mallongaj filmoj uzante tiun teknologiojn, kio okazis en 1923. La unua aktorfilmo origine prezentita kiel sonfilmo estis The Jazz Singer, publikigita en Oktobro 1927. En tiu ŝanĝo el silentaj al sonhavaj filmoj, multaj geaktoroj ne povis adaptiĝi, ĉu ĉar iliaj gestoj estis jam troigitaj ĉu ĉar iliaj voĉoj estis malagrablaj por la publiko.

Tutkolora filmo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kolora filmo.

Kolora filmokolorfilmo estas filmo prezentanta kolorajn bildojn. La unuaj filmoj estis faritaj per fotografa emulsio bazanta je arĝento. La bildoj estis projekciitaj en koloroj de nigra ĝis blanka, laŭ la luma intenso de la objekto. Koloraj filmoj registras ne nur la lumecon de objekto, sed ankaŭ la koloron. La plej fruaj kolorfilmoj registris bluverdan lumon, sed ne ruĝan lumon.

Esperanto en filmoj[redakti | redakti fonton]

La utiligo de Esperanto en filmoj ne estis ofta en la historio de la kinarto. En scenoj de La Granda Diktatoro de Chaplin aperis afiŝoj en Esperanto, en Delekto de Idioto kun Clark Gable kaj en la japana filmo Jan Arima no shūgeki iuj dialogoj estis en Esperanto; en la hispana filmo El coche de pedales (la pedalaŭto) la protagonistoj parolas foje parolas en Esperanto, samkiel en la usona filmo 'Captain Fantastic' (2016). Longdaŭraj filmoj uzantaj nure Esperanton estas esceptegaj, apartenas al ili ekzemple kulta Inkubo kun ĉefrola William Shatner; tamen ekzistas proksimume dek kvin, kiuj iel la temon de la internacia lingvo tuŝas.

Turka reĝisorino realigis kurtmetraĵon (Senmova [9][10]) kun voĉoj nur en Esperanto.

Reĝisorino Natalie MacMahon kreis mallongan filmon A Universal Love Story (Universala Amrakonto) kiu havis esperantecajn elementojn kaj en 2018 ŝi kreis la retan filmoserion "Malsano Nomita Amo" kiu estas multe parolata en Esperanto kaj en kiu Esperanto 'rolas kiel elemento, kiu rekunigas homojn, kiel revolucio necesa por povi vere kompreni unu la alian denove kaj esprimi sentojn' [11].

Lastatempe aperis ankaŭ kelkaj amatoraj Esperantistaj filmprojektoj kaj asocioj, produktantaj mallongajn filmetojn plene Esperantajn. Ilia longo estas kutime ĉirkaŭ kelkdek minutoj[12][13]. La brazila kinofirmo Imagu Filmoj[14] produktis kelkajn esperantlingvajn filmojn, longajn, kaj etajn. En 2006 kadre de UK en Italio Imagu lanĉis Gerda malaperis. En la laŭvica jaro aperis La Patro[15]. Krom ĉi tiuj la firmo produktis aliajn filmojn.

En 2017 turniĝis kurtmetraĵo de Christian Laubacher: "Das Porträt von Parzival, einem Mann, der sich für eine Sache einsetzt: Esperanto" (la portreto de Parsifalo[16], viro kiu strebas por afero: Esperanto) prezentita dum la filmofestivalo de Soloturno[16].

Se filmistoj uzis la lingvon Esperanto en filmoj faritaj de neesperantistoj, ĝi estis uzata por doni al diversaj filmoj nuancon de universaleco, fremdeco, utopieco, multlingveco, estonteco, neŭtraleco, ekzoteco, anarkiismeco aŭ mistereco[17].

Historio de filmoj[redakti | redakti fonton]

Filmaj serioj[redakti | redakti fonton]

Kiam filmo gajnas imponan sukceson, la produktoroj ofte cedas fari duan epizodon kaj eĉ krei trilogion, alinome veran filmoserion. Tiu logiko estas multe kritikata ĉar la sekvaĵoj estas kelkfoje bonkvalitaj kaj do honoras la unuan filmon sed eblas ke ĝi montriĝas fuŝfarita, denuncante volon de produktoroj (precipe usonaj, respektive holivudaj) fari "facilan monon". Ĉiaokaze, kelkaj filmaj serioj starigis la famon de Holivudo tra neforgeseblaj verkaĵoj. Sed tiu emo ekzistas ankaŭ tutmonde.

Afiŝo de la filmo GoldenEye el la serio de James Bond.

