Ligento
Aspekto
Ligento de betono estas substanco kapabla ligi grajnojn de inertaj substancoj (volumenaĵoj); laŭ destino de betono oni distingas la ligentojn: morteraĵojn, mastikojn, gluojn, sintezajn plastojn, ligajn ceramikajn substancojn.
Ekzemploj:
- Cemento estas la plej fama ligento - hidraŭlika pulvoro, fabrikita en cementejo per muelado de cementa klinkero kaj de eventualaj ingrediencoj.
- Portlanda cemento estas fabrikita el portlanda silikata klinkero, al kiu estas permesate almiksi nur ingrediencon por reguli la solidiĝon (gipsoŝtonon k.s.).
- Aluminata cemento estas fabrikita per fajna muelado de aluminata klinkero; ĝi elstaras per alta komenca meĥanika firmeco.
- Mikscemento estas fabrikita per muelado de klinkero, alia hidraŭlike aktiva substanco (ŝlako, pozolano k.s.) kaj gipsoŝtono kiel regulilo de solidiĝo.
- Ŝlakportlanda cemento estas silikata mikscemento kun altforna pulvorigita ŝlako kiel almiksaĵo (maks. 40 %)
- Altforna cemento estas silikata mikscemento kun altforna pulvorigita ŝlako, kies enhavo estas inter 40 ĝis 80 % el la maso de cemento.
- Speciala cemento estas destinita por iu speciala apliko; proprecoj de la cemento estas tiucele modifitaj. Ekzemploj:
- Ŝosea cemento estas speciala cemento, kiu elstaras per malrapida solidiĝo kaj hardiĝo, malgrandaj volumenaj ŝanĝoj, alta rezisteco al tiro ĉe flekso kaj al efiko de frosto
- Valbaraĵa cemento estas speciala cemento por konstrui masivajn baraĵojn; ĝi elstaras per produktado de malalta hidrata varmo.
- Ekspansia cemento - speciala cemento dotita per ingrediencoj, kiuj kaŭzas, ke la cemento ĉe apliko pligrandigas sian volumenon kaj konservas ĝin.
- Rapidharda cemento - speciala portlanda cemento kun altaj komencaj meĥanikaj firmecoj post unu kaj tri tagoj, respondaj al koncerna normo
- Blanka cemento - speciala cemento, kiu en pulvora stato prezentas blankecon super 70 % BaSO4
- Kolora cemento - speciala silikata cemento fabrikita el blanka portlanda cemento aŭ el mikscemento helpe de kolorigaj ingrediencoj
- Sakcemento - cemento pakita kaj transportata en sakoj, kutime paperaj, po 50 kg aŭ malpli
- Loza cemento - cemento transportata sen pakumo en specialaj transportiloj
- Klinkero - duonprodukto estiĝanta per sintrado de cement-krudaĵo; ĝi povas esti silikata aŭ aluminata
- Cementa ŝlimo - maldensa suspensio de cemento en akvo
- Cementa pasto - kaĉe fluebla ĝis pasteca suspensio de cemento en akvo; ĝi estas konsistaĵo de betonmiksaĵo, speciale de ties etgrajna mortera parto
- Cementa ĝelo - metastabila amorfa solida stato de la produkto de cement-hidratiĝo
- Cementa ŝtono - kompakta rigida produkto de la hidratiĝo de cementa pasto
- Asfalto - natura aŭ artefarita organika substanco bazita je hidrokarbidoj, ĉe certaj temperaturoj glueca, tirmola, tenaca kaj elasta; ĝi estas kapabla ligi la grajnojn de volumenaĵo kaj tiel konsistigi firman kaj elastan materialon
- Gipso - pulvora ligento (morteraĵo) akirita per parta senakvigo de gipsoŝtono; diluita per akvo ĝi solidiĝas kaj hardiĝas
- Kalko - pulvora aŭ pasteca ligento (morteraĵo), kiu estas estingita kalko - kalcia hidroksido, Ca(OH)2, en la formo de kalka pasto aŭ pulvoro; ĝi estas komponento precipe de morteroj
- Plasto - sinteza rezino - makromolekula organika substanco, bazita sur hardeblaj polimeroj; ĝi estas uzata kiel ligento por plastbetonoj
- Morteraĵo - ĉiu ero el la grupo de neorganikaj pulvoraj ligentoj, kiuj miksitaj kun akvo estas formeblaj kaj kapablaj ligi grajnecajn volumenaĵojn al kompakta firma tuto; ekzistas aeraj morteraĵoj (aera kalko, gipso, magnezia morteraĵo) kaj hidraŭlikaj morteraĵoj (hidraŭlika kalko, cemento)