GameSpy
GameSpy | ||
---|---|---|
programaro • revuo • video game news website • organizaĵo vd | ||
Dum | 1999 - 21-a de februaro 2013 | |
Sidejo | Kalifornio | |
Lando | Usono | |
Posedata de | IGN vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
GameSpy estis usona provizanto de interretaj plurludantaj servoj por videoludoj, fondita en 1999 fare de Mark Surfas.[1] Post la publikigo de servumila retumilo por Quake, nomita QSpy, Surfas licencis la programon sub la marko GameSpy al aliaj eldonistoj pere de nova kompanio, ameSpy Industries, kiu ankaŭ integris liajn retejojn de novaĵoj rilate al videoludoj, Planet Network kaj GameSpy.com.
GameSpy kunfandiĝis kun IGN en 2004[2][3]. Ĝis 2014, ĝiaj servoj estis uzataj de pli ol 800 videoludaj eldonistoj kaj programistoj ekde ĝia lanĉo.[4] En aŭgusto 2012, la divizio GameSpy Industries (kiu plu respondecis pri la GameSpy-servo) estis aĉetita de la ludfirmao Glu Mobile. IGN (tiam posedata de News Corporation) konservis la retejon GameSpy.com.
En februaro 2013, la nova posedanto de IGN, Ziff Davis, fermis ĝiajn "duarangajn" retejojn, inkluzive de la GameSpy-retejo. Poste, en aprilo 2014, oni anoncis ke la GameSpy-servoplatformo estos fermita je la 31-a de majo 2014.[5][6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pham, Alex, "GameSpy to Buy Mplayer Web Site for $20 Million", Los Angeles Times, 21-a de decembro 2000.
- ↑ IGN/GameSpy Merger Creates One of the Internet's Largest Game and Entertainment-Focused Companies. IGN (4-a de marto 2004). Arkivita el la originalo je 2-a de januaro 2018. Alirita 18-a de marto 2019 .
- ↑ . GameSpy and IGN announce intention to merge. GamesIndustry.biz (5-a de decembro 2003). Alirita 18-a de marto 2019 .
- ↑ Futter, Mike (April 3, 2014). "Glu Shutting Down Gamespy Service, Affecting A Reported 800 Developers And Publishers". Game Informer. Archived from the original on April 7, 2014. Retrieved April 3, 2014.
- ↑ . GameSpy Technology shutting down May 31 (update) (en-US) (3-a de aprilo 2014). Alirita 1-a de junio 2022 .
- ↑ GameSpy online services shutting down May 31 (angle) (3-a de aprilo 2014). Alirita 1-a de junio 2022 .