Filmistoj kaj rilataj profesioj[redakti | redakti fonton]

Gary Cooper kaj Marlene Dietrich en la filmo Maroko (1930).

Landoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu lando havas sian kinarton. Kvankam la elspezo implikita en farado de filmoj preskaŭ tuj igis filmoproduktadon koncentriĝi sub la eltenado de produktor-entreprenoj, progresoj en alirebla filmofarada ekipaĵo, kaj vastiĝo de ŝancoj akiri investitan kapitalon de ekster la kinindustrio mem, permesis la evoluon de sendependa kinproduktado. Holivudo estas la plej malnova filmindustrio de la mondo[18] kaj la plej granda laŭ biletvendado kaj nombro da ekranoj. Laŭ spektantaro Bolivudo estas plej rigardata nome de 3.2 mil milionoj da spektantoj plejparte en Azio, komparite kun Holivudo kiu havas nur 2.6 mil milionojn da spektantoj[19] kaj produktas 1,986 longajn filmojn ĉiujare.[20]

Ankaŭ vidu la liston de festivaloj pri kino: Festivaloj de Kino.

Filmoj en la socio[redakti | redakti fonton]

La produktorado kaj spektado de filmoj estas grava parto en la historio de la socioj de la plej diversaj landoj en la mondo ĉefe dum la 20a jarcento. La disvastigado de filmoj povas esti helpata ĉu de la ekonomia pelado de la kinindustrio, ĉefe el Holivudo, ĉu el la kultura prestiĝo de la diversaj festivaloj.

Filmfestivalo estas festo kiun oni okazigas por alporti filmojn al la atento de la publiko. Dum tia festivalo, oni montras en unu aŭ pli da kinejoj antaŭ-elektitajn filmojn. Regule premieras novaj filmoj kaj oni disdonas premiojn ĉe filmo-festivalo. Ofte multaj famaj aktoroj kaj reĝisoroj ankaŭ ĉeestas dum gravaj filmfestivaloj.

Laŭ Francisko Azorín kinematografo estas Aparato por projekcii moviĝantajn bildojn sur ekranon.[21] Li indikas etimologion el la greka kinema + graphos (mova bildo). Kaj li aldonas la terminojn kinematografejokinejo por Salono, teatreto, loko por projekciaj spektakloj; kinetofono, por parolanta filmo.[2]

La filmindustriokinindustrio konsistas el la teknologiaj kaj komercaj rimedoj de filmofarado, t.e., filmoproduktorado, filmo-studioj, kinematografio, animacio, filmoproduktado, scenarverkado, antaŭ-produktado, postproduktado, kinfestivaloj, distribuado; kaj aktoroj, kino-reĝisoroj kaj alia filmteama laboristaro.

Filmoteĥniko[redakti | redakti fonton]

La Paramount Pictures emblemo uzita ekde 2003.
Fox-Studioj en Los-Anĝeleso.

Firmaoj[redakti | redakti fonton]

Filmoskoloj[redakti | redakti fonton]

Ĝenroj[redakti | redakti fonton]

