Saltu al enhavo

Lago Der

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la laga bordo

Lago Der (france : Lac du Der) estas artefarita, baraĵa lago en Ĉampanjo kreita dum la jaroj 1960-1970, por reguligi la fluadon de rivero Sejno, sed en loko jam lag- kaj laget-abunda. Kun siaj 48 km², ĝi estas la plej granda artefarita lago en ĉeflanda Francio, laŭ surfaco sed ne laŭ volumeno[1].

Nun la lago iĝis la ĉefa etap- kaj ripozejo de la migrantaj gruoj (de la specio Grus grus, griza gruo), kiuj sekvas la plej okcidentan migradovojon: tiu kiu kondukas la gruojn brediĝantaj en Svedio ĝis Ekstremaduro en Hispanio, traflugante, kaj etapante en Rügen kaj Hesio (Germanio), Woëvre, (Loreno, en Francio), Ĉampanjo, Brenne (centra Francio), Akvitanio (sudokcidenta Francio) kaj Aragono (Hispanio).

lagorandaj, parte inunditaj arboj

La rekorda abundo de tie samtempe paŭzantaj gruoj ĝis nun okazis la 13-an de novembro 2002: 63 218 gruoj leviĝantaj la saman matenon el la lago.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Le lac du Der-Chantecoq (france). Alirita 2020-05-29 .



Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.