Titio
Titio | |
---|---|
![]() | |
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Elara |
Infanoj | Europa |
En la helena mitologio, Titio (helene Τιτυός, latine Tityus) estis grandega filo de la plej alta dio Zeŭso kaj diino de la Tero Gaja.
Tiu ĉi fierega giganto onidire surprizatakis Leton, patrinon de Apolono kaj Artemiso, kiam ŝi estis vojaĝanta en Delfon. Pro tiu ĉi atako Zeŭso ege koleriĝis kaj mortigis Tition per fulmo. Alia versio de la mito prezentas, ke lin mortpafis Apolono kaj Artemiso pro ofendo de ilia patrino.

Titio estis pro tiu ĉi ago kondamnita al eterna puno en la Tartaro. Li tie kuŝas forĝita al tero kaj du grifoj bekobatante konsumas lian hepaton, kiu ĉiam plenkreskas. Sian kriman agon li pentopagas komune kun pliaj grandaj kulpantoj nomataj Tantalo, Sizifo kaj Iksiono.
El posteuloj de Titio estas konata prefere filino Eŭropa, amantino de mara dio Posejdono kaj patrino de Eŭfemo, kiu kapablis iradi sur la marnivelo.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Tityos ĉeĥe.