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Acker, Ally. (1991) Reel Women: Pioneers of the Cinema, 1896 to the Present. Nov-Jorko: Continuum. ISBN 0-8264-0499-5.
  • Basten, Fred E.. (1980) Glorious Technicolor: The Movies' Magic Rainbow. Cranbury, NJ: AS Barnes & Company. ISBN 0-498-02317-6.
  • Basten, Fred E. (verkisto); Peter Jones (reĝisoro kaj verkisto); Angela Lansbury (rakontisto). {{{titolo}}} [Documentary].
  • Casetti, Francesco. (1999) Theories of Cinema, 1945-1995. Austin, TX: University of Texas Press. ISBN 0-292-71207-3.
  • Cook, Pam. (2007) The Cinema Book, Third Edition. Londono: British Film Institute. ISBN 978-1-84457-193-2.
  • Faber, Liz, & Walters, Helen. (2003) Animation Unlimited: Innovative Short Films Since 1940. Londono: Laurence King, in association with Harper Design International. ISBN 1-85669-346-5.
  • Hagener, Malte, & Töteberg, Michael. (2002) Film: An International Bibliography. Stuttgart: Metzler. ISBN 3-476-01523-8.
  • Hill, John, & Gibson, Pamela Church. (1998) The Oxford Guide to Film Studies. Oxford; New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-871124-7.
  • King, Geoff. (2002) New Hollywood Cinema: An Introduction. Nov-Jorko: Columbia University Press. ISBN 0-231-12759-6.
  • Ledoux, Trish, & Ranney, Doug, & Patten, Fred. (1997) Complete Anime Guide: Japanese Animation Film Directory and Resource Guide. Issaquah, WA: Tiger Mountain Press. ISBN 0-9649542-5-7.
  • Merritt, Greg. (2000) Celluloid Mavericks: A History of American Independent Film. Nov-Jorko: Thunder's Mouth Press. ISBN 1-56025-232-4.
  • Nowell-Smith, Geoffrey. (1999) The Oxford History of World Cinema. Oxford; New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-874242-8.
  • Rocchio, Vincent F.. (2000) Reel Racism: Confronting Hollywood's Construction of Afro-American Culture. Boulder, CO: Westview Press. ISBN 0-8133-6710-7.
  • Schrader, Paul (Printempo 1972). “Notes on Film Noir”, Film Comment 8 (1), p. 8–13. 
  • Schultz, John (writer and director); James Earl Jones (narrator). {{{titolo}}} [Documentary].
  • Thackway, Melissa. (2003) Africa Shoots Back: Alternative Perspectives in Sub-Saharan Francophone African Film. Bloomington, IL: Indiana University Press. ISBN 0-85255-576-8.
  • Vogel, Amos. (1974) Film as a Subversive Art. Nov-Jorko: Random House. ISBN 0-394-49078-9.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 74.
  2. 2,0 2,1 2,2 Azorín, samloke.
  3. . The Movie Theater of the Future Will Be In Your Mind. Tribeca film (2013-09-05). Arkivita el la originalo je 2013-09-07. Alirita 5a de Septembro, 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-07. Alirita 2014-06-18.
  4. Media, Sex, Violence, and Drugs in the Global Village - Paĝo 51, Kuldip R. Rampal - 2001
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-01-01. Alirita 2014-06-18.
  6. [1] Arkivigite je 2016-10-20 per la retarkivo Wayback Machine
  7. [2] Alirita la 1an de januaro 2020.
  8. "Esperanto" en Jutubo, tute neesperantlingva eksperimenta filmeto. Kun esperantlingvaj subtekstoj (iom fuŝaj) Alirita la 1an de januaro 2020.
  9. Tuğçe Sen: ”E n mia koro kaj menso mi naskiĝis esperantisto”, Libera Folio, la 26-a de septembro 2010, alirite la 26-an de februaro 2018.
  10. Senmova, Verda Filmejo.
  11. Rogier Huurman, Esperanto en reta serio pri socio sen amo, Libera Folio, la 11-an de septembro 2018, alirite la 13-an de septembro 2018.
  12. Ĝisdate pri Esperanto. Universala Esperanto‑Asocio (2009-12-14). Arkivita el la originalo je 2016-07-05. “La lingvo estis malpermesita, kaj ĝiaj uzantoj persekutataj . . . de Hitler, por kiu ĝi estis lingvo de judoj . . . Zamenhof, kreinto de la lingvo, estis judo”.
  13. Esperanto movie titles. Internet Movie Database. Atingita je 2007-09-01. http://www.imdb.com/List?language=Esperanto&&tv=off&&nav=/Sections/Languages/Esperanto/include-movies&&heading=10;Esperanto%20movie[rompita ligilo]
  14. Retejo de Imagu Filmoj Arkivigite je 2016-09-18 per la retarkivo Wayback Machine.
  15. El la retejo de Imagu Filmoj[rompita ligilo].
  16. 16,0 16,1 Noto : Serge Reverdin (aŭ Parzival) estas nevo de grava politikisto, Olivier Reverdin: la sola svisa parlamentano kiu iam prezidis la Konsilion de Eŭropo. (fonto: Heroldo de Esperanto, 2281 (2:2018), 94a jarkolekto, p. 2.
  17. Ne nur Senmova: Esperanto logas filmistojn, Libera Folio, la 19-an de septembro 2010, alirite la 26-an de februaro 201.
  18. La plej frua dokumentita rakonto de montro de projekciita filmo en Usono estis en Junio 1894 en Richmond (Indianao) fare de Charles Francis Jenkins
  19. Matusitz, J., & Payano, P. (2011). The Bollywood in Indian and American Perceptions: A Comparative Analysis. India Quarterly: A Journal of International Affairs, 67(1), 65–77. doi:10.1177/097492841006700105
  20. "INDIAN FEATURE FILMS CERTIFIED DURING THE YEAR 2017". Film Federation of India. 31a de Marto 2017. [3] Arkivigite je 2018-11-24 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 3an de Septembro 2018.
  21. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 110.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pri Esperanto[redakti | redakti fonton]