Sternula
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Sternula estas genro de etaj blankaj ŝternoj kun tutmonda distribudado ĉe protektitaj sablaj marbordoj kaj grandaj riveroj. Ĝi estis ofte submetita en la plej granda genro Sterna.
La sep specioj estas ĉiuj proksime rilataj, kun simila plumaro kaj grandeco, ĉiuj estas inter 22–28 cm longaj kaj 39–63 g de pezo. Ĉiuj estas palgrizaj supre, kaj blankaj aŭ tre palgrizaj malsupre; en ĉiuj eksteraj primaroj estas pli malhelgrizaj (al preskaŭ nigrecaj), sed la nombro da primaraj kiuj estas malhelaj varias iomete inter la specioj. Plej multaj havas karakterizan kapbildon en la reprodukta sezono, kun nigraj krono kaj okullinio, kaj blanka frunto; unu (feina ŝterno) diferencas pro manko de la nigra okullinio, kaj unu (Damara ŝterno) havas plene nigran kronon sen blanka frunto en la reprodukta sezono. La kruroj kaj beko estas plejparte flavaj (kun aŭ sen nigra pinto) en la reprodukta sezono, sed nigraj ĉe Damara ŝterno. Ĉe ĉiuj specioj la vintra plumaro havas pli ampleksan blankan frunton, la beko estas nigra, kaj la kruroj pli malhele ruĝbrunaj ĝis nigrecaj.[1]
Kvankam la genro estis por la unua fojo priskribita en 1822 fare de Friedrich Boie, la specioj de tiu genro estis ĝenerale retenitaj ene de la pli granda genro Sterna, kiu enhavis plimulton de ŝternoj, ĝis studo de 2005 montris, ke tiu traktado estis parafiletika, kaj ke tiuj sep specioj estis malpli rilataj al la tipaj ŝternoj de Sterna ol aliaj ŝternoj delonge traktitaj en aliaj genroj kiel Chlidonias kaj Larosterna.[2]
La genronomo estas diminutivo de Sterna, "ŝterno".[3]
Specioj
[redakti | redakti fonton]Sep specioj estis akceptitaj en la IOC Tutmonda Birdolisto:[4]
- Malgranda ŝterno, Sternula albifrons (Pallas, 1764) moderklimata kaj tropika Eŭropo, Afriko, Azio kaj Aŭstralio. LC
- S. a. albifrons – (Pallas, 1764)
- S. a. guineae – (Bannerman, 1931)
- S. a. placens – (Gould, 1871)
- S. a. sinensis – (J. F. Gmelin, 1789)
- Saŭndersa ŝterno, Sternula saundersi (Hume, 1877) nordokcidenta Hinda Oceano. LC
- Nana ŝterno, Sternula antillarum (Lesson, 1847) Nordameriko kaj surloke en norda Sudameriko. LC
- S. a. athalassos – (Burleigh & Lowery, 1942)
- S. a. antillarum – (Lesson, 1847)
- S. a. browni – (Mearns, 1916)
- Flavbeka ŝterno, Sternula superciliaris (Vieillot, 1819) Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Panamo, Paragvajo, Peruo, Surinamo, Trinidado kaj Tobago, Urugvajo kaj Venezuelo. LC
- Perua ŝterno, Sternula lorata (Philippi & Landbeck, 1861) Ĉilio, Ekvadoro, kaj Peruo. EN
- Feina ŝterno, Sternula nereis (Gould, 1843) Aŭstralio, Nov-Kaledonio, norda Novzelando. VU
- S. n. n. (Gould, 1843)
- S. n. e. (Mathews, 1912)
- S. n. d. (Mathews & Iredale, 1913)
- Damara ŝterno, Sternula balaenarum (Strickland, 1853) suda Afriko kaj migras al tropikaj marbordoj de Afriko. VU
Saŭndersa kaj Nana ŝternoj estis iam konsideritaj subspecioj de Malgranda ŝterno.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hoyo, Josep del. (1992) Handbook of the Birds of the World: Hoatzin to auks. Lynx edicions. ISBN 84-87334-20-2.
- ↑ Bridge, E. S.; Jones, A. W. & Baker, A. J. (2005). A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution Arkivigite je 2006-07-20 per la retarkivo Wayback Machine. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 459–469.
- ↑ Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Noddies, skimmers, gulls, terns, skuas, auks – IOC World Bird List (2025-02-20). Alirita 2025-02-26 .
- Olsen kaj Larsson, Terns of Europe and North America ISBN 0-7136-4056-1
|