Saltu al enhavo

Linio teksta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri struktura nivelo de teksto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Linio.

Teksta linio estas vico da vortoj aŭ diversaj skribosignoj skribitaj, presitaj aŭ tajpitaj laŭ la legodirekto kutima por la koncerna skribsistemo. Por Esperanto tia kutima direkto estas la horizontala, de maldekstre dekstren.

Analogie oni parolas pri linioj ekranaj, pri linioj en teksta dosiero ktp.