Saltu al enhavo

Freja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freja
nord-ĝermana diaĵo • dio pri fekundeco • milita diodiino • amdio
Verko nord-ĝermana mitologio
Informoj
Originala nomo Freyja
Eble sama Ēostre
Sekso ina
Religio nord-ĝermana mitologio
Posedaĵo Brísingamen, Hildisvíni
Loĝloko Fulkvangro, Sessrumnir
Familio Vanioj
Patro Njórðr
Gefratoj FrejoFrejo
Edzo/Edzino Óðr
Kunulo Odino
Infanoj Gersemi • Hnosso
vdr

Freja estas diino laŭ nord-ĝermana mitologio, el parenco nomata la vanioj (svede vanerna). La patro de Freja estas Njordo, la dio de la maro. Freja havas ĝemelon nomata Frejo (aŭ Frö). Freja ludas gravan rolon kiel diino de amo kaj fekundeco kaj havas plurajn kromnomojn.

En pluraj lingvoj vendredo estas nomata de Freja (kaj/aŭ Frej), ekzemple svede (fredag), germane (Freitag), nederlande (vrijdag), angle (friday) k.t.p.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]