Omuta
Omuta | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Japanio urbego ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 110 054 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 351 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 2′ N, 130° 27′ O (mapo)33.030277777778130.44597222222Koordinatoj: 33° 2′ N, 130° 27′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 81,45 km² (8 145 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Omuta, (japane 大牟田市, per transliterigo Hepburn Ōmuta, la unua vokalo estas aparte longa) estas urbego en gubernio Fukuoka, en la insulo, samtempe regiono Kiuŝuo en Japanio. En 2023 en la komunumo vivis 106 393 loĝantoj. La loĝdenso estis 1300 loĝantoj/km².

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 1959 Omuta registris ĝian plej grandan populacion: 208 877 poste la loĝantaro konstante malpliiĝas. 208877.En 2023 Omuta havis populacion de 106 393.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Omuta situas laŭ la maro ĉe golfo. Saga (urbo) troviĝas 29, Kurume 31, Kumamoto (urbo) 35, Isahaja 44, gubernia sidejo Fukuoka 63, Izuka 70, Kitakjuŝu 99, ĉefurbo Tokio 903 kilometrojn aere [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Omuta aperis en historiaj fontoj en 720 post Kristo. En 1469 farmisto trovis karbon en la proksimaj montoj, poste la karbminado estis la ĉefindustrio en tiu areo. Omuta mem estis establita kun kreado de la moderna municipsistemo la 1-an de aprilo 1889 kaj estis levita al urbostatuso la 1-an de marto 1917. En 1891 estis preta la fervoja linio Omuta-Fukuoka, iom poste la haveno en 1902, post 6 jaroj la haveno servis ankaŭ eksterlandanojn. La minurbo formiĝis kiel industria centro, sed la minejo malfermis en 1997. En 1921 kaj 1941 Omuta aneksis la najbarajn urbojn kaj vilaĝojn kaj en la jaroj 1944 kaj 1945 la plena areo estis bombita.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Kiam Omuta ĉesis esti minurbo, la loĝantaro komencis malpliiĝi. La industrio transformiĝis al agrikulturo, fiŝkaptado, komerco, kemia industrio, rafinado de aluminio.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Omuta ekzistas universitata kampuso.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Omuta situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 16,5 °C kaj ĝi varias inter 12-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1926 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, inter oktobro-februaro iomete la pluvo respektive neĝo estas malpli.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Fervoja linio trairas la urbegon, alia linio preteriras. La ĉefvojaj ligoj estas bonaj. La haveno havas varan kaj fiŝkaptan trafikon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj, ankaŭ kirko
- iama karbominejo, ankaŭ monda heredaĵo de Unesko
- 2 naciaj historiaj lokoj
- muzeo