OVHcloud
OVHcloud | ||
---|---|---|
OVHcloud | ||
![]() | ||
ret-gastiganta servo • infrastrukturo kiel servo • domain name registrar • organizaĵo vd | ||
Dum | 15-a de oktobro 1999 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | société par actions simplifiée | |
Fondintoj | Octave Klaba vd | |
Ĉefestro(j) | Octave Klaba vd | |
Sidejo | Roubaix | |
Lando | Francio | |
Estr(ar)o | Octave Klaba • Octave Klaba • Laurent Allard • Michel Paulin | |
Dungitoj | 2 953 (stato: 31-a de aŭgusto 2024) | |
Agokampo | dedicated hosting service • virtuala privata servilo • interreta telefono • nesimetria cifereca abonantlineo • VDSL2 • simetria cifereca abonantlineo | |
Posedata de | Octave Klaba vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
OVHcloud, antaŭe OVH, estas franca firmao. Ĝi komence provizis gastigadon de retserviloj, kaj estis provizanto de retkonektoj (ISP), poste funkciigisto de telekomunikoj por entreprenoj. Ĝi evoluis en la malfruaj 2010-aj jaroj al nuba komputado.
Fondita en 1999 fare de Octave Klaba, la grupo proponas publikajn kaj privatajn servojn de nuba komputado, dediĉitajn servilojn, komunan gastigadon, loĝadon (aŭ kunloĝadon), registradon de domajnaj nomoj, provizon de retaliro per linioj ADSL, VDSL, SDSL kaj optika fibro, same kiel Interretan telefonon.
La firmao asertas priservi pli ol 1,5 milionojn da klientoj,[1] apogante sin sur reto de 32 datumcentroj distribuitaj inter Eŭropo, Nordameriko kaj Azio-Pacifiko.
La firmao disetendis sian propran optikan reton tra la mondo kaj asertas entutan kapaciton de 20 TB/s.[2] kaj pli ol 380 000 gastigitajn fizikajn servilojn.[3]
OVHcloud generas duonon de sia spezo ekster Francio kaj havas laborantaron de 2 700 dungitoj (2022).
La 8-an de oktobro 2019, konforme al sia reorientiĝo, OVH anoncis, ke ĝi ŝanĝas sian nomon por fariĝi OVHcloud.[4] Ĝi eniris en Borson en 2021.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Antoine Crochet-Damais (2016-10-11). OVH dépasse 1 million de clients, et se déploie au niveau mondial. Le Journal du Net. Alirita 2017-05-26 .
- ↑ Octave Klaba (2020-1-28). 20Tbps connected from AS16276 to Internet. Well done team ! #OVHcloud. Twitter. Alirita 2020-07-19 .
- ↑ Who Has the Most Web Servers? (angle) (2009-05-14). Alirita 2017-05-26 .
- ↑ For its 20th anniversary, OVH takes off and becomes OVHcloud (france). ovh.com (08 oktobro 2